<center>
##(font:"EB Garamond")[ALICIO EN LA KURIOZA KONGRESO]
####Twine-ludo de Ariel Bonkorpa
[[Komenci|Enkonduko]]
</center>
<center>
###ĈAPITRO UNU
####MIRINDA ALVENO!
[[La unua tago]]
</center>
(if: $kulpigo is 1)[(set: $elementoj to it - 1)](set: $poemo to 0, $quest1 to 0, $kulpigo to 0, $masxinoriparita to 0, $kerafor to 0)
Tiun matenon, rigardante la spegulon, vi ripetas al vi la moton:
//Vi estas Alicio.//
Vi ne scias kial, sed de via infaneco vi havas tiun riton. Ne temas pri rememorigo aŭ kuraĝigo, sed certigo, ke la ulo en la spegulo ne estas aparta homo. Kaj feliĉe hodiaŭ, kiel ĉiun antaŭan tagon de via vivo, ne kaŝiĝas iu ajn spiritŝtelisto aŭ kopiulo ene de la vitra plato. Troviĝas nur Alicio.
Sed eble vi ne sufiĉe bone kontrolis.
[[Rekontroli la spegulon|Feliĉe nur vi]]
Vi proksimiĝas al la vitro, kaj moviĝas dekstren maldekstren, supren malsupren. Evidente estas ja vi, kiu speguliĝas, aŭ tiel lerta trompfantomo, ke vi respektu ties klopodadon kaŝiĝi kaj lasu ĝin pace.
Hodiaŭ estas tre speciala tago, ĉar hodiaŭ vi iros al via unua Esperanto-kongreso.
[[Kio estas Esperanto?]]
[[Antaŭĝojindege!|Kial vi eklernis]]
Esperanto esas internaciona auxiliara linguo, e //l’avo// di Ido, olqua esis reformo en 1907 di la Delegitaro. La nomo venis de la pseudonimo //Doktoro Esperanto// uzita da Ludwig Zamenhof, quo lu uzis kande lu publikigis l'unesma, e la bazo di la linguo, en 1887. L'intenco di Zamenhof esis krear facila, flexebla, e neutra linguo por internaciona komuniko. La linguo nune havas cirkume 100,000 til 1,000,000 parolanti kun cirkume 2,000 ennaskita parolanti.
[[D’accord|Kial vi eklernis]]
Vi eklernis la lingvon internacian antaŭ du monatoj, kiam vi hazarde trovis la kanalon de Ariel Bonkorpa, Esperantisto, kiu videoblogas en la lingvo. Vi tre entuziasmiĝis pro ŝiaj brilegaj videoj, kaj pro tio vi entreprenis la novan lingvon.
Vi tuj kreis konton ĉe Duolingo kaj hastis ekhavi la oran strigon. Fininte la kurson, vi legis informojn en la forumo de la retejo, kaj hazarde eksciis, ke okazos baldaŭ kongreso en via urbo!
[[Mi ne ŝatas la videojn de Ariel|Mi fajfas]]
[[Kaj ĉu mi aliĝis?|Aliĝo]]
Ĉi tio estas rakonto, ne proponujo. Cetere, Alicio tre ŝatis, kaj vi estas Alicio, do vi ankaŭ ŝatis.
[[Bone, do ek al la kongreso!|Alveno]]
Jes ja. Ĉar kiel mi ĵus diris, hodiaŭ vi iras al via unua kongreso.
[[Ve, forgesema mi estas|Alveno]]
Estante mediprotektemulo, vi faras la unuan parton de la vojaĝo per biciklo. Poste vi prenas trajnon je du haltejoj, tramon je tri haltejoj, kaj marŝas kvar minutojn. Antaŭ vi staras la granda universitato, kie okazos la inaŭgura Kurioza Kongreso de Esperanto.
[[Kial ĝi nomiĝas tiel?]]
“Mi ankoraŭ memoras la IC-n en Juglando, en 2003. Nu, tiu estis vere mirinda aranĝo!”
La parolanto, kiu aspektas iom maljune fizike, sed june kore, ĉesas paroli je via alproksimiĝo. Ĉiuj tri el la grupeto rigardas vin nun.
[[“Pardonu, mi estas komencanto.”]]
[[“Ĉu vi scias, ke mi rigardis mian spegulon hodiaŭ, kaj //ne// enestis dajmono aŭ fantomo en ĝi?”|“Ĉu vi scias, ke mi rigardis mian spegulon hodiaŭ, kaj ne enestis dajmono aŭ fantomo en ĝi?”]]
Vi forlasas la grupeton kaj iras en la konstruaĵon. En la koridoro estas granda tablo, sub kiu staras la vorto ‘AKCEPTEJO’ en la formo de lignaj skulptaĵoj. Vi aliras la budon, kie homo, kies brovoj tiel kunpremiĝas ke ili preskaŭ tuŝas unu la alian, fingrumas la klavaron de sia komputilo. Aŭ eble pli trafe komputileto, ĉar ĝi estas tiel malgranda kaj malfortika ke la tuta aĵo skuiĝas ĉiufoje kiam la uzanto alklakas klavon. Ĝi havas helviolan koloron, kaj ornamas ĝin diversaj brilaj kaj glimaj glumarkoj.
Ŝajne vi devos ekparoli por kapti rian atenton.
[[“Kiu kreis la skulptaĵojn?”]]
[[“Saluton, mi estas novulo. Mi ŝatus akceptiĝi.”|“Mi ŝatus akceptiĝi.”]]
“Ha, ne, tute en orde,” diras la jun-maljunulo. “Ĉi tie ni ĉiuj estas novuloj, ĉar temas pri nova kongreso.”
“Ĉu vere ĝi estos tiel malsama al la aliaj?” demandas apuda ino.
“Supozeble,” diras la tria homo. “Laŭ la nomo oni atendas tute eksterordinarajn aferojn.”
“Nu,” diras la unua, “eble tio signifas, ke unuafoje estos fakte //bona// internacia vespero.”
“Ne deziru, kio ne eblas, kara,” diras la ino.
La homoj reiras al la temo de pasintaj kongresoj, kaj komencas plendi pri la aĉaj prezentaĵoj, kiuj ŝajne reaperas en ĉiu internacia vespero.
[[“Mi eklernis Esperanton per Duolingo.”]]
[[“Kaj kion //vi// planas prezenti dum internacia vespero?”|“Kaj kion vi planas prezenti dum internacia vespero?”]]
[[Eniri la ejon]]
“Kaj kiam mi malfermis la pakaĵujon de mia aŭto ĉimatene, elkuris nigrafela putoro. Mi eĉ ne sciis, ke ekzistas tiaj.”
La ulo maldekstre de la jun-maljunulo tute ne estis perturbita de via diraĵo. Fakte, neniuj el ili estis. Ili daŭrigas la konversacion, revenante al la temo de pasintaj kongresoj.
[[“Kio estas putoro?”]]
[[Eniri la ejon]]
“Ĉu?” diras la jun-maljunulo. “Nu, oni diras, ke vi estas la ‘nova generacio’ de Esperantistoj.”
“Pli bona ol la ‘perdita generacio’!”
La apuda ino tre ŝatas sian ŝercon, sed fakte estas nur ŝi, kiu ridas. Vi decidas, ke vi malŝatas la etoson de la grupeto, sed ĝojas, ke vi almenaŭ havis kuraĝon alparoli ilin.
[[Eniri la ejon]]
La homoj aspektas iom ŝokitaj pro via aŭdacema demando.
“Nu,” diras la jun-maljunulo, “kiel ĉiam mi planas resti en la drinkejo, kie certe ĉiam okazas io interesa.”
“Mi havas tute avangardan ideon,” diras la apuda ino. “Aŭ mi diru, havis. Dum monatoj mi praktikadis kaj praktikegis akrobataĵon tian, kian neniam vidis Esperantujo. Sed mia gimnastikpartero malsaniĝis antaŭ kelkaj semajnoj, kaj eĉ ne havis forton partopreni la kongreson.”
La tria ulo atendas senpacience la finon de la rakonto de la apuda ino, por ke ri povu paroli pri sia kontribuaĵo.
“La mia estos certe ege laŭdata kaj aplaŭdata. Mi komponis kanton pri ĉevaloj. Fakte temas pri dek ĉevaloj, kaj la ĉevaloj blekas, aŭ henas—mi kredas, ke tio estas la vorto—sinsekve. La aŭskultantojn mi invitos kun-hen-bleki, kaj estas ritmo laŭ kiu oni blekas. Ĉu vi komprenas?”
Vi certe ne komprenas, kaj vi pensas, ke jam venis tempo, ke vi foriru de la grupo por iri akceptiĝi. Vi laŭdas vin mense, ke vi almenaŭ ekparolis al ili unuavice.
[[Eniri la ejon]]
“Eta besto, similaspekta al ruĝa pando, sed verŝajne multe pli ruza kaj ĝena. La dorlotatan aŭ dorlotitan specion oni nomas ĉasputoro.”
La ulo pacience klarigas, sed vi ne certas, ke vi komprenas.
“Do, povus esti aŭ putoro aŭ ĉasputoro, kiu elkuris vian aŭton, ĉu ne?” diras apuda virino.
Ili komencas vigle diskuti pri la ĉas-eco de la putoro. Vi decidas, ke la konversacio ne plu interesas vin, kaj laŭdas vin pro tio, ke vi eĉ aliris la homojn.
[[Eniri la ejon]]
Esperantistoj estas kuriozaj, kiel vi baldaŭ ekscios.
Vi jam vidas kelkajn ekster la ejo, babilante en malgranda grupo. Ili aspektas viglaj kaj veganaj, kaj vi demandas al vi ĉu vi iru saluti ilin, aŭ ĉu iru rekte akceptiĝi.
[[Iri paroli kun la homoj]]
[[Eniri la ejon]]
Ĉi tiu verko estas interaga fikcio—io inter romano kaj ludo. Ĝi estis kreita per Twine, senpaga ilo por krei tekstajn ludojn. Eblas krei komplikajn kaj simplajn, buntajn kaj malbuntajn ludojn per ĝi. Vi povas ekscii pli pri la programo kaj elŝuti ĝin <a href="https://twinery.org/" target="_blank">ĉi tie</a>.
Vi rajtas ludi //Alicio en la Kurioza Kongreso// kiel vi volas, eble retroirante kaj reirante per la maldekstraflankaj butonoj, ĝis vi atingos la finon de la ludo. Se vi estas pli defiema, vi strebu kolekti la //elementojn//, unu el kiuj troviĝas en ĉiu ĉapitro krom la lasta. Je la fino de ĉiu ĉapitro, vi havos la eblon reprovi la tutan ĉapitron, kaj se vi sukcesas kolekti ĉiujn elementojn, vi malkovros unikan finon de la ludo.
Se vi havas komentojn aŭ demandojn pri la ludo, kiuj estas cetere tre bonvenaj, <a href="https://twitter.com/verdkorpa">pepu al mi</a> aŭ mesaĝu al <a href="mailto:[email protected]">[email protected]</a>.
Dankon kaj ĝuu la ludon!
[[Ekludi de Ĉapitro 1|Ĉapitro 1]]
[[Ekludi de Ĉapitro 2|Ĉapitro 2]]
[[Ekludi de Ĉapitro 3|Ĉapitro 3]]
[[Ekludi de Ĉapitro 4|Ĉapitro 4]]
“Gebra,” diras la brovulo, “kiu cetere devintus fari alispecan laboron, sed bone. Almenaŭ ni havas ion belan kaj videblan.”
Ri pene fortiras sian vizaĝon de la ekrano kaj rigardas vin.
“Kaj kiel mi povas helpi vin?”
[[“Mi ŝatus akceptiĝi.”]]
“Laŭ viaj deziroj, mastro.”
La homo sarkasme riverencas. Vi decidas, ke vi ne tre ŝatas rian tro amikecan konduton.
Ri petas vian nomon, kromnomon, plej ŝatatan beston, kaj landon. Vi diligente respondas, kvankam vi dubas, ke ĉiuj tiuj estas necesaj informoj.
“Bone kaj bele. Vi ne mendas loĝadon, ĉar vi loĝas en la urbo, ĉu? Tre konvene. Jen via nomŝildo. Portu ĝin, se vi volas, ke homoj sciu vian nomon. Aŭ, se vi estas modemulo, forĵetu ĝin.”
La bluo de la ligŝnureto kongruas kun via robo, do vi decidas, ke vi ja ŝatas la ŝildon. Vi vidas nun, ke la homo ankaŭ portas ŝildon, kaj ke ria nomo estas Sakra.
[[“Do, vi mem estas malamiko de la modo, ĉu?”]]
[[“Mi tre ŝatas vian komputilon.”]]
[[“Kaj kion mi faru nun?”]]
“Ho, vi eble estas novulo al kongresoj, sed ŝajne ne al insultado! Ĉu vi scias kio? Mi devas deĵori en la akceptejo dum //naŭ horoj// hodiaŭ. Do mi estas ĝenerale laca kaj frustrita: perfekta humoro por insultbatalo.”
Ri rigardas malantaŭ vi, kie kolektiĝas ĵus alveninta grupo de bruemaj liceanoj.
“Sed bedaŭrinde mia posteno ĉi tien fiksas min. Kaj fikas min.”
[[“Kaj kion mi faru nun?”]]
“Jes, mian karan Sonja-Sophie-n mi posedas dum sufiĉe multe da jaroj. Ŝi kolektis glumarkojn kaj cikatrojn sed tamen ankoraŭ funkcias. Nu, marŝas, sed ne kuras. Ĉu vi mem uzas Linukson?”
Vi kapneas.
“Nek mi. Sed //tiom// multe da Esperantistoj jes. Ridinde, ke multaj homoj mokus min pro la komputilo, sed samtempe laŭdus, se mi dirus, ke mi metis Ubuntuon en ĝi.”
[[“Kial ĝi nomiĝas Sonja-Sophie?”]]
[[“Kaj kion mi faru nun?”]]
Ri elspiras kvazaŭ malŝvelanta matraco.
“Estas libera mondo. Vi povus legi, danci, komponi poemon. Sed mi supozas, ke vi kontrolu la programtabulon, kiu staras tie—”
Ri fingromontras al vaka spaco.
“Be, ĝi malaperis denove. Do, vi //ie// trovos programtabulon. Kaj post… tri minutoj komenciĝos la solena malfermo, al kiu iros la plejparto de homoj. Mi ne rekomendus ĝin persone, ĉar kutime estas enuige, sed la ĉeforganizanto de ĉi tiu kongreso estas tre kurioza, do eble indas.”
[[“Kaj vi, kompatinda, devas resti ĉi tie. Vi vere mankos al mi.”]]
[[“Ĝis, Sakra.”]]
“Sonja-Sophie estas mia plej ŝatata artisto. Sed malkiel mia komputilo, ŝi ne aktivis en la lastaj kelkaj jaroj. Nu, se vi vere scivolemas, <a href="https://www.youtube.com/watch?v=s9yTyY6hZiM" target="_blank">klaku ĉi tie por spekti unu el ŝiaj videoj</a>.”
Vi ne scias, kion Sakra celas per tio. Ri ĵetas rigardon malantaŭ vi, kie kolektiĝas grupo de bruemaj liceanoj.
“Pardonu, mi verŝajne fakte faru mian laboron, kaj mi supozas, ke tiuj homoj volos baldaŭ akceptiĝi. Do mi devas ĝisi vin. Baldaŭ komenciĝos la solena malfermo en la ĉefa aŭditorio. Mi ne rekomendus ĝin persone, ĉar kutime estas enuige, sed la ĉeforganizanto de ĉi tiu kongreso estas tre kurioza, do eble indas.”
[[“Ĝis, Sakra.”]]
Vi eĉ faras blovkison al ri, kiun ri kaptas kaj forĵetas planken.
[[Eki al la solena malfermo]]
“Ĝis, Alicio. Kaj atentu. Okazas strangaj aferoj ĉi tie. Vere.”
[[Eki al la solena malfermo]]
Vi turniĝas por iri al la aŭditorio, sed haltigas vin la preterkuro de iu junulo kun nubblankaj haroj, kiuj leviĝas el ria kapo kiel ĉinaj kanoj.
“Malfrua, malfrua, mi estas tre malfrua!”
Antaŭ ol vi povas demandi al kio ri tiom malfruas, ri jam estas for. Sakra havas nenian reagon, kvazaŭ estus tute kutima okazaĵo.
[[Pluiri al la solena malfermo]]
En la aŭditorio jam kolektiĝis granda amaso da homoj. Vi aŭdas ĉirkaŭ vi flustrojn, “Kie estas Gregor?”, “Ĉu vi aŭdis la skandalon pri la manĝkuponoj?”, “Pri kio temas tiu skatolo?”.
Vi rigardas direkte al la scenejo, kie meze staras granda velurkovrita skatolo.
“HOMOJ!”
Akra voĉo tratranĉas la tumulton, unuvorte silentige ĉiun. La posedanto de la voĉo supreniras laŭ ŝtupareto al la scenejo. Ŝi havas longan, nigran hararon, kiun, kvankam bela, ŝi devas ĉiun duan sekundon formeti de ŝiaj okuloj. Klare videblas vizaĝe ŝia streĉiteco.
“Dankon. Ni havas iujn teknikajn problemojn, do pardonu min, ke mi devas krii sen mikrofono.”
Tuj post la diraĵo mussimile kuras eta homo el malantaŭ la kulisoj, portante mikrofonon al ŝi.
“Aha. Nun ni havas efektivan sonon. Bonege. Mi estas Robla, la vicĉeforganizanto de la inaŭgura Kurioza Kongreso. Bonvenon!”
Laŭta, laŭda respondo eksplodas el la aŭskultantaro. Robla aspektas pli komforta post tio.
“Ĉar temas pri inaŭgura kongreso, mi esperas, ke vi permesos al ni la diversajn fuŝojn, kiuj certe jam okazis kaj okazos. Ekzemple vi verŝajne jam rimarkis la malaperon de la programtabulo. Tio estas problemo, kiun ni klopodas solvi ĝuste nun.”
Kvazaŭ spronita de la mencio, la sama hometo, kiu portis la mikrofonon, reaperas, puŝante la tabulon surscenejen.
“Superbe. Kaj dua aktuala problemo: al ni mankas la ĉeforganizanto, Gregor. Li estas sufiĉe ruza homo, do bonvolu kontroli, ke li ne kaŝiĝas inter vi en la amaso. Fakte, jen la unua interkona ludo: trovi Gregor.”
[[Serĉi dekstre]]
[[Serĉi maldekstre]]
[[Serĉi en via dorsosako]]
Dekstre staras tre alta homo, kiu ekzamenas la plafonon. Vi demandas rin, ĉu ri estas Gregor.
“Tute ne. Neniun Gregoron mi renkontis dum mia tuta vivo. Kaj ŝajne li ne kaŝiĝas plafone.”
Interrompas via konversacio la ĝojkrio de Robla.
“Ni trovis lin!”
[[Rerigardi la scenejon]]
Maldekstre staras maljuna sinjoro, kiu lanĉas longan tusĉenon, kiam vi rin alparolas. Finfine ri liberiĝas de la ĉeno, kiam la kaŭzo de la tusado elfalas rian buŝon kaj kaptiĝas en ria mano: monero.
“Dank’ al Dio,” murmuras la maljunulo. “Oni diras en mia lando, ke donas bonŝancon meti moneron en la buŝon. Sed nepre oni devas ne gluti ĝin.”
Laŭ vi tio estas danĝera ludo, sed vi ne venas de tiu lando, do vi ne povus ĝuste juĝi.
Ĝojkrio de Robla fortiras vian atenton de la maljunulo.
“Ni trovis lin!”
[[Rerigardi la scenejon]]
En via dorsosako ne troviĝas la mistera s-ro Gregor, sed kiam vi tranaĝas mane la diversegajn aĵojn, kiujn vi kunportis, vi retrovis iam perditan poemon, verkita sur paperĉifono.
=><=
//Mi puŝas el izolo
per ĝoja kapriolo
post kiam portas Ada
kuneston ĉokoladan
Ni sidas sub la arbo
ŝi donas al mi skarpon
Ĉar kamaradoj tias
Nun mi vere scias//
<==
Ne la plej bona poemo stile aŭ eĉ lingve, sed ĝi tamen tuŝas vian koron, ĉar vi verkis ĝin dum vi ankoraŭ lernis la lingvon, kaj ĝi temas pri via amiko Ada.
Rompas vian revadon la ĝojkrio de Robla.
“Ni trovis lin!”
[[Rerigardi la scenejon]]
(set: $poemo to it + 1)
El la amaso grimpas iĉo surscenejen. Estas preskaŭ nekredeble, ke tiel fortika kaj eklektike vestita homo povus kaŝiĝi inter la aliaj; li portas pimpan pelerinon stelkovritan, kaj grandegajn botojn, kiuj eĉ pli altigas lian figuron.
“Saluton, saluton! Mi dankas pro via helpo. Sen vi, ni eble ne trovintus min.”
Robla fleksas sian mienon tiel, ke oni komprenas, ke ŝi jam devis suferi multe da tiaj strangaĵoj.
“La Kurioza Kongreso estas projekto realigita per la bonkora kaj volonta laboro de multaj samideanoj. Sed fakte mi diru ‘realigota’, ĉar //vi// ĉiuj kompletigos la kongreson per viaj agado kaj elektoj. Nia mondo estas farita el elementoj—fajro, akvo, vento, kaj tero—same dividiĝas la kongreso. Akademio, aktivismo, arto, amikumado, ekskursoj. Tiel estus en kutima kongreso. Sed ĉi tie, nenio estos kutima! La kvar elementojn vi devos mem eltrovi.”
La aŭskultantoj ne scias kiel reagi, sed vi kaptas la impreson, ke Gregor daŭrigus tiel entuziasme paroli, eĉ se homoj huus lin. Li ne uzas mikrofonon, sed lia voĉo tamen klare kaj laŭte eĥiĝas.
“Karaj partoprenantoj, ne timu! Ĉio estos senvualigita ĝis la fino de la kongreso. Aŭ eble ne! Eble vi devos reveni ankoraŭ unufoje por trovi la finojn de ĉiuj vojoj. Mi estas nur humila rolulo en ĉi tiu kara universo. Do, prepariĝu, ĉar mi nun malkovros la plej gravan ingrediencon: la kongresan temon!”
Li sukcesas eksciti la aŭskultantojn, kaj ili komencas manbati post lia instigo.
“Ĝi estas en ĉi tiu skatolo!”
Li apertas la skatolon, kaj atmosfero de nervoza anticipo trapenetras la ĉambron.
“Ha, strange, eble ĝi malaperis.”
Aktorece li traserĉas la skatolon, kiu montriĝas esti sufiĉe granda, kaj poste falas en ĝin. La kovrilo klakfermiĝas, kaj dum minuto oni atendas. Finfine Robla iras kontroli ĝin.
“Aha, karaj, denove ni havas problemon… Gregor malaperis.”
[[Kien li iris?]]
Neniu scias. Sekvas reserĉo de la ĉambro, kiu vanas. Gregor troviĝas nenie.
“Do, ĉi tie ni devintus havi interkonajn ludojn, sed estis Gregor, kiu planis ilin.” Nun Robla ne nur devas forigi harojn de la frunto, sed ankaŭ ŝviton. “Bone, ne gravas. La serĉado na Gregor jam estis interkona ludo! Nun mi prezentos la organizon teamon. Aŭ kio restas de ĝi.”
Venas surscenejen nur unu alia homo: Sakra. Ri marŝas tre maleme, kaj pigre mansvingas al la homoj.
“Jen Sakra, kiun vi verŝajne jam vidis ĉe la akceptejo. Ri ankaŭ prizorgas loĝadon. Ankaŭ ie estas Krali, kiu estas respondeculo pri sapo kaj sekuro. La aliaj organizantoj devis malaniĝi de la teamo antaŭ kelkaj tagoj, sed iliajn rolojn ni iel-iele sukcesis anstataŭi. Do, ĝuu la kongreson. Mi rekomendas, ke nun ni ĉiuj iru al vespermanĝo.”
Ŝi haste foriras de la scenejo, lasante ĉiujn konfuzitaj. Homoj demandas kio okazis al la organizantoj, kie ili povas ekhavi manĝkuponojn, kial estas bovlo da ajlo en sia ĉambro. Ie fone aŭdeblas la krioj de homo, kiu ekscias, ke ri estas //ja// tro malfrue. Vi sekvas la amason al la manĝejo.
[[Iri al la manĝejo]]
Vi alvenas al la manĝejo, kie staras multaj malbuntaj tabloj kaj seĝoj, ĉe kiuj neniu sidas. Estas grandega vico, sed ĝi ne moviĝas.
“Ĉu //vi// havas manĝkuponon?”
Iu oficialulino vestita per antaŭtuko laŭiras la vicon, demandante al ĉiu ĉu ri havas kuponon. Sur la tuko estas dezajno kun multaj koretoj, kaj ŝi portas lignan kuleron, skuante ĝin al homoj kvazaŭ policano kun bastono.
Sed neniu havas kuponon.
“Ne eblis ekhavi ilin ĉe la akceptejo.”
La oficialulo tute ignoras la komentojn. Finfine, iu havas manĝkuponon.
“Brilege!”
Ŝi prenas la manon de la kuponhavanto, kaj tiras ŝin ĝis la antaŭo de la vico.
[[Kio okazas tie?]]
Ĉe la antaŭo de la vico vi atendas vidi kuiristojn kiuj disdonas manĝaĵojn. Sed anstataŭe estas iu granda maŝino, tiel alta kiel elefanto, skatolforma, kun diversaj nefacile kompreneblaj butonoj kaj levstangoj.
La korulo fortiras la kuponon de la manoj de la tremetanta partoprenanto kaj ŝovas ĝin en la maŝinon.
“Ĝi kontrolos, ĉu ĝi estas vera.”
La maŝino ekmoviĝas, pepante kaj brilante. Lumoj kaj levstangoj kunlaboras por krei la bildon de vizaĝo sur la fasado. Kvankam tre nehomeca, ĝi havas sufiĉe ĉarman aspekton.
“ĈI TIU KUPONO ESTAS DE JUNULARA E-SEMAJNO, KIE CETERE LA MANĜOJ ESTIS TRE MALBONKVALITAJ. MALAKCEPTITA.”
La partoprenanto malantaŭenpaŝas.
“Pardonu! Mi nur estas ege malsata.”
“Nu, vi ĝoju ke mi ne estas organizanto kaj ne rajtas riproĉi vin!” diras la tukulo, svingante sian kuleron. “Kaj kiu volas provi venonte?” ŝi krias al la vico.
[[“Se vi ne estas organizanto, kial vi agas tiel?”]]
[[Alparoli la maŝinon]]
Vi proksimiĝas kaj starigas la demandon al la kulersvinganto. Ŝi gruntas.
“Kaj kiu vi estas? Alicio, ĉu? Nu, se vi vere bezonas scii, mi laboras ĉe la universitato, kaj kompatinda mi devas helpi aranĝi la manĝojn!”
Ŝi komencas bati la kuleron kontraŭ sia mano, kiel boviĉo, kiu gratas sian hufon tere antaŭ atako.
“Supozeble vi volas scii, kial neorganizanto parolas Esperanton, tiom flue kaj senakĉente! Nu, mi lernis, ĉar la senskrupula ĉeforganizanto donis al mi kunlaboranton, kiu ne scipovas mian lingvon. Do, mi provis ĝin por vidi ĉu ĝi vere estas tiel facila, kaj jen. Mi tiel sukcesis aranĝi la manĝojn. Ne organizi, tamen. Mi ne estas organizanto. Tial mi aranĝis, sed ĝi ne funkcias. Kaj se mian nomon vi volas scii, jen mi donos: ĝi estas Kera.”
(set: $quest1 to 1)
[[“Kial vi petadas manĝkuponojn se neniu havas?”]]
[[“Kiu kreis la maŝinon?”]]
[[Fasoni vian propran manĝkuponon]]
Vi iras al tablo kaj elprenas el via sako paperon kaj krajonojn. Vi ne havas multajn, sed sufiĉajn por desegni ion interesan. Kian vi faros?
[[Fari grizan, oficialecan kuponon por supo kaj pano]]
[[Fari buntan, spritan kuponon, kiu petas angilaĵan torton]]
(if: $poemo > 0)[(if: $quest1 is 0)[(link-goto: "Provi meti vian poemon en la maŝinon")]]
Vi salutas la maŝinon, sed ĝi ne respondas.
“Vi ne sukcesos tiel!” krias la kulerulo. “Ĝi nur respondas al kuponoj, kiujn oni enmetas.”
[[“Se vi ne estas organizanto, kial vi agas tiel?”]]
“Nu, kiel vi povas vidi, nur estas ĉi tiu maŝino, kiu ebligas manĝadon. Kaj por ĝia funkciado necesas manĝkuponoj. Mi ne scias, kiu respondecas pri la manĝkuponoj, ĉar mi ne estas organizanto, sed jen tiel statas la afero: se vi havas manĝkuponon, vi rajtas provi akiri manĝaĵojn per ĝi.”
[[“Kiu kreis la maŝinon?”]]
[[Fasoni vian propran manĝkuponon]]
“Tiu damninda Pigulka! Tiel stulta ŝi estas. ‘Bone,’ ŝi diris, ‘mi havas ideon, kiu ne nur kontribuos al la kurioza etoso de la kongreso, sed ankaŭ pliglatigos la manĝadon’. Tiu ideo estis la maŝino. Ho jes, dum la unuaj tagoj ĝi funkciis tre bone, do ni maldungis ĉiujn kuiristojn, lasante ilian laboron al la kupra diablo. Kaj jen!”—ŝi batas la maŝinon per sia kulero—“Ĝi ne permesas al ni manĝi sen la kretenaj kuponoj! Ĉio estas la kulpo de Pigulka.”
[[“Ĉu ne estas la kulpo de tiu, kiu ne fabrikis la kuponojn?”]]
[[“Kie ŝi estas? Eble ŝi povus helpi reagordi la maŝinon.”]]
Dum minuto ŝi simple gapas al vi. Poste ŝi metas sian fingron en la aeron.
“Bonege! Pravege! Brilege! Kvankam mi ne estas organizanto, mi estas tre lerta homo kiam temas pri kulpigado. Kaj ĉi tie mi sukcesas neniel. Do, mi iros trovi kaj kulpigi tiun kuponulon, kiu verŝajne estas malpli bone kaŝita ol Pigulka!”
Ŝi kuras for kaj lasas vin sola kun la maŝino. La vico ankoraŭ staras malantaŭ vi, sed pli kaj pli da homoj simple rezignas pri la manĝo kaj iras aliloken.
[[Serĉi Pigulka]]
[[Fasoni vian propran manĝkuponon]]
[[Rezigni pri manĝado|La blua barilo]]
(set: $kerafor to 1)
Kera ĵetas siajn manojn tiel frustrite supren, ke ŝi akcidente flugigas sian kuleron sur la plankon. Post reakiro ŝi diras, “Mi ne scias. Neniu scias. Ŝajne kune kun mallerteco je maŝin-farado, ŝi ankaŭ havas elstaran kapablon kaŝi sin. Kio estas bonŝanca por ŝi, ĉar se mi nur vidus ŝin…”
Kera batas la kuleron denove kontraŭ sia mano.
“Nu, ŝi estis laste vidita en la manĝejo, do supozeble ŝi ankoraŭ estas ie ĉi tie. Mi jam traserĉis la ĉambron plurfoje, tamen, do ne pensu, ke vi sukcesos.”
[[Spiti ŝin kaj serĉi Pigulka]]
[[Fasoni vian propran manĝkuponon]]
[[Rezigni pri manĝado|La blua barilo]]
Vi supozas, ke eble Pigulka estas ie en la ĉambro. Iuj vicanoj helpas al vi serĉi, kaj vi kontrolas sub ĉiu tablo kaj seĝo. Krom tiuj estas neniuj evidentaj kaŝlokoj en la ĉambro.
“Kio, se ŝi kaŝiĝas ene de la maŝino?” diras iu.
Tio estus taŭge kurioza afero por la kongreso. Vi anticipe pardonpetas al la maŝino kaj metas vian orelon kontraŭ ĝin. Vi povas aŭdi ĝian ciferan spiradon, la kirliĝadon de la enaj manĝaĵoj, sed neniun homan sonon. Tamen vi ne certas, ĉar ĝi estas tre laŭta maŝino.
“Bone, ke ŝi ne enestas,” diras unu el la serĉhelpantoj. “Ĉar mi havus multajn vortaĉojn por ŝi.”
Ŝajne la aliaj konsentis helpi, nur por puni ŝin. Vi atendas ilian foriron, kaj pripensas, kion fari.
[[Alparoli la maŝinon|Provi alparoli Pigulka]]
[[Fasoni vian propran manĝkuponon]]
[[Rezigni pri manĝado|La blua barilo]]
Jam lacigita de la stranga malfermo kaj la fuŝa manĝo, vi decidas iri hejmen. Morgaŭ estos nova tago, kaj espereble la kongreso estos pli komprenebla tiam.
Vi marŝas ekster la konstruaĵon. Vi preskaŭ rimarkas tro malfrue, ke estas blua diafana barilo, kiu kovras la elirejon. Vi tuŝetas ĝin kaj trovas ĝin fiksita, dura, nemovebla, kiel muro de glacio.
[[Provi foriri de la alia flanko]]
[[Iri plendi ĉe akceptejo|Iri al la akceptejo]]
[[Bati la bluan barilon]]
Vi serĉas ĉie kaj ĉiel: super kaj malsuper la tabloj, malantaŭ la maŝino, sed estas malmultaj evidentaj kaŝlokoj en la ĉambro.
“Kio, se ŝi kaŝiĝas ene de la maŝino?” diras tiu homo, kiu unue provis sian manĝkuponon.
“Pa, absurdaĉa ideo!” diras Kera. “Se ŝi estus en la maŝino, certe ŝi havus metodon eldoni la manĝaĵojn. Aŭ eble ŝi //vere// estas tiel stulta.”
Tamen vi estas tiel malsata, ke vi provus ion ajn. Vi anticipe pardonpetas al la maŝino kaj metas vian orelon kontraŭ ĝin. Vi povas aŭdi ĝian ciferan spiradon, la kirliĝadon de la enaj manĝaĵoj, sed neniun homan sonon. Tamen vi ne certas, ĉar ĝi estas laŭta maŝino.
[[Provi alparoli Pigulka]]
[[Provi malfermi la maŝinon]]
Vi krias laŭtajn salutvortojn al la maŝino. Vi aŭdas etan, etetan sonon de ene, kiu povus esti bleko de iu mezgranda besto, aŭ tre malgranda homo.
(if: $kerafor is 0)[“Nu, mi aŭdas nenion,” diras Kera. “Kaj mi pensas, ke mi jam vere rezignu pri la manĝoj. Do, bonŝancon al vi ĉiuj.”
Ŝi foriras, lasante ĉiujn en la vico konfuzitaj kaj ankoraŭ tre malsataj. Nun estas oportuna momento por paroli al Pigulka, sen la ĝena Kera.
][[“Kera iris for.”]]
[[“Kial vi eklernis Esperanton?”]]
Post intensa negocado, vi interŝanĝas maĉgumon kontraŭ lupreno de la ligna kulero de Kera. Celante uzi ĝin kiel levstangon, vi ŝovas ĝin en la spacon inter la fasado kaj la korpo de la maŝino. Vi tiras kaj tiregas, sed ĝi nur iomete moviĝas, kaj Kera kolere forprenas la kuleron.
“Ne, ne. Ĉesu! Ĝi povus fali, kaj mi //certe// ne estas respondeculo pri mortigaj vundoj. Do prefere ni evitu, ke tiuj okazu.”
Povus esti Pigulka en la maŝino ankoraŭ, sed ŝajnas malverŝajne, ke ŝi ne jam estus dirinta ion.
[[Provi alparoli Pigulka]]
[[Rezigni pri manĝado|La blua barilo]]
[[Fasoni vian propran manĝkuponon]]
Vi iras al la malantaŭo de la maŝino kaj flustras la mesaĝon en aperturon.
“Sed la aliaj ne foriris! Ili certege juĝos min kiel ŝi.”
La voĉo de Pigulka sonas kiel museto, kaj vi penas aŭdi ŝin kontraŭ la bruo de la maŝino.
[[“Mi ne permesos, ke homoj ataku vin. Mi nur volas helpi.”]]
Vi aŭdas nur konfuzitan sonon de ene. Ja estis stranga demando.
[[“Kera iris for.”]]
“Dankon. Sed estas ja mia kulpo. Mi kreis la maŝinon kun celo helpi, sed ĝi tute fuŝiĝis! Mi estas fakte kaptita en ĝi nun. Mi dekomence instalis kaŝlokon en la maŝino, ĉar mi ĉiam pensis, ke venos tempo, kiam mi volos kaŝiĝi de Kera. Bedaŭrinde mi forgesis fari tiel, ke ĝi estu apertebla de ambaŭ flankoj. Sed do bone, jen mia justa puno.”
[[“Laŭ mi tute ne estas via kulpo.”]]
“Vi estas tro afabla. Tamen mi ne povas konsenti. Estas Gebra, kiu devis krei la manĝkuponojn, sed ri havis seriozajn problemojn. Vere aĉajn. Do mi komprenas, kial ri ne sukcesis fine. Mi nur esperas, ke ri bone fartas. Ria alia respondeco estis prizorgi la Bizaran Piknikon, kio montriĝis tre komplika.”
[[“Kaj se estus nenies kulpo?”]]
“Nenies kulpo? Kia ideo! Sed… eble. Mi nur volis unuavice krei la maŝinon, ĉar la kuiristoj tiom plendis pri Kera. Ŝi kaŭzis multajn fendojn en la organizado. Eble vi pravas. Mi ĉiuokaze malŝparis tro da tempo en ĉi tiu maŝino! Ĉu vi povus helpi min?”
Laŭ ŝiaj instrukcioj vi elprenas ŝlosilon el ŝranko kaj turnas ĝin en la maŝino. Eta pordo sube apertiĝas, kaj ŝi elrampas ridetmiene.
“Vi vere ne pensas, ke mi estas stulta, ĉu? Vi estas mirinda homo, Alicio. Mi devintus peti helpon antaŭe, sed mi vere timis Kera. Bone, ni forgesu pri tio. Nun ni strebu trovi metodon elpreni la manĝaĵojn. Se ja restas homoj. La manĝaĵoj estas en aparta breto en la maŝino, kiun mi ne povas atingi. Devas esti iu metodo por solvi ĉi tion…”
[[“Vi kreis la maŝinon kaj vi ne scias?”]]
[[“Ni verku leteron al ĝi.”]]
Ŝi ruĝigas de kapo ĝis vosto.
“Mi ne estas la plej kompetenta inĝeniero. Mi malŝparas tro da tempo prilaborante la voĉsintezon kaj la vizaĝon. Sed ĝi estas tre bela maŝino, almenaŭ.”
Ŝi suspiras.
“Kion ni faru?”
[[“Ni verku leteron al ĝi.”]]
“Vi scias… tio ne estas malbona ideo! Ĝi povos legi la mesaĝon. Kaj mi povas paroli al ĝi en la maŝina lingvo, tiel ĝi pli bone komprenos min. Kiel Esperanto.”
Vi elprenas paperon kaj ŝi furioze ekskribas, kliniĝante super table. La rezulto estas kupono tuttute kovrita de ciferoj nulo kaj unu. Kun premata spiro ŝi enmetas ĝin en la maŝinon.
Post kelkminuta pensado, ĝi finfine parolas.
“BONE, MI SERVOS MANĜOJN.”
Pigulka metas teleron sur platon de la maŝino, kaj premas butonon por elfaligi veganan manĝon. Grandega ĝojkrio plenigas la ĉambron.
“BONVOLU ĈESI KRII. MI HAVAS SENTEMAJN ORELOJN.”
Pli mallaŭte homoj festas la alvenon de la manĝo, kaj la vico komencas malkreski.
“Alicio, mi devas danki vin iel. Atendu minuteton.”
Ŝi iras al la malantaŭo de la maŝino kaj serĉas ion ene de ĝi. Ŝi revenas kun glimanta raddento.
“Mi trovis ĝin kiam mi kaŝiĝis. Ĝi estas iel pli bela ol la aliaj, almenaŭ miaopinie. Eble vi povus fari juvelon el ĝi.”
Vi ekzamenas la etan maŝineron. Estas reliefigita vorto sur ĝi: KULPIGO.
//Vi ricevis la unuan elementon.//
(set: $elementoj to it + 1)\
(set: $kulpigo to 1)\
(set: $masxinoriparita to 1)\
[[Laca sed sata…|La blua barilo]]
Vi penas desegni la plej malinteresan kuponon, kun la malplej interesaj manĝaĵoj, kiujn vi povas elpensi. Ĝi estas tiom teda, ke vi eĉ ne plu volas manĝi.
Vi iras al la maŝino kaj enmetas la kuponon. Ĝi rekomencas pimpe pepi, konsiderante vian oferton.
“ARTEFARITA KUPONO. KAJ TUTE MALINTERESA! ĈI TIU KUPONO VOMIGAS MIN.”
Klapo sube de la maŝino apertiĝas, kaj elfluas la diversaj unuoj de manĝoj—rizokugloj, panbulkoj, viandopecoj, fruktoj, legomoj. Je la vido de manĝaĵoj ĉiuj en la ĉambro ekkrias, ŝovante pladojn kaj telerojn sub la maŝinon kaj strebante kapti la manĝaĵojn. La korulo forpuŝas homojn kaj metas grandan skatolon sub la maŝinon, kiu kolektas la manĝaĵojn.
“Bone, do simple prenu tion, kion vi volas. Sed nepre ne tro!”
Vi sukcesas elpreni sufiĉe da satigaj aĵoj el la stranga kaĉo, sed vi esperas ke morgaŭ oni havos pli fideblan sistemon por la manĝado.
[[Finfine vi manĝis…|La blua barilo]]
Vi pasigas preskaŭ duonhoron kreante vian artaĵon. Apud desegnaĵo de angilaĵa torto vi skribas kursivan logotipon, ornamita de belaj parafoj. Vi sentas ke estas eĉ malŝparo enmeti ĝin en la maŝinon.
La maŝino penseme maĉas vian kuponon, elblovante varmetan aeron.
“INTERESA KUPONO. TRE BELA. TRE ARTECA. SED… VI PETIS ANGILAĴAN TORTON!”
Ĉiuj malantaŭ vi spasmospiras. Sed verŝajne la plejparto de ili ne scias la vorton ‘angilo’, do ili nur ŝajnigas esti ŝokitaj.
“ANGILO ESTAS TRE MALBELA BESTO. ĜI TUTE NE KONGRUAS KUN LA GAJAJ KOLOROJ, KIUJN VI UZIS. KAJ CETERE, ĜI ESTAS TRO MULTKOSTA INGREDIENCO POR HUMILA UNIVERSITATA MANĜEJO. KAJ CERTE TRO BURĜA POR ESPERANTISTOJ!”
[[“Do, ĉu ni rajtas manĝi alispecan torton?”]]
[[“Kiujn bestojn vi preferas?”]]
Vi elprenas la poemon el via sako, kiun vi verkis pri via amikino Ada. Post kiam vi faldas ĝin al la ĝusta grandeco, vi enmetas ĝin en la maŝinon.
La maŝino faras tre lertajn sonojn, kiel universitata profesoro, dum ĝi legas la poemon.
“POEMOJ POVAS ESTI MANIERO POR ESPRIMI SIAJN EMOCIOJN, AŬ MEMSTARA ARTAĴO EN SI MEM. ĈI TIU ESTAS LA UNUA, ŜAJNE, DO ESTUS MALHONESTE POR MI JUĜI ĜIN. ĈIUOKAZE, ĜI NE RILATAS AL MANĜADO, DO MI NUR POVAS DONI AL VI LAŬDON, KE VI VOLAS KONTRIBUI AL LA LITERATURO DE NIA BELA LINGVO, KAJ INSTIGI AL VI DAŬRIGI.”
Multaj ĝemspiroj sonas malantaŭ vi. La unua fasciniĝo pri la maŝino jam foriris, kaj la malsataj homoj simple volas ion manĝi.
“Pa!” diras la ulo kun la koretkovrita antaŭtuko, “ne ofendu min per tiaj stultaĵoj. Mi ne estas organizanto, sed tio ne signifas, ke mi ne povas maloficiale bati vin per mia kulero.”
[[Rezigni pri manĝado|La blua barilo]]
(set: $poemo to it - 1)
“TUTE NE. LA ĈIVESPERA MENUO ESTAS NE TORTO, SED PASTAĴOJ, POR KIUJ VI BEZONAS LA ĜUSTAN KUPONON.”
Multaj ĝemspiroj sonas malantaŭ vi. La unua fasciniĝo pri la maŝino jam foriris, kaj la malsataj homoj simple volas ion manĝi.
Ŝajne ne indas plu peni ĉi tie.
[[Rezigni pri manĝado|La blua barilo]]
“MI ESTAS MAŜINO. MI NE ŜATAS BESTOJN, NUR MIAJN SAMIDEANOJN, TIO ESTAS ALIAJN MAŜINOJN. MIA PLEJ ŜATATA SPECO DE MAŜINO ESTAS PEPROBOTOJ. <a href="https://twitter.com/earangxoj/status/771314117596614660" target="_blank">JEN IU EĈ ANTAŬVIDIS NIAN KONGRESON</a>. ĈU VI NE KONSENTAS, KE ILI ESTAS TRE RUZAJ?”
Vi ne scias kion diri. Multaj ĝemspiroj sonas malantaŭ vi. La unua fasciniĝo pri la maŝino jam foriris, kaj la malsataj homoj simple volas ion manĝi.
Ŝajne ne indas plu peni ĉi tie.
[[Rezigni pri manĝado|La blua barilo]]
Vi marŝas ĉirkaŭ la konstruaĵo, sed je ĉiu flanko de ĝi estas la barilo, sen iu videbla truo. Fine vi faras tutan cirklon, kaj evidente vi ne povos eliri tiel.
[[Iri plendi ĉe akceptejo|Iri al la akceptejo]]
[[Bati la bluan barilon]]
Iuj homoj staras ĉirkaŭe en la akceptejo, sed ŝajne la plejparto aŭ festas en la drinkejo aŭ dormas. Sur la tablo estas granda paperpeco, sur kiu estas jena teksto:
//SE VI NE HAVAS LOĜEJON PRO LA BLUA FEKAĴO, JEN ĈAMBROJ KIUJ ANKORAŬ HAVAS LIBERAN SPACON. BV FORSTREKI LA ĈAMBRON SE VI PLANAS OKUPI ĜIN.//
Restas nur unu nestrekita nomo: //Omida — 234//.
Vi povus iri rekte al la ĉambro, sed vi aŭdis, ke drinkejo estas bona loko por trovi konsilojn, kiujn vi certe bezonas nun.
[[Iri al ĉambro 234]]
[[Iri al la drinkejo]]
Vi elprenas libron el via sako, kiun vi ne timas damaĝi, kaj frapas ĝin kontraŭ la barilo. Ĝi ŝanceliĝas iomete, kiel la surfaco de lago, sed ne penetriĝas. Per diversaj iloj—skribilo, botelo, ŝlosilo—vi provadas trarompi ĝin kun neniu sukceso.
“Sufiĉe timiga, ĉu ne?”
Sakra estas apud vi.
[[“Kiom longe vi staras tie?”]]
[[“Kiel mi povas foriri de la kongresejo?”]]
[[“Kio diable ĝi estas?”]]
“Nur minuton. Mi sufiĉe amuziĝis rigardante vin, kaj mi ne volis interrompi vian klopodadon.”
Sakra karesas la barilon per fingro.
“Granda ĝenaĵo, ĉu ne? Neniu scias, kio ĝi estas. Laŭ mia kredo, almenaŭ. Mi ankoraŭ ne havis ŝancon paroli kun la aliaj organizantoj pri ĝi. Se ili eĉ ankoraŭ ekzistas.”
[[“Kaj kie mi dormu?”]]
[[“Kvankam mi ĝenerale ne ŝatas la policon, mi devas diri, ke ĉifoje mi pretus voki al ili.”]]
“Vi tute ne povas. Sed tio laŭ mi ne estas tiel aĉe. Por ĝui plene la etoson de kongreso vi devas loĝi ĉe la ĉefa ejo, laŭ mi.”
Ri komencas ignori vin, ludante puzloludon en sia poŝtelefono.
“Ha, vi volas scii kiel vi loĝu ĉe la ĉefa ejo, ĉu? Iru al la akceptejo. Multaj homoj estas en duopaj ĉambroj ankoraŭ sen kunĉambranoj, do ili kreis sistemon por parigi tiujn homojn kun la ‘rifuĝantoj’, kiuj ne povas eliri la kongreson, aŭ mendis loĝejon ekstere. KLF. Eĉ vifio ne funkcias. Sed tio ne estas surprizo.”
[[“Kaj ĉu ne vi devus helpi organizi la ‘rifuĝantojn’?”]]
[[Iri al la akceptejo]]
“Ho, tre Zamenhofa lingvaĵo. Mi vivuas vin. Kaj pri kio ĝi estas—kial mi sciu? Mi estas nur unu el la kompatindaj organizantoj. Mi ne estas Gregor, la pupestro, do mi nek povus nek rajtus diri al vi.”
[[“Ĉu Gregor intence malaperis?”]]
[[“Kaj kie mi dormu?”]]
“Iru al la akceptejo. Multaj homoj estas en duopaj ĉambroj ankoraŭ sen kunĉambranoj, do ili kreis sistemon por parigi tiujn homojn kun la ‘rifuĝantoj’, kiuj ne povas eliri la kongreson, aŭ mendis loĝejon ekstere.”
Ri komencas ignori vin kaj umi per sia poŝtelefono.
“KLF. Eĉ vifio ne funkcias.”
[[“Kaj ĉu ne vi devus helpi organizi la ‘rifuĝantojn’?”]]
[[Iri al la akceptejo]]
“Do provu. Vidu, kion ili diros. Mi tute dubas, ke ili prenos serioza vokon pri magia blua barilo. Aŭ pri io ajn en ĉi tiu damninda kongresaĉo.”
Ri kliniĝas kontraŭ la barilo kaj kontrolas sian poŝtelefonon.
“Sed vi eĉ ne sukcesus. Jen.”
Ri montras la angulon de la ekrano, kie estas indikite, ke la telefonio ne funkcias.
“Strangaj aferoj okazas. Kiel mi diris. Estas ja kurioza kongreso. Tio eble estas parto de la granda plano de Gregor, tiu pajaco.”
[[“Kaj kie mi dormu?”]]
[[“Ĉu mi estas en fikcio nun?”]]
[[“Ĉu Gregor intence malaperis?”]]
“Eble. Mi ne estas filozofo, nek verkisto, sed io supernatura ja okazas ĉi tie. Imagu, mi spertas ion eksterordinaran, kaj mia plej granda zorgo estas ĉu reto funkcias.”
Ri ridas kruele.
“Se estas fikcio, certe estas de iu fuŝa aŭtoro.”
[[“Kaj kie mi dormu?”]]
Ri rulas la okulojn.
“Kara, kion vi opinias? Gregor volis, ke ĉi tiu kongreso estu vere kurioza, sed sen klarigi al la organizantoj, ke tio fakte implicas supernaturajn okazaĵojn. Se mi estus li, mi ankaŭ fuĝus skatolen. Imagu, kiom da homoj kritikus kaj plendus al li. Kaj ĉi tio,” ri frapas fingrartike la barilon, “estas vere nur la komenco.”
[[“Kaj kie mi dormu?”]]
“Kion mi faru? Vi vidis, kiom strangegaj aferoj okazas ĉi tie. Mi estis invitita al teamo, kiu organizas kongreson, ne kvazaŭdrogumadon. Mi same timas kaj konfuziĝas kiel vi. Kaj mi jam deĵoris naŭ horojn hodiaŭ. Mi ne povas fari ĉion.”
Rezignomiene ri enpoŝigas la telefonon.
“Mi iras dormi. Sukceson pri tio mi ankaŭ deziras al vi.”
Ri iras for, manoj en la poŝo, ŝultroj kunŝovitaj.
[[Iri al la akceptejo]]
Laca kaj konfuzita de la longa, okazoplena tago, vi suprengrimpas la ŝtuparon al la ĉambro, esperante, ke la kunĉambrano permesos al vi uzi rian dentopaston.
Vi frapas ĉe la pordo 234, kaj helikeca respondo sonas: “Enveeeenu”. Tuj kiam vi apertas la pordon, fumnubo elfalas. Vi tusas kaj devas atendi kelkajn sekundojn por povi vidi denove. La fumo kirliĝas ĉirkaŭ via korpo, kvazaŭ ĉe opiejo aŭ tombejo en horora filmo.
“Envenu, envenu amiko,” diras la helikeca voĉo. “Kiel vi faaaartas?”
Sur unu el la du litoj kuŝas la plej alta homo kiun vi iam ajn vidis. Ri sidas apud la muro, kaj ria korpo estas tiom longa, ke ĝi preterpasas la finon de la lito je almenaŭ unu metro. En unu mano ri havas e-cigaredon, la fonto de la fumo, kaj per la alia mano ri letargie salutas vin.
[[“Ĉu mi rajtas loĝi ĉi tie?”]]
[[“Ĉu mi rajtas aperti fenestron?”]]
[[“Ĉu mi rajtas fumi de via elektronika pipo?”]]
Vi demandas al pluraj homoj, kie estas la drinkejo, sed ili ne scias. Vi iom esploras en la konstruaĵo, sed nur trovas mallumajn koridorojn senhomajn. Vi ne estas tre drinkema, do finfine vi rezignas pri la drinkejo, kaj decidas iri al ĉambro 234 antaŭ ol estos tro malfrue.
[[Iri al ĉambro 234]]
(set: $drinkejosercxo to it + 1)
“Ceeerte, certe. Se ne ĝenas vin la fumo. Estas mia malvirto, vi komprenas, ĉu ne?”
Ri ridas, kaj la rido estas mola kaj daŭra, kiel la fumo.
“Mi kundividos manĝaĵojn, tualeton, ĉion. Krom la pipon, ĉu ne?”
[[Enlitiĝi]]
[[“Ĉu mi rajtas aperti fenestron?”]]
“Ceeeerte neeee. Ĝi ne funkcias. Ĝi estas rompita, ĉu ne?”
Vi iras provi la fenestron, kaj ĝi ĝuste ne apertiĝas. Vi demandas al vi, ĉu eble la fumulo malriparis ĝin iel, por ke ri povu bani en la fumo. Sed estus malĝentile diri tion.
“Estos malfacile por vi, ĉu ne? Ĉar vi ne pakis vestaĵojn kaj tiel plu.”
[[“Espereble la blua aĵo malaperos.”]]
[[“Mi iel travivos.”]]
[[Enlitiĝi]]
Ri lante kapneas.
“La formulo de la enaĵo estas tre speciale, mane kaj plane farita, ĝuste nur por mi, ĉu ne? Ĝi estus tro forta por vi, mi ceeertas.”
[[Enlitiĝi]]
[[“Ĉu mi rajtas aperti fenestron?”]]
Vi dankas Omida pro la loĝigo, kaj prepariĝas por endormiĝi. La fumo penetras ĉiun parton de la ĉambro, kaj eĉ kiam vi dentobrosas en la ligita banĉambro, ĝi enrampas vian buŝon. Omida permesas al vi malŝalti la lumon, kaj vi strebas endormiĝi dum ri daŭre fumas. Finfine ri ĉesas, kaj volvas sin en la litkovrilo. La fumo vaporiĝas, iom post iom, kaj vi sukcesas endormiĝi.
[[Profunda, profunda dormo|Fino de Ĉapitro 1]]
“Mi duuubas, mi duuubas. Laŭ mia sperto tiaj magiaĵoj ne facile foriĝas.”
[[“Ĉu vi scipovas magii?”]]
[[Enlitiĝi]]
“Mi kredas vin. Vi estas kapabla, lerta homo. Mi antaŭvidis tion.”
Ri blovas fumon el la buŝo en la formoj de O-literoj.
[[“Ĉu vi scipovas magii?”]]
Ri simple ridetas, la buŝo sterniĝante kiel centpiedulo, kaj diras nenion.
[[Enlitiĝi]]
<center>
###FINO DE ĈAPITRO 1
</center>
(if: $elementoj is 0)[Vi havas nul elementojn.](else:)[Vi havas (print: $elementoj) elemento(if: $elementoj > 1)[j]n. (if: $elementoj > 1)[Ili](else:)[Ĝi] estas:
(if: $kulpigo is 1)[KULPIGO]]
Vi rajtas refari la ĉapitron, sed vi perdos ĉion, kion vi gajnis.
[[Refari la ĉapitron|Ĉapitro 1]]
[[Ek al Ĉapitro 2|Ĉapitro 2]]
<center>
###ĈAPITRO DU
####FRUKTARO FARITA EL LARMOJ
[[La duan tagon]]
</center>
(if: $elcxerpigxo is 1)[(set: $elementoj to it - 1)](set: $salonomistifika to 0, $locineragxardeno to 0, $salonobonkorpa to 0, $programerojcxeestitaj to 0, $nepovaseliri to 0, $grandapensisto to 0, $pluramemoklarigita to 0, $ekskursomenciita to 0, $elcxerpigxo to 0, $gpofendissakra to 0, $omidasciasprikeksoj to 0)
Vi vekiĝas kun forta kapdoloro, verŝajne pro la fumaĉo hieraŭa. Feliĉe la aero en la ĉambro nun estas pura, kaj via samĉambrano estas nenie trovebla. Vi rigardas eksteren tra la fenestro, sed la blua barilo ankoraŭ estas tie, kvankam pli diafana pro la sunlumo kiu kribriĝas tra ĝi.
Omida lasis kelkajn keksojn por vi surtable, kun noto kiu tekstas //Sentu vin bonvena, ĉu ne?// Vi manĝas ilin, kaj sentas dum momento iun strangan kirladon en via stomako, kvazaŭ bombo eksplodis en ĝi, sed ĝi baldaŭ ĉesigas sin. Ŝajne la keksoj enhavis iun magion.
[[Iri suben]]
Ankoraŭ estas sufiĉe frue, do estas malverŝajne ke vi maltrafis iujn bonajn aŭ gravajn programerojn. Tamen, estas via unua kongreso, kaj vi volas ĝui ĝin pleje. Post refreŝiga duŝo, vi subeniras laŭ la ŝtuparo. La koridoroj estas sufiĉe malplenaj. Eble ĉiuj jam iris al programeroj, aŭ eble ili fuĝis hejmen.
La lignaj skulptaĵoj en la enirejoj estis perluditaj, verŝajne de ebriaj homoj, kaj nun ili staras en kaosa ordo: OJPECTEKA. Eble ili volis literumi ion amuzan, sed ne sukcesis. Ĉiuokaze, ĝi estas en neniu lingvo, kiun vi komprenas.
Pli kaptas vian atenton io nova en la akceptejo: granda tabulo. La programtabulo! Ĝi finfine revenis. Sed post plua ekzameno, vi malkovras ke ĝi nur havas la horojn kaj ĉambrojn, kaj ne la programerojn sur ĝi. La tri lokoj, kie okazas programeroj hodiaŭ estas ‘Salono Mistifika’, ‘Salono Bonkorpa’, kaj ‘La Locinera Ĝardeno’.
“Ĉu vi ankaŭ serĉas la paroligan rondon?”
La homo kiu staras apud vi, estas tiel malgranda, ke vi eĉ ne vidis rin unue.
“Mi estas novulo,” diras la etulo. “Mi nomiĝas Derliga.”
Vi enkondukas vin al la museca homo.
“Estas plezuro renkonti vin, Alicio. Jen nomo, kiun mi tre ŝatas.”
[[“Kio estas paroliga rondo?”]]
[[“Nu, eĉ se mi serĉus la paroligan rondon, mi ne povus trovi per ĉi tiu tabulo.”]]
“Ho, paroliga rondo estas programero por komencantoj. Oni parigas vin, kaj vi diskutas specifajn temojn.”
[[“Sed vi jam sufiĉe bone parolas.”]]
[[“Mi ankaŭ estas novulo al kongresoj. Do ŝajnas taŭga. Ni iru al ĝi.”|“Do, ĉu ni iru al ĝi?”]]
“Ĝuste, vi tute pravas. Ni devos simple diveni, ŝajne. Ha, sed eble vi volas iri al alia programero.”
[[“Ĉiuokaze, ni iru kune al io, ĉar mi ankaŭ estas novulo.”]]
[[“Cetere, kio estas paroliga rondo?”|“Kio estas paroliga rondo?”]]
[[“Mi ŝatus iri al la paroliga rondo.”|“Do, ĉu ni iru al ĝi?”]]
Ri tuttute ruĝiĝas.
“Dankon. Sed mi fakte bezonas iri pro miaj sociaj problemoj. Estas malfacile por mi fari amikojn.”
[[“Vi sukcese aliris min.”]]
[[“Do, ĉu ni iru al ĝi?”]]
“Ni povas, sed… Ne estas informoj, pri kio okazas kie. Nu, laŭ mia rezonado ĝi ne estus en la ĝardeno. Do povas nur esti en ‘Salono Mistifika’, aŭ ‘Salono Bonkorpa’.”
[[“Sed normala rezonado ne funkcias ĉi tie. Vi devas pensi kurioze.”]]
[[Iri al la Salono Mistifika]]
[[Iri al la Salono Bonkorpa]]
“Jes, ĉar vi aspektas ankaŭ kiel novulo, kaj cetere amikema. Sed la ĉefa problemo por mi, estas ke, post saluto, mi ne scias pri kio paroli. Ofte mi simple forkuras tiam.”
[[“Do, ni iru al la programero.”|“Do, ĉu ni iru al ĝi?”]]
[[“Mi ankaŭ trovas sociajn aferojn malfacilaj.”]]
Ĝojo radias el ria vizaĝo.
“Do ni estas kamaradoj rilate al tio. Pardonu, eble tio estas altrudo, sed ĉu mi rajtas iri al la sama programero kiel vi? Se vi ne volas iri al la paroliga rondo, tio estas en ordo. La programtabulo ne diras, kiuj programeroj okazas kie, do ni elektu hazarde, eble.”
Vi tute ne kontraŭas, ke ri kunvenu. Vi rerigardas la tabulon. Estas tri opcioj.
[[Iri al la Salono Mistifika]]
[[Iri al la Salono Bonkorpa]]
[[Iri al la Locinera Ĝardeno]]
Tuj kiam vi apertas la pordon al la Salono Mistifika venas laŭta ‘ĈIT!’ de pluraj homoj. Vi flustre pardonpetas kaj trovas sidlokojn en la prelegĉambro. Restas nur du seĝoj je la malantaŭo por vi kaj Derliga. La preleganto estas tre maljuna iĉo, kaj je ambaŭ flankoj staras tri junaj homoj en strangaj kostumoj, kvazaŭ gardistoj. Estas ili, kiuj silentigis vin.
La preleganto drame suspiras. “Kion mi estis diranta? Ha jes, pri la ontologio de arto, kaj kiel tio rilatas al Esperanto…”
La prelego estas terure teda, kaj ĉiuj aŭskultantoj estas en duondorma stato. Nur Sakra, kiu troviĝas apud vi, montriĝas pli veka.
“Sal, Alicio,” ri flustras. “Kiom bonŝance, ke vi elektis ĉi tiun ĉambron, kun tiom brilega prelego.”
[[“Kiuj estas tiuj flankaj homoj?”]]
[[“Ĉu ni ne povas eliri?”]]
(set: $salonomistifika to 1)
(set: $programerojcxeestitaj to it + 1)
La Salono Bonkorpa estas pli kaŝita ol la aliaj, kaj vi devas serĉi tra kelkaj koridoroj antaŭ ol vi trovas ĝin.
Deĵavue elfluas fumo de sub la pordo, kaj kiam vi eniras atakas viajn nazojn vera pelmelo odora. La kurtenoj estas fermitaj, kaj anstataŭige sunlumon estas kandeloj ĉie, ĉirkaŭitaj de plumpaj kusenoj, sur kiuj homoj kuŝas kaj sidas. Brulantaj incensoj dismetas diversajn odorojn en la aeron. En angulo sidas la ĉefproduktanto de la fumo: via amiko Omida.
Krom Omida, ĉiuj aliaj kuŝas kune, tie tenante manojn, tie ventr-al-dorse brakumantaj. Iuj rigardas vian eniron, sed ne estas granda reago, kaj molvoĉaj konversacioj fluas diversloke en la ĉambro.
[[“Kio estas ĉi tiu programero?”]]
[[Iri saluti Omida]]
(set: $salonobonkorpa to 1)
(set: $programerojcxeestitaj to it + 1)
La ĝardeno estas proksima, kaj estas agrabla vetero hodiaŭ, do ĝi ŝajnas bona elekto.
“Ĉu vi scias, kio estas locinero? Alia nomo por ĝi estas ‘kaprifolio’. Kiel priskribi ĝin? Ĝi estas floro, helruĝa, preskaŭ oranĝkolora, kaj longa kiel ĉapo malnovmoda, kun eta flava langeto. Ĝi havas fortan odoron, kaj ofte oni uzas ĝin por kovri murojn kaj tiaĵojn. Ho, pardonu, mi tro multe parolas pri tio. Simple plantaĵoj estas unu ŝatokupo mia.”
Vi ne kontraŭas la babiladon de Derliga.
[[En la ĝardeno]]
(set: $programerojcxeestitaj to it + 1)
(set: $locineragxardeno to 1)
“Ho ve! Vi tute pravas. Mi ankoraŭ ne alkutimiĝis al la strangeco. Do kuriozpense, ĝi certe estus en la ĝardeno, ĉu ne? Aŭ eble ĝuste //ne//, eble tio estus la trompo, kaj ĝi ja estas en unu el la ĉambroj. Diable, mi ne povas decidi!”
Ri premas vian manon.
“Bonvolegu decidi por ni.”
[[Iri al la Salono Mistifika]]
[[Iri al la Salono Bonkorpa]]
[[Iri al la Locinera Ĝardeno]]
“Bonege, do ni simple hazarde elektu ĉambron, ĉu? Ho, sed eĉ se estas hazarde, mi ne povas elekti… Mi estas tre malforta en decidado, vi komprenas? Prefere vi elektu.”
[[Iri al la Salono Mistifika]]
[[Iri al la Salono Bonkorpa]]
[[Iri al la Locinera Ĝardeno]]
“Li nomas ilin siaj ‘akolitoj’. Li mem estas ‘la Granda Pensisto’. Ŝajnas al mi kvazaŭ sekto.”
Unu el la akolitoj mienaĉas al vi, sed diras nenion. La Granda Pensisto ne rimarkas vian babiladon.
(if: $nepovaseliri is 0)[(link-goto: "“Ĉu ni ne povas eliri?”")](else:)[(link-goto: "“Pri kio temas la prelego?”")]
(set: $grandapensisto to 1)
“Iuj jam provis, sed li embarasaĉis ilin. Revenigis ilin per kulpopremo.”
[[“Pri kio temas la prelego?”]]
(if: $grandapensisto is 0)[(link-goto: "“Kiuj estas tiuj flankaj homoj?”")]
(set: $nepovaseliri to 1)
“Mi… eĉ ne memoras la titolon.”
Derliga blekas muskriete kaj vi suprenrigardas. (if: $grandapensisto is 1)[La Granda Pensisto](else:)[La preleganto] ĉesis paroli kaj atendas vian atentiĝon. Li paŝas ĝis via tablo, kaj la (if: $grandapensisto is 1)[akolitoj](else:)[flankuloj] ridetaĉas fone.
“Pri kio vi parolas, kio estas //tiel// amuza, knabino?”
[[“Mi havas nomon.”]]
[[“Tio ne koncernas vin.”]]
[[“Pri la teologia teorieco, kiu transdoniĝas de via tre kleriga prelego, kaj kiel ni povas evoluigi tiujn konojn ĝis pli hermeneŭtika nivelo.”]]
“Ankaŭ mi havas. Ĝi estas ‘La Granda Pensisto’, kaj se vi iras ekster la ĉambron kaj rigardos la programtabulon, vi vidos, ke estas //mi//, kiu prelegas nun, kaj ne ‘la malgranda flustranta knabino kaj ties ŝminkaĉa amiko’.
[[“Fakte, estas neniuj nomoj sur la programtabulo, krom la ĉambronomoj.”]]
[[“Vi ne rajtas paroli pri Sakra tiel.”]]
[[“Vi ne estas mia profesoro en lernejo.”]]
(set: $grandapensisto to 1)
“Nu, se ĝi interrompas mian prelegon, ĝi //ja// koncernas min. Do bonvolu.”
Liaj okuloj vidboras vin, kaj vi ne kapablas forrigardi. Io ene pelas al vi diri la veron, kvankam vi tute ne volas.
[[“Ni parolis pri kiel teda estas via prelego.”]]
“Tre amuze,” li diras, sen eĉ rideteto. “Iu ajn bakalaŭro en ĉi tiu ĉambro tuj scius, ke vi ne komprenas la sencon de tiuj vortoj, kiujn vi ĵus uzis. Eble vi pasigu malpli da tempo legante vortarojn kaj pli da tempo legante la klasikaĵojn. Ĉiuokaze, mia prelego devus esti tre instrua al vi.”
La Granda Pensisto reiras al la antaŭo de la ĉambro, dum la (if: $grandapensisto is 1)[akolitoj](else:)[flankuloj] videble orgojlas.
Vi volas plu batali kontraŭ li, sed ial via buŝo ne funkcias. Vi trovas vin tute kaptita tie, kaj la prelego pludaŭras, dum vi neniom povas moviĝi.
La vortoj kirliĝas en via kapo, sed la senco ne troviĝas. Vi ne povas koncentriĝi, kaj la ĉambro ŝvebas ĉirkaŭ vi. Finfine viaj palpebroj ne plu povas teni sin apertitaj, kaj vi falas…
[[…senkonscien]]
“//Devus// esti. Samkiel //devus// vi aŭskulti silente mian prelegon. Tio estas postulo, ne propono, komprenite?”
La Granda Pensisto reiras al la antaŭo de la ĉambro, dum la (if: $grandapensisto is 1)[akolitoj](else:)[flankuloj] videble orgojlas.
Vi volas plu batali kontraŭ li, sed ial via buŝo ne funkcias. Vi trovas vin tute kaptita tie, kaj la prelego pludaŭras, dum vi neniom povas moviĝi.
La vortoj kirliĝas en via kapo, sed la senco ne troviĝas. Vi ne povas koncentriĝi, kaj la ĉambro ŝvebas ĉirkaŭ vi. Finfine viaj palpebroj ne plu povas teni sin apertitaj, kaj vi falas…
[[…senkonscien]]
“Mi parolos pri li, aŭ ŝli, aŭ //ĝi//, kiel ajn mi volas! Mi estas plenkreskulo, kaj mi ne plenumos la petojn de petolemaj infanaĉoj!”
La Granda Pensisto reiras al la antaŭo de la ĉambro, dum la (if: $grandapensisto is 1)[akolitoj](else:)[flankuloj] videble orgojlas.
Vi volas plu batali kontraŭ li, sed ial via buŝo ne funkcias. Vi trovas vin tute kaptita tie, kaj la prelego pludaŭras, dum vi neniom povas moviĝi.
La vortoj kirliĝas en via kapo, sed la senco ne troviĝas. Vi ne povas koncentriĝi, kaj la ĉambro ŝvebas ĉirkaŭ vi. Finfine viaj palpebroj ne plu povas teni sin apertitaj, kaj vi falas…
[[…senkonscien]]
(set: $gpofendissakra to 1)
“Ne. Mi havas almenaŭ trioble pli da kvalifikaĵoj ol ili. Mi estas profesoro de la filozofio, de la profundaj scioj, de la vivo mem! Kaj vi, batalema knabino, aŭskultos min.”
La Granda Pensisto reiras al la antaŭo de la ĉambro, dum la (if: $grandapensisto is 1)[akolitoj](else:)[flankuloj] videble orgojlas.
Vi volas plu batali kontraŭ li, sed ial via buŝo ne funkcias. Vi trovas vin tute kaptita tie, kaj la prelego pludaŭras, dum vi neniom povas moviĝi.
La vortoj kirliĝas en via kapo, sed la senco ne troviĝas. Vi ne povas koncentriĝi, kaj la ĉambro ŝvebas ĉirkaŭ vi. Finfine viaj palpebroj ne plu povas teni sin apertitaj, kaj vi falas…
[[…senkonscien]]
Vin vekas tuŝo. Vi malfermas la okulojn, kaj trovas apud vi unu el la strangaj kunuloj de la (if: $grandapensisto is 1)[Granda Pensisto](else:)[preleganto], kiu movas vian manon. Vi retiras ĝin instinkte, kaj li saltetas pro surprizo. En la tuta ĉambro ĉiuj estas endormiĝintaj, kaj la akolitoj trairas la ĉambron, farante ion per iliaj manoj.
Vi rigardas al via propra tablo kaj vidas paperon tie; ĝi estas iuspeca kontrakto. La lingvaĵo estas tre arĥaika, kaj ĝi estas skribita per gotikaj literoj, do vi nur tie kaj tie rekonas vortojn: ‘ŝtato’, ‘Esperanto’, ‘ĝismorte’. En via mano troviĝas skribilo, kaj la unua litero de via nomo jam estis subskribigita al vi.
La apuda akolito krias: “Mastro Granda Pensisto, ĉi tiu vekiĝis!”
(if: $grandapensisto is 1)[La Granda Pensisto](else:)[La maljuna kanajlo] staras ĉe la antaŭo de la ĉambro kaj rigardas ĉion.
“Kio? Sed tio devus ne ebli.”
[[Kuri for kaj serĉi helpon]]
[[“Kion vi faraĉas?”]]
[[“Kio estas ĉi tiu dokumento?”|“Kion vi faraĉas?”]]
“Jen. La pura vero. Kiel mi jam diris, homoj estas brutaj, sovaĝaj estaĵoj, kaj necesas foreduki kaj elstamfi tiujn ecojn. Do, kvankam vi trovos ĝin eble ‘teda’, vi ja aŭskultos mian prelegon ĝisfine.”
La Granda Pensisto reiras al la antaŭo de la ĉambro, dum la (if: $grandapensisto is 1)[akolitoj](else:)[flankuloj] videble orgojlas.
Vi volas plu batali kontraŭ li, sed ial via buŝo ne funkcias. Vi trovas vin tute kaptita tie, kaj la prelego pludaŭras, dum vi neniom povas moviĝi.
La vortoj kirliĝas en via kapo, sed la senco ne troviĝas. Vi ne povas koncentriĝi, kaj la ĉambro ŝvebas ĉirkaŭ vi. Finfine viaj palpebroj ne plu povas teni sin apertitaj, kaj vi falas…
[[…senkonscien]]
Adrenalino inundas vian korpon kaj vi desaltas vian seĝon, kurante al la pordo de la ĉambro. Sed ĝi estas ŝlosita! Vi krias kiel eble plej laŭte, sed unu el la akolitoj baldaŭ silentigas vin per mano. Du el ili premtiras vin al la Granda Pensisto.
“Vi estas speciala, ĉu ne?” li diras, rigardante vin per suspektemaj okuloj. “Mia magio ne plene efikis vin. Bone, se vi ne krios, vi rajtas paroli.”
[[Kapjesi]]
[[Kapnei]]
“Prenu ŝin al mi!”
La Granda Pensisto krias kiel kapro, kaj la akolitoj tuj ekagas. Silentigita per unu el iliaj manoj, vi estas premtirita ĝis la maljunulaĉo.
“Vi estas speciala, ĉu ne?” li diras, rigardante vin per suspektemaj okuloj. “Mia magio ne plene efikis vin. Bone, se vi ne krios, vi rajtas paroli.”
[[Kapjesi]]
[[Kapnei]]
“Ĝusta elekto.”
Li gestas, kaj la akolito liberigas vian buŝon.
“Do diru. Kiel vi kontraŭis mian sorĉon?”
[[“Mi ne scias.”]]
[[“Mi estas mem sorĉisto.”]]
“Vi ŝatas esti malobeema, ĉu? Laŭ via plaĉo. Vi verŝajne volas scii kion mi faras, ĉu ne?”
Li ĵetas la kapon malantaŭen kaj elpuŝas sekan ridon.
“Mi kolektas homojn por la Novidea Ŝtato, de kiu mi estas reĝo. Ĝi estas ŝtato, kie nur loĝas Esperantistoj. Ankoraŭ ni ne havas grandan teritorian imponon, sed tio sekvos. En la ŝtato, ĉiuj novideanoj floros talente kaj anime, kaj ni kreos novan mondon per Esperanto. Vi, fakte, ŝajne jam havas talenton. Vi sukcesis iom kontraŭi mian magio. Kun trejnado vi povus esti potenca sorĉisto. Tio multe helpos al nia ŝtato. Pripensu tion, Alicio.”
Vi baraktas kontraŭ la akolitoj. Vi ne povas kredi, ke ĉi tio vere okazas.
“Vi volas diri ion, ĉu ne? Lasu ŝin.”
Ili liberigas vian buŝon.
[[“Mi neniam helpos vin.”]]
[[“Tio sonas kiel malaltkvalita holivuda filmo.”]]
“Tian potencon vi havas kaj eĉ ne komprenas? Vi povus esti unu el la plej fortaj sorĉistoj kun sufiĉa trejnado. Kune, ni estus neĉesigeblaj.”
[[“Kio estas via celo?”]]
“Alia sorĉisto, ĉi tie? Ĝi vere estas kurioza kongreso! Kun kiu vi alianciĝis?”
[[“Kun neniu.”]]
“Mi estas la reĝo de la Novidea Ŝtato. Ŝtato, kie nur loĝas Esperantistoj. Ankoraŭ ni ne havas grandan teritorian imponon, sed tio sekvos. Nun ni kolektas ŝtatanojn. Kiel vi povas vidi ĉi tie. En la ŝtato, ĉiuj novideanoj floros talente kaj anime, kaj ni kreos novan mondon per Esperanto. La fina venko estos //nia//. Pripensu tion, Alicio. Kun via kapableco, vi povus fariĝi fortega sorĉistino.”
[[“Mi neniam helpos vin.”]]
[[“Tio sonas kiel malaltkvalita holivuda filmo.”]]
Lia rideto sterniĝas kiel la kruroj de araneo.
“Vi estas eble sorĉisto, sed vi ne scipovas regi viajn povojn. Vi ja helpos min.”
“Mastro GP,” diras unu el la akolitoj, “la aliaj vekiĝas.”
Ĉe la tabloj en la ĉambro venas oscedoj kaj konfuzsonoj. La GP postulas al la akolitoj liberigi vin. Ili haste kolektas la paperojn de la tablo.
Nun estas via ŝanco.
[[“Homoj, la preleganto trompis vin!”]]
[[Ŝteli unu el la kontraktoj]]
[[Provi uzi vian magion]]
“Hmm, preferinde iu arta filmo de Cannes, kaj ne de Holivudo. Estu kiel ajn! Ĝi ne estos filmo, sed realo.”
“Mastro GP,” diras unu el la akolitoj, “la aliaj vekiĝas.”
Ĉe la tabloj en la ĉambro venas oscedoj kaj konfuzsonoj. La GP postulas al la akolitoj liberigi vin. Ili haste kolektas la paperojn de la tablo.
Nun estas via ŝanco.
[[“Homoj, la preleganto trompis vin!”]]
[[Ŝteli unu el la kontraktoj]]
[[Provi uzi vian magion]]
Vi strebas klarigi al la homoj kio okazis, sed ĉiuj estas tro dormemaj kaj konfuzitaj. La magio ankoraŭ efikas ilin.
“Tio ne funkcios!” diras la GP. “Vi estas tro malfrua!”
La akolitoj finkolektas la paperojn dum ĉiuj ankoraŭ konfuzas. Ili amasiĝas ĉirkaŭ ilia mastro, tenante manojn en ĉeno.
“Ĝis venonta fojo, Alicio la sorĉisto! Mi estos preta tiam! //Tävobs lü plad fagik//!”
Post fingroklako de la Granda Pensisto ili ĉiuj malaperas.
[[La Granda Pensisto eskapis]]
Vi prenas kontrakton de unu tablo kaj ŝovas ĝin en vian poŝon.
“Donu tion al mi,” postulas la GP.
Kiam vi neas, li suspiras kaj flosigas ĝin el via poŝo magie. Vi provas rekapti ĝin, sed nur tuŝas aeron. La akolitoj finkolektas la paperojn dum ĉiuj ankoraŭ konfuzas. Ili amasiĝas ĉirkaŭ ilia mastro, tenante manojn en ĉeno.
“Ĝis venonta fojo, Alicio la sorĉisto! Mi estos preta tiam! //Tävobs lü plad fagik//!”
Post fingroklako de la Granda Pensisto ili ĉiuj malaperas.
[[La Granda Pensisto eskapis]]
Vi tute ne scias, kiel uzi vian magion, do vi dancigas viajn brakojn aere, kaj mumblas magiecajn vortojn. Nenio okazas, kaj la Granda Pensisto ridaĉas. La akolitoj finkolektas la paperojn dum ĉiuj ankoraŭ konfuzas. Ili amasiĝas ĉirkaŭ ilia mastro, tenante manojn en ĉeno.
“Ĝis venonta fojo, Alicio la sorĉisto! Mi estos preta tiam! //Tävobs lü plad fagik//!”
Post fingroklako de la Granda Pensisto ili ĉiuj malaperas.
[[La Granda Pensisto eskapis]]
Ĉiuj demandas kio okazis, kaj ili rigardas vin, kvazaŭ estus via kulpo. Vi longe klopodas klarigi la situacion al ili, sed ili ŝajnas ne kredi vin.
“Sorĉistojn mi povas kredi,” diras maljuna virino, “sed ne mikronaciojn. Tio estas tute aparta subkulturo ol Esperanto. Ĉu ili eĉ havas retpaĝon?”
Neniu interesiĝas pri tio, ke ili subskribis kontrakton, krom Derliga, kiu videble tre angoras.
“Mi kredas vin,” diras Sakra. “Nur ĉar ĉio fuŝiĝas ĉi tie, kaj tiu homo vere estis strangega. Sed ne zorgu tro pri tio. Se li revenos, mi batigos al iu lin.”
“Ho ve,” diras Derliga. “Mi ĉiam havas malbonŝancon kun sorĉistoj.(if: $programerojcxeestitaj is 2)[” Ri kontrolas sian brakhorloĝon. “Ha, estas vespermanĝo nun.”
Vi ne komprenas, kiel la tempo tiel pasis, sed vi volonte iros manĝi.
(link-goto: "Iri al vespermanĝo")](else:)[ Alicio, ĉu ni povus iri al alia programero? Mi bezonas ion por distri min.”
“Mi eble iros dormi,” murmuras Sakra. “Mi ne povas elteni pli da tiaĵoj.”
Ri foriras, fajfante kaj kontrolante sian poŝtelefonon.
(link-goto: "“Jes, ni iru.”", "Al alia programero")]
“Vi estas //memstara//?”
Li malkovras iom da timo en sia vizaĝo.
“Tio ne eblas je via aĝo. Vi mensogas. Ne gravas via mastro, ĉiuokaze vi ankoraŭ estas nesufiĉe trejnita.”
[[“Kio estas via celo?”]]
La koridoroj pleniĝas dum ĉiuj iras al vespermanĝo. La homo, kiun vi vidis hieraŭ, kun la pintoplena blanka hararo, denove preterkuras vin.
“Malfrua! Denove mi estas malfrua! Ve, ve, ve!”
Vi demandas al Derliga, ĉu ri konas tiun, sed ri kapneas.
En la manĝejo, ĉio iras tute glate kompare al la antaŭa tago. La maŝino funkcias—eĉ sen manĝkuponoj.(if: $kulpigo is 1)[ Fakte oni eĉ instalis novan funkcion en ĝi: retinskanilo. Tio ŝajnas al vi troa nur por kontroli ies manĝpreferojn, sed plej grave ĝi funkcias.] Vi sidiĝas kaj manĝas kun Sakra kaj Derliga, pribabilante la strangegan tagon, kiun vi spertis.
“Kiun ekskurson vi elektis, Alicio?” demandas Sakra. “Por morgaŭ.”
(if: $ekskursomenciita is 0)[Vi tute forgesis, ke morgaŭ jam estos ekskursa tago. ]Kiam vi aliĝis al la kongreso, vi ankoraŭ ne estis certa pri tio, kiun vi elektu, do vi decidis fari poste. La limdato por tiu decido jam pasis antaŭ la komenco de la kongreso.
[[“Mi forgesis mendi! Ĉu mi povos tamen iri?”]]
Vi denove staras en la akceptejo. Kvankam vi ja ĉeestis programeron, la horo ne ŝanĝiĝis. Do, vi povas ĉeesti unu el la du aliaj sur la tabulo.
(if: $salonomistifika is 0)[(link-goto: "Iri al la Salono Mistifika")]
(if: $locineragxardeno is 0)[(link-goto: "Iri al la Locinera Ĝardeno")]
(if: $salonobonkorpa is 0)[(link-goto: "Iri al la Salono Bonkorpa")]
Iu knabino, kies haroj estas plektataj de barbegulo, oscede informas vin: “Ĝi estas la pluramema renkontiĝo. Vi ne nepre devas esti pluramema por partopreni. Ni simple karesumas, kaj ni invitas al aliaj tiaj homoj partopreni, kondiĉe, ke ili estas respektemaj.”
Omida vidis vin, sed nur klinas la kapon viadirekte. La barbegulo plektanta diras, “Estas tre oportune, ke ni estas en la Salono Bonkorpa, ĉu ne?”
Iuj ridas, sed la knabino riproĉas, “Ne faru tiajn ŝercojn!”
Derliga tremetas apud vi.
[[Demandi al Derliga, ĉu ri ŝatus resti]]
[[“Mi fakte ne tro ŝatas esti tuŝata, sed mi iom ripozos ĉi tie.”]]
[[“Mi fakte ne tro ŝatas esti tuŝata, do mi eble iros al alia programero.”]]
(set: $pluramemoklarigita to 1)
Vi enkondukas Derliga al Omida, kaj vi kune sidas en la angulo. (if: $pluramemoklarigita is 0)[Omida klarigas al vi, ke la programero estas iuspeca ‘pluramema rondo’, kie homoj rajtas ripozi kaj karesumi. Derliga havas sufiĉe amuzan reagon al tio. Vi mem ne estas tre tuŝiĝema, sed ĉi tie oni ŝajnas respektas oniajn limojn.]
“Ĉu vi estas pur—pluramema?” demandas Derliga al Omida.
“Mi simple estas libeeera, ĉu ne? Ĉu pri amo, narkotoj, laboro. Mi akceptas ĉiun. La etoso estas bona ĉi tie, do mi partoprenas en mia propra stilo. Alicio, ĉu vi ŝatis la keeeksojn?”
[[“Mi ege ŝatis.”]]
[[“Mi ne tre ĝojis pro la efikoj.”]]
[[“Ĉu ili enhavis ion specialan? Mi sentis min tre stranga poste.”]]
Vi apenaŭ bezonas demandi. Ri forte kapneas al la demando.
[[“Do, ni iros al alia programero.”|“Mi fakte ne tro ŝatas esti tuŝata, do mi eble iros al alia programero.”]]
Vi sidas kaj ripozas. Ne estas multe da babilado, kaj la leĝera etoso iom hipnotas vin. La plej lascivaj okazaĵoj dum la programero estas nur kisoj, do estas sufiĉe komforte por vi. La tempo pasas nepercepteble.
(if: $programerojcxeestitaj is 2)[“Baldaŭ estos vespermanĝo,” diras Derliga. “Ni povus iri, se vi volas.”
(link-goto: "Iri al vespermanĝo")](else:)[(link-goto: "Iri al alia programero", "Al alia programero")]
[[Iri paroli al Omida|Iri saluti Omida]]
“Laŭ via plaĉo, karaj,” diras la plektato.
“Laŭ viaj plaĉoj, ĉu ne?” korektas la plektanto.
(if: $programerojcxeestitaj is 2)[Vi paŝas ekster la ĉambron.
“Ho la tempo vere flugis,” diras Derliga. “//Jam// estas vespermanĝo.”
La tempofluo ĉi tie estas vere… kurioza. Sed post la strangegaj programeroj, vi volonte iros al vespermanĝo.
(link-goto: "Iri al vespermanĝo")](else:)[(link-goto: "Iri al alia programero", "Al alia programero")]
Ri ŝultrolevas.
“La keksoj estas magiaj.”
[[“De kie vi aĉetis?”]]
(if: $salonomistifika is 1)[(link-goto: "“Mi bezonas magian trejnadon, por ke mi povu venontfoje venki la Grandan Pensiston.”", "“Mi bezonas magian trejnadon, por ke mi povu venontfoje venki la Grandan Pensiston.”")]
“De Juglando, ĉu ne? Tre interesa loko. Multe da frandaĵoj kaj vidindaĵoj. Sed mi preferis resti en la tabasamejoj.”
[[“Kie estas Juglando?”]]
[[“Kio estas tabasamejo?]]
“La GP vi kontraŭis? Ne prooovu, kara. Li estas tro forta. Vi neniam veeeeenkos. Kio okazis?”
Ri lante blovas stelformojn el fumo dum vi klarigas la okazaĵon.
“Interese. Estas malsufiĉe da pruuuvo, por diri, ĉu vi havas magiajn povojn. Sed mi ne estas spertuuulo pri tio. Vi eble provu trejniĝi, ĉu ne? Sed vere, evitu tiun GP.”
[[“Ĉu vi ne povus trejni min?"]]
[[“Kie mi povas trovi trejniston por tio?”]]
“Apud tiu Mirlando, ĉu ne? Ankaŭ tre vizitinda loko.”
Omida klare diras sensencaĵojn, sed iu parto de vi ial kredas rin.
(if: $programerojcxeestitaj is 2)[“Ho la tempo vere flugis,” diras Derliga. “Jam estas vespermanĝo.”
La tempofluo ĉi tie estas vere… kurioza. Sed post la strangegaj programeroj, vi volonte iros al vespermanĝo.
(link-goto: "Iri al vespermanĝo")](else:)[“Alicio,” diras Derliga. “Mi ŝatus iri aliloken. Mia kapo tute svarmas ĉi tie.”
(link-goto: "Iri al alia programero", "Al alia programero")]
“‘Tabasami’ signifas ‘rideti’. Kaj nur tiiiion mi diros al vi.”
(if: $programerojcxeestitaj is 2)[“Ho la tempo vere flugis,” diras Derliga. “Jam estas vespermanĝo.”
La tempofluo ĉi tie estas vere… kurioza. Sed post la strangegaj programeroj, vi volonte iros al vespermanĝo.
(link-goto: "Iri al vespermanĝo")](else:)[“Alicio,” diras Derliga. “Mi ŝatus iri aliloken. Mia kapo tute svarmas ĉi tie.”
(link-goto: "Iri al alia programero", "Al alia programero")]
“Vi devus serĉi mastron. Verŝajne ne eeeblas ĉi tie. Sed eble estas iuj en la kongreso. Estu atenteeema.”
(if: $programerojcxeestitaj is 2)[“Ho la tempo vere flugis,” diras Derliga. “Jam estas vespermanĝo.”
La tempofluo ĉi tie estas vere… kurioza. Sed post la strangegaj programeroj, vi volonte iros al vespermanĝo.
(link-goto: "Iri al vespermanĝo")](else:)[“Alicio,” diras Derliga. “Mi ŝatus iri aliloken. Mia kapo tute svarmas ĉi tie.”
(link-goto: "Iri al alia programero", "Al alia programero")]
Ri ridetas.
“Ne. Tute ne.”
(if: $programerojcxeestitaj is 2)[“Ho la tempo vere flugis,” diras Derliga. “Jam estas vespermanĝo.”
La tempofluo ĉi tie estas vere… kurioza. Sed post la strangegaj programeroj, vi volonte iros al vespermanĝo.
(link-goto: "Iri al vespermanĝo")](else:)[“Alicio,” diras Derliga. “Mi ŝatus iri aliloken. Mia kapo tute svarmas ĉi tie.”
(link-goto: "Iri al alia programero", "Al alia programero")]
“Ha, mi tute ne sciiias pri la aliaj. Mi aŭdis, ke la Locinera Ĝardeno estas ege bela, ĉu ne? Mi mem restis ĉi tie la tuuutan tagon.”
“Morgaŭ estos ekskursa tago,” diras Derliga. “Mi esperas, ke tio estos pli normala. Sed ĉu ili ne devos nuligi la ekskursojn se ankoraŭ restas tiu blua barilo?”
“Ne zooorgu. Ĉio solviĝos.”
(if: $programerojcxeestitaj is 2)[“Ho la tempo vere flugis,” diras Derliga. “Jam estas vespermanĝo.”
La tempofluo ĉi tie estas vere… kurioza. Sed post la strangegaj programeroj, vi volonte iros al vespermanĝo.
(link-goto: "Iri al vespermanĝo")](else:)[“Alicio,” diras Derliga. “Mi ŝatus iri aliloken. Mia kapo tute svarmas ĉi tie.”
(link-goto: "Iri al alia programero", "Al alia programero")]
(set: $ekskursomenciita to 1)
“Kiu scias? Estas misteeero. Unue koncentriĝu pri travivi ĉi tiiiiun, ĉu ne?”
“Ĉu vi pensas, ke tio ne okazos?” Derliga demandas.
Ri ŝultrolevas. “Ĉiiio eblas. Estas la Kurioza Kongreso.”
(if: $programerojcxeestitaj is 2)[“Ho la tempo vere flugis,” diras Derliga. “Jam estas vespermanĝo.”
La tempofluo ĉi tie estas vere… kurioza. Sed post la strangegaj programeroj, vi volonte iros al vespermanĝo.
(link-goto: "Iri al vespermanĝo")](else:)[“Alicio,” diras Derliga. “Mi ŝatus iri aliloken. Mia kapo tute svarmas ĉi tie.”
(link-goto: "Iri al alia programero", "Al alia programero")]
La ĝardeno troviĝas en korto meze de la universitata konstruaĵo. Kiam vi paŝas en ĝin, vi estas frapita de la fortaj odoroj kaj brilaj koloroj. La tuta ĝardeno kvazaŭ ŝvebas gaje kaj vive, kaj la efiko de ĝia beleco estas eĉ deliriga. Apud arbo, kies longaj branĉoj karesas la murojn de la konstruaĵo, sidas grupo de kvar homoj sur tapiŝo.
“Saluton!” krias unu. “Bonvenon al la Bizara Pikniko.”
[[Aliĝi al la grupo]]
Vi trairas la ĝardenon, kaj je ĉiu paŝo flosas pli da odoroj kaj koloroj en la aero. Ankaŭ poleno disŝprucas el floroj, kiuj kuŝe kovras la grundon en densa kvanto. Vi ĝojas, ke vi ne havas alergiojn.
La manĝaĵkolektaĵo sur la tapiŝo estas imponega: fromaĝoj burĝaj, tri diversaj specoj de pano, ŝmiraĵoj veganaj, viandoj, keksoj (if: $omidasciasprikeksoj is 0)[(espereble ne magiaj!)], kaj tiel plu. Por trinki estas kruĉo da freŝa limonado, kaj ankaŭ aromigita akvo. En korbo sidas eĉ pli da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.
Se la homoj estis babilantaj, ili ĉesis kiam vi envenis. Ĉiu rigardas vin, kvazaŭ ili atendas, ke vi diru ion.
[[Enkonduki vin kaj Derliga al la homoj]]
[[“Ĉu vi estas organizanto?”]]
“Alicio, Alicio, ĉu ni mezuru vian pion?” La unua salutinto faras tiun strangan poemeton post kiam vi diras vian nomon. “Mi estas Leo.”
“Ne aŭskulti lin. Li estas aĉa poeto. Mi estas Julia.”
“Ana.”
“Frederiko.”
Vi sentas, ke vi tute ne memoros iliajn nomojn, sed ili estas sufiĉe afablaj.
[[Komenci manĝi]]
Vi turniĝas al la homo, kiu salutis vin, kaj starigas la demandon.
“Tute ne,” li diras. “Neniuj el ni estas. Kiel oni rimarkis hieraŭ, ili estas kvazaŭ fantomoj, tiuj organizantoj. Foje tie, foje ne.”
“Ni simple alvenis, kaj la korbo kun la manĝaĵoj estis tie,” diras unu el la aliaj.
“Aspektas tre agrable,” diras Derliga. Sed ria voĉo tremetas. Eble la situacio kun malmultaj homoj estas troa socia premo por ri.
[[Enkonduki vin kaj Derliga al la homoj]]
(if: $masxinoriparita is 0)[(link-goto: "“Ĉu oni riparis la maŝinon en la manĝejo?”")]
Vi prenas brecelan panon kaj ŝmiras ĝin per butero. Vi komencas paroli pri viaj spertoj de la kongreso ĝis nun. Ĉiuj aliaj, krom vi kaj Derliga, jam iris al pluraj kongresoj, kaj kvankam la nuna estas tre kurioza, vi tamen multe konfuziĝas de la rakontoj pri la aliaj kongresoj. Ŝajne estas strangaj aferoj en //ĉiu// kongreso, simple malpli da supernaturaj ol en ĉi tiu.
“Ĉu ni pluku fruktojn por postmanĝo?” diras Julia.
“Ho, mi eĉ ne rimarkis, ke estas fruktoj sur tiu arbo,” diras Frederiko.
Vi rigardas supren, kaj vidas diverskolorajn plumpajn fruktojn, similformajn al prunoj. Sed vi ne rekonas la specon. La aliaj stariĝas kaj ekplukas, faligante la fruktojn en la nun malplena korbo. Ili komencas avide pluki, tute senparole, kvazaŭ robotoj.
En la fono ie, estas iu stranga sono, kiun vi apenaŭ povas percepti.
[[Kunpluki]]
[[Ekzameni unu el la fruktoj]]
La plukado aspektas vere amuza, kaj vi ne volas esti la sola, kiu ne kune faras. Vi baldaŭ komprenas kial ili tiom serioze plukadas—forta sento de ĝojo kaj amuzo radias tra via korpa ekde la unua fruktopreno. Ĝi efikas kiel drogo—la bonsento jen velkas kaj jen vi plukas por rehavi ĝin. Vi plirapidiĝas, kaj eniras iun staton de plukfrenezo. La aliaj ne plu ekzistas ĉirkaŭ vi, nur la arbo kaj la fruktoj, kaj vi frustriĝas dum vi serĉas plukotojn, kiuj komencas elĉerpiĝi.
Finfine, restas neniuj fruktoj sur la arbo, sed estas dika tavolo de ili sur la grundo. Ĉiuj kolapsas sur la fruktojn, Derliga eĉ svenas. Nun nur aŭdeblas la rapida batado de via koro kaj la lacaj anheloj de vi ĉiuj.
“Kio okazis?” demandas Julia.
“Io tre kurioza,” diras Ana.
“Fruktplukado, fruktplukado, daŭris ĝis obscena grado,” diras Leo.
“Ne plu vundu nin per viaj poemaĉoj,” grumblas Julia.
Kiam vi regajnas vian forton, jam pasis sufiĉe longa tempo, kaj vi emas foriri de la ĝardeno. Vi ŝatus manĝi ian deserton, sed eĉ vidi la fruktojn naŭzas vin.
“Kia malŝparo,” Ana diras.
“Malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam,” murmuras Derliga, ĵus vekiĝinte. “Ĉiuokaze, ni ne malŝparu la okazon iri al io alia. Mi sentas min malsana en ĉi tiu ĝardeno.”
(if: $programerojcxeestitaj is 2)[Ri kontrolas sian brakhorloĝon. “Ve, jam estas vespermanĝo. Ĉu ni tiel longe dormis…?”
(link-goto: "Iri al vespermanĝo")](else:)[Ri suspiras. “Ĉu ni iru al alia programero?”
(link-goto: "“Bona ideo.”", "Al alia programero")]
Scivolema kiel sciuro, vi turnas unu falintan frukton en via mano, ekzamenante ĉiun flankon. Ĝi estas pli granda ol pruno, kaj la ŝelo pli klara. Fakte, vi dirus, ke ĝi eĉ estas malseketa, kvazaŭ ĵus viŝita per roso.
[[Gustumi ĝin]]
Vi starigas la demandon ĝenerale al la grupo. Tuj respondas unu knabino.
“Ho jes. Ĝi eĉ donis al ni matenmanĝon hodiaŭ. Bedaŭrinde, ĉar mi povintus ŝpari ventospacon por ĉi tiu brilega pikniko.”
“Estas strange,” diras unu knabiĉo. “Hieraŭ oni bezonis manĝkuponojn por la maŝino, sed ili ne ekzistis, kaj hodiaŭ ĝi funkcias tute bone sen ili. Tamen tiu aĉa Kera staras tie kaj pridemandas ĉiun, kio malŝparas multe da tempo.”
“Stulta ideo,” diras iu alia, “ke iu mensogus por ricevi alispecan manĝon. Vegano volas manĝi nur vegane! Kaj eĉ se oni iom trompus, ŝajne ankoraŭ restus sufiĉe da manĝaĵoj. Sed Kera estas tia.”
[[Enkonduki vin kaj Derliga al la homoj]]
Vi mordetas la frukton, ne sciante kion atendi. La gusto tamen estas ege bona: unue tre dolĉe, sed kun satiga amareteco kiu restas en la buŝo. Tre komplika gusto. Vi avide manĝas la ceteron de ĝi, kaj stariĝas por preni pli.
Krom la susuro de la folioj, kiuj skuiĝas ĉiufoje kiam iu plukas frukton, vi aŭdas iun alian sonon. Ĝi estas tiel mallaŭta kaj konstanta, ke estus facile ne konscii pri ĝi.
[[Ignori ĝin kaj pluki fruktojn|Kunpluki]]
[[Serĉi la fonton de la sono]]
Vi ĉirkaŭiras la korton koncentrege por aŭdi de kie venas la sono. Ĝi estas plej laŭta apud la arbo, sed vi rondiras ĝin plurfoje kaj trovas nenion.
La aliaj estas tiel engaĝitaj en la plukado, ke ili tute ignoras vin. Ili pli kaj plu plukas, la korbon jam superfluiginte, kun ŝajne ne satigebla malsato. Iuj prenas buŝplenojn de la fruktoj tuj post pluko, per grandaj, avidegaj mordoj. Poste ili forĵetas la ne tute manĝitan frukton kaj prenas novan. Eĉ Derliga perdis sian timemon kaj entuziasme ĝuas la aktivaĵon. Neniu parolas, tiel sorbas ilian atenton la fruktoj.
Vi rigardas supren al la arbo. Povus esti, ke la sono venas de tie.
[[Suprengrimpi la arbon|Grimpi la arbon]]
Io vere kurioza—en malbona senco—okazas ĉi tie, kaj vi malkovri ĝin. Vi trovas lokon apud la arbo, kie neniu plukas, kaj komencas suprengrimpi ĝin. Sed la aliaj agas kiel abeloj, svarmantaj ĉirkaŭ la arbo, kaj kiam vi estas en ilia vojo, ili disbatas kaj preterpuŝas vin. Kun kunpremitaj dentoj vi defieme tenas la arbon, ne lasante al ili faligi vin.
Fine vi atingas branĉon, kiu estas super la nivelo de plukado, kaj vi povas sidiĝi kaj iom ripozi.
Tiam vi ekkonscias, ke la stranga sono venas de tuj apud vi. Vi turniĝas al la arbo, kaj preskaŭ defalas la branĉon, kiam vi vidas //vizaĝon// en ĝi. La stranga sono estas neĉesanta ĝemspiro de la vizaĝo.
[[“Ĉu la plukado doloras al vi?”]]
[[“Mi estas Alicio, kiu vi estas?”]]
La arbo ĉesigas sian ĝemadon por respondi al vi.
“Jes.”
Ĝi tuj rekomencas ĝemi.
[[“Mi estas Alicio, kiu vi estas?”]]
Ĝi surpriziĝas, ke vi volas paroli kun ĝi. Ĝi interpunkcias paŭzojn inter la ĝemado per vortoj, sed ĉiam rekomencas ĝemi poste.
“Mia nomo? Ĉu mi havas tion? Ĉu ne nur homoj havas nomojn?”
[[“Iu aŭ io ajn povas havi nomon.”]]
“Mi supozas, ke vi pravas. Tamen, laŭ mia scio, mi ne havas nomon.”
[[“Kiom longe vi estas arbo?”]]
“Ha, jes! Mi //estis//. Tio estis mia nomo.”
[[“Ĉu vi helpis organizi ĉi tiun kongreson?”|“Do vi estas Esperantisto. Ĉu vi helpis organizi ĉi tiun kongreson ankaŭ?”]]
“Pigulka estas bona amiko mia, kaj ŝi instigis al mi aliĝi al la organiza teamo. Jes, tiel mi helpis.”
Ĝi suspiras.
“Mi feliĉe akceptis la rolon organizi la eksteran programeron, sed tiu Gregor ĉiam havis strangajn ideojn, tro da, kaj mi jam havis malfacilaĵon kun la normalaj programeroj. Unue oni diris, ke mi rajtas havi grandan buĝeton, do mi aĉetis tre bonajn manĝaĵojn por la pikniko. Poste oni preskaŭ //nuligis// ĝin, dirante ion pri ‘ĝardena spektaklo’, kiu finfine ne realiĝis. Oni jen kaŝis planojn, jen atendis, ke mi kreu ĉion mem el aero. Mia rolo pli kaj pli vastiĝis, kaj mi devis ankaŭ prizorgi neeksteran programon. Mi devis labori dum tagoj kaj noktoj por plenigi ĉiujn truojn en la programo.”
[[“Kaj kiel vi fariĝis arbo?”]]
“Kiom longe mi estas… arbo? Mi ne memoras.”
Ŝajnas, ke vi devos iel refreŝigi ĝian memoron.
[[“Ni estas ĉe la Kurioza Kongreso de Esperanto.”]]
[[“Kiuspecaj estas la fruktoj, kiujn vi produktas?”]]
(if: $kulpigo is 1)[(link-goto: "“Ĉu vi estas Gebra?”")]
“La Kurioza Kongreso? Mi ne ĉeestis tiun.”
[[“Ĉar ĝi estas la inaŭgura.”]]
[[“Ĉu vi ĉeestis aliajn kongresojn?”]]
“Miaj fruktoj estas el miaj larmoj. Mi estis tre malgaja…”
[[“Kial?”]]
“Ho, ĉu? Tre bone por la partoprenantoj. Kiu organizis tion?”
[[“Gregor, Robla, Sakra, kaj aliaj.”]]
“Jes, jes. Multajn. Mi helpis organizi IJK-ojn, IS-ojn, kaj tiel plu.”
Ĝi sonas pli klarmensa nun.
[[“Kiel vi povas organizi aŭ ĉeesti kongreson kiel arbo?”]]
[[“Do vi estas Esperantisto. Ĉu vi helpis organizi ĉi tiun kongreson ankaŭ?”]]
“Ha jes! Mi konas tiujn. Fakte… mi ankaŭ kunorganizis. Jes, mi memoras nun.”
[[“Kio estis via rolo?”]]
“Mi organizis eksteran programon.”
Ĝi suspiras.
“Tiu Gregor ĉiam havis strangajn ideojn. Mi jam havis malfacilaĵon kun la normalaj programeroj. Unue oni diris, ke mi rajtas havi grandan buĝeton, do mi aĉetis tre bonajn manĝaĵojn por la pikniko. Poste oni preskaŭ //nuligis// ĝin, dirante ion pri ‘ĝardena spektaklo’, kiu finfine ne realiĝis. Oni jen kaŝis planojn, jen atendis, ke mi kreu ĉion mem el aero. Mia rolo pli kaj pli vastiĝis, kaj mi devis ankaŭ prizorgi neeksteran programon. Mi devis labori dum tagoj kaj noktoj por plenigi ĉiujn truojn en la programo.”
[[“Kaj kiel vi fariĝis arbo?”]]
“Post tiom da laboro mi estis tute elĉerpita. Mi sciis, ke mi ne devis fari tion. Ne estis mia respondeco. Sed se mi ne farintus, kio okazus? Estus fuŝa programo. Ju pli mi dediĉis min, des pli da taskoj estis donitaj al mi. Finfine mi venis ĉi tien kaj kolapsis grunden. Mi dormis tre profunde, lulata de la odoroj de la floroj, kaj poste… mi vekiĝis ĉi tia. Mi ne povis memori, kio okazis, sed mi estis ial tre malgaja. Mi ploris kaj ploris, kaj la larmoj fariĝis fruktoj.”
La aliaj sube ankoraŭ plukadas, kaj tio videble dolorigas Gebra.
[[“Mi volas helpi vin.”]]
“Mi ne faris tion. Mi estis homo tiam. Jes, mi memoras nun. Homo, kiu nomiĝis Gebra.”
[[“Ĉu vi helpis organizi ĉi tiun kongreson ankaŭ?”|“Do vi estas Esperantisto. Ĉu vi helpis organizi ĉi tiun kongreson ankaŭ?”]]
“Mi ne certas, ĉu tio eblas nun. Mi estas arbo dum almenaŭ semajno. La magio estas tro enradikiĝinta por facile repreni ĝin. Kaj almenaŭ ĉi tiel mi povas plaĉi al homoj per miaj fruktoj. Mi nur scivolemas, kiel ili gustas.”
[[“Ĉu vi volas manĝi unu?”]]
“Ho, ĉu vi portus al mi? Mi estus tiel danka.”
Vi subengrimpas la arbon kaj pene revenas kun larmofrukto. Kiam Gebra vidas ĝin de proksime, ĝia mieno ŝrumpas iom.
“Eble estas malbona ideo. Ĝi relevas tro da malbonaj memoroj. Ĝi povus esti venena al mi.”
[[“Mi kredas je vi. Vi povas tion.”]]
Vi tenas la frukton al la buŝo de Gebra, kaj ĝi heziteme ekmanĝas. Ĝi ĝemas denove, sed ĉifoje estas ĝemo de malstreĉiĝo.
“Kiom da tristeco mi havis en mi, mi eĉ ne sciis…”
Larmoj komencas ruliĝi suben de ĝiaj okuloj, kaj ili rapide sorbiĝas en ĝian ŝelon.
“Mi ege antaŭĝojis la kongreson, sed dum la lastaj tagoj, ĉiufoje kiam mi pensis pri ĝi, mi anksiiĝis. Mia tuta koro estis trafita de angoro. Mi ĉiam sentis, ke mi fuŝis ion sen scii, aŭ maltrafis ion. La ĝardeno iel devis kompreni tion, kaj ĝi liberigis min.”
[[“Sed ĉu vi sentas vin libera?”]]
“Ne. Kompreneble ne. Mi estas kaptita en ĉi tiu formo. Mi nur pasive nutras homojn, dum mi mem malnutriĝas.”
Ĝi prenas alian buŝplenon de la frukto, kaj vi rimarkas iun ŝanĝon—la plej longaj branĉoj bukliĝas, kaj movas enen. Vi informas Gebra pri tio.
“Do, bonvolu preni por mi pli da fruktoj.”
Sube la aliaj ĵus finis la plukadon. Restas neniu frukto sur la arbo. Ĉiuj estas sur la grundo, kaj la plukintoj kuŝas lacege kaj spirege. Vi kroĉas la fruktoplenan korbon ĉirkaŭ via kolo kaj regrimpas supren.
Gebra manĝas kaj manĝegas, kaj la ŝanĝo efikas. Branĉoj revenas, la trunko malaltiĝas, la radikoj eskapas la teron. Ili fariĝis membroj anstataŭ tigoj, kaj nun prezentiĝas antaŭ vi normala knabino, kiu manĝas fruktojn kaj ploras.
“Dankon, Alicio.”
[[“Nedankinde.”]]
“Vi savis mian vivon. Eble mi povas helpi vin ankaŭ.”
Ŝi batas sian bruston, tusas kelkfoje, kaj elfalas kerno.
“Mi glutis ĝin antaŭ ol mi fariĝis arbo. Ĝi estis de persiko aŭ io. Mi estis tiom streĉita, ke mi eĉ ne pripensis tion—sed jen, tiuj superstiĉoj de infaneco estis tute taŭgaj! Eble vi ne volas ĝin, ĉar ĝi estas iom malpura, sed ĝi povus havi magiajn kvalitojn.”
Vi feliĉe akceptas ĝin—se nenio alia, ĝi estas simbolo de via amikeco. Vi ekzamenas la kernon. Iu, per tranĉileto aŭ io tia, gravuris vorton en ĝin: ELĈERPIĜO. Vi ne komprenas, kiel tio povus okazi, sed ne gravas.
//Vi ricevis la duan elementon.//
(set: $elementoj to it + 1)\
(set: $elcxerpigxo to 1)\
“Kio okazis?” diras Julia, kiu nun vekiĝas de sia tranco.
La aliaj ĉirkaŭ ŝi ankaŭ leviĝas, tute konfuzitaj. Ili mire rigardas Gebra.
[[Klarigi la situacion]]
Vi klarigas ĉion, kaj la aliaj gape aŭskultas vin.
“Mi tute ne kredas,” diras Frederiko. “Sed la arbo estas for, do tio devas esti vero.”
“Vi scias,” diras Ana, rigardante la fruktojn ĉirkaŭ vi ĉiuj. “Mi ne plu emas manĝi.”
Neniu emas, fakte.
(if: $programerojcxeestitaj is 2)[(link-goto: "“Ĉu ne estas vespermanĝo nun?”", "Iri al vespermanĝo")](else:)[“Alicio,” diras Derliga, “ĉu ni iru al alia programero?”
(link-goto: "“Bona ideo.”", "Al alia programero")]
Ĝi pensas dum kelkaj sekundoj antaŭ ol respondi.
“Mi estis organizanto ĉe iu kongreso. Iu tute nova. Mi ne memoras la nomon. Mia rolo estis organizi la eksteran programon, sed la ĉeforganizanto estis tre postulema. Li ĉiam havis novajn, strangajn ideojn, kaj mi jam havis problemojn pri la bazaj programeroj. Oni jen diris ke mi rajtas havi tioman buĝeton, jen diris ke ne. Finfine mi ial devis ankaŭ helpi pri la neeksteraj programeroj. Mi laboris tagojn kaj noktojn pri tio.”
[[“Ĉu estis la Kurioza Kongreso?”]]
“Jes! Jes, tiu. Mia amikino Pigulka invitis min al la teamo.”
[[“Ĉu vi organizis kiel arbo?”]]
“Ne, ne. Mi estis homo tiam. Mia nomo estis Gebra.”
[[“Kaj kiel vi fariĝis arbo?”]]
Sakra gestas tiel, ke ri pensas, ke tio ne gravas.
“Multaj homoj aliĝis kaj ne venis al la kongreso. Do restas spacoj en almenaŭ unu ekskurso. Vi simple alvenu frue.”
“Ho, mi ankaŭ ne aliĝis,” diras Derliga. “Perfekte. Ĉu vi povus resumi la ekskursojn?”
Sakra ĝemas kaj riaj brovoj kunpremiĝas dumpense.
“Ili estas: ekskurso al akvoparko, montgrimpado, kaj vizito al la Muzeo de Artefaritaj Lingvoj.”
“Ho, mi ne havas bankostumon, nek vestaĵojn taŭgajn por grimpado.”
Nek vi havas.
[[“Mi ne sciis, ke ekzistas tiu muzeo en mia urbo.”]]
“Vi loĝas ĉi tie kaj vi ne sciis? Nu, ĝi estas sufiĉe malgranda, kaj Esperanto ne havas apartan gravecon en ĝi. Mi vetus, ke tio estos la malplej populara ekskurso. Do plej verŝajne al tiu vi devos iri.”
Vi certe bonvenigos tian banalecan ekskurson por havi paŭzon de la freneza etoso de la kongreso.
“Alicio,” diras Derliga, “ĉu vi ŝatus iri al la gufujo ĉivespere?”
[[“Kio estas tio?”]]
[[“Jes, tio estus malstreĉa.”|Vi ne povas]]
[[“Ne, dankon.”|Vi ne povas]]
“Ĝi estas loko por nerduloj,” Sakra diras. “Pardonu, Derliga. Mi nur ŝercas.” Vi scias, ke ri ne ŝercas. “Tie sidas homoj ĝis la nokto-noktofin’, trinkante teon, flustrante pri akuzativo, kaj ludante tabloludojn. Vi povas gustumi buntegan diversecon: de zingibra teo ĝis pipromenta, de ĉokoladaj keksoj ĝis neĉokoladaj. Vera tohuvabohuo por la sentumoj kaj intelektemo.”
“Nu, mi ja tre ŝatas ĝin, ĉar mi nek povas nek volas drinki, kaj ĉiam estas interesaj homoj kaj agrabla etoso tie. Sed mi supozas, ke agrabla etoso nur taŭgas por afablaj homoj.”
“//Ekzakte//. Tial mi ne ŝatas. Mi nur ŝatas amarajn fekulojn kiel mi. Ĉiuokaze vi ne povas iri, ĉar la organizanto pri tio, Nerĝima, malaperis antaŭ ol plenumi tiun taskon.”
“Denove iu malaperis?” gapas Derliga.
“Jes. Eble tio estas la vera kongresa temo. Bone, mi iras al la drinkejo.”
Ri lasas vin kaj vi konsideras kion fari.
[[Iri al la drinkejo|Iri al la drinkejo2]]
[[Iri dormi|Iri dormi2]]
“Ĉiuokaze,” diras Sakra, “vi ne povas iri, ĉar la organizanto pri tio, Nerĝima, malaperis antaŭ ol plenumi tiun taskon.”
“Denove iu malaperis?” gapas Derliga.
“Jes. Eble tio estas la vera kongresa temo. Bone, mi iras al la drinkejo.”
Ri lasas vin kaj vi konsideras kion fari.
[[Iri al la drinkejo|Iri al la drinkejo2]]
[[Iri dormi|Iri dormi2]]
Vi turniĝas de la elirejo de la manĝejo kaj serĉas tra tre longa koridoro. Sur ĉiu pordo estas mistera simbolo sur papero—vinglaso, cigaredo, ridanta buŝo. Ĉiuj eventualaj spuroj de iu drinkejo. Sed ĝi ne troviĝas ie ajn, kaj vi kolere malŝparas multe da tempo tiel.
Eble morgaŭ vi trovos. Nun vi estas tro laca por daŭrigi la serĉon.
[[Iri dormi|Iri dormi2]]
(set: $drinkejosercxo to it + 1)
Kiam vi alvenas al ĉambro 234, Omida estas jam dormanta, tute senfume. Sur via lito vi trovas monteton da vestaĵoj, kun noto, kiun vi legas per la lunlumo tra la fenestro.
//Vi bezonos ĉi tiujn, ĉu ne?, ĉar vi ne kunportis proprajn vestaĵojn.//
En la monteto estas piĵamo kaj pluraj belaj roboj, similstilaj al tiuj, kiujn vi mem aĉetus. Ne indas pridemandi tion, vi decidas, kaj en via nova komforta piĵamo vi endormiĝas.
[[Tre longa tago estis…|Fino de Ĉapitro 2]]
<center>
###FINO DE ĈAPITRO 2
</center>
(if: $elementoj is 0)[Vi havas nul elementojn.](else:)[Vi havas (print: $elementoj) elemento(if: $elementoj > 1)[j]n. (if: $elementoj > 1)[Ili](else:)[Ĝi] estas:
(if: $kulpigo is 1)[KULPIGO]
(if: $elcxerpigxo is 1)[ELĈERPIĜO]]
Vi rajtas refari la ĉapitron, sed vi perdos ĉion, kion vi gajnis.
[[Refari la ĉapitron|Ĉapitro 2]]
[[Ek al Ĉapitro 3|Ĉapitro 3]]
<center>
###ĈAPITRO TRI
####VIV-HISTORIO DE LA LASTA VOLAPUKISTO
[[La ekskursa tago]]
</center>
(if: $margxenigo is 1)[(set: $elementoj to it - 1)](set: $nergximaprovoj to 0, $nergximanomo to 0, $nergximagvidanto to 0, $nergximakionfari to 0, $pordoprovoj to 0, $trabatigxin to 0, $kriiporhelpo to 0, $metiorelon to 0, $cxeestistransformigxon to 0, $drinkejotrovita to 0, $margxenigo to 0, $ensxlosismaljunulon to 0)
“Ĉuuu? Mi ŝatas, sed ili ne estas apaaaarte bonegaj laŭ mi. Minuteton, ĉu ili estis magiaj?”
Vi ŝultrolevas, kaj klarigas la strangan senton, kiun vi ricevis de la keksoj.
“Ho, pardooonu. Tio estis eraro. Mi volis doni la normalajn al vi. Sed nenio malbona okazis, ĉu ne?”
[[“Do vi ja estas magia, Omida.”]]
[[“Sed kian efikon ili ĝuste havis?”|“Ĉu ili enhavis ion specialan? Mi sentis min tre stranga poste.”]]
(set: $omidasciasprikeksoj to 1)
“Ho, ili havis kromefikojn, ĉu? Pardooonu. Mi intencis doni al vi la normalajn keksojn, ne tiujn. Sed nenio serioza okazis, ĉu ne?”
“Pri kio temas?” demandas Derliga.
Vi klarigas la efikon de la keksoj.
[[“Do vi ja estas magia, Omida.”]]
[[“Sed kian efikon ili ĝuste havis?”|“Ĉu ili enhavis ion specialan? Mi sentis min tre stranga poste.”]]
(set: $omidasciasprikeksoj to 1)
(if: $omidasciasprikeksoj is 0)[(set: $omidasciasprikeksoj to 1)“Ho, estis //tiuj// keksoj, ĉu? Pardonu, mi intencis doni normalajn. ](else:)[“]Ili estas nur ludaĵo, kutime donita al infanoj. Ŝajne ĝi ne tro efikis viiiin, ĉu ne? Eble vi havas naturan tolerpooooovon. Sed bone, ne estas intereeeese. Kiel pasas via tago, karaj?”
[[“Do vi ja estas magia, Omida.”]]
(if: $programerojcxeestitaj is 1)[(link-goto: "“Ni nur iris al ĉi tiu programero, kiu jam estas sufiĉe kurioza.”", "“Ni nur iris al ĉi tiu programero, kiu jam estas sufiĉe kurioza.”")](else:)[(link-goto: "“Vi eĉ ne kredus. Mi ne povas imagi, ke oni denove starigos kongreson ĉi tian.”", "“Vi eĉ ne kredus. Mi ne povas imagi, ke oni denove starigos kongreson ĉi tian.”")]
Vi frue vekiĝas. Ĉimatene atendas vin neniuj (if: $omidasciasprikeksoj is 0)[magiaj ]keksoj. Post rapida tualetumado vi iras suben al la enirejo. Tri busoj atendas strate por la ekskursontoj, kiuj amasas ĉirkaŭe. Je unua vido vin kaptas espero, kaj eble la blua barilo foriĝis. Sed post dua rigardo vi vidas, ke ĝi simple etendiĝis por povi teni la busojn, kaj ties ŝoforoj ŝajne ne rimarkas ĝin. Probable ĝi sekvos vin dum la tuta tago, ne permesante foriron.
Meze de la korto, Robla kaj Sakra krias kaj gestas vane por regi la homamason. Vi aliras ilin.
[[“Bonan matenon.”]]
“Bon mat’,” murmuras Sakra, apenaŭ atentante vin.
Vi enkondukas vin al Robla, kaj dankas ŝin pro ŝia multa laboro.
“Vi scias, kiel vi povus pli bone danki? Ni ankoraŭ ne havas gvidanton por unu el la ekskursoj.”
Sakra dubeme rigardas vin. “Mi ne scias. Alicio estas novulo.”
[[“Mi povas provi.”]]
[[“Mi timus, ĉar kiel diras Sakra, mi estas novulo.”]]
“Ho, vere dankon, Alicio. Mi certas, ke vi sukcesos, eĉ sukcesegos! Tiu ekskurso al la muzeo estas la plej malgranda, do tio estas bona por vi, ĉu enorde? Ho pardonu, mi ne volas implici, ke vi ne kapablas pli grandan, sed… Nu, vi estas novulo, ĉu ne? Mi iel kaptis tion. Aŭ diris Sakra. Denove, vere mi dankegas vin. Vi ne povas imagi, kiom tio helpas.”
Dum Robla kraĉumas al vi, Sakra moke gestas malantaŭ ŝia dorso.
“Bone,” ŝi diras al Sakra, “ni jam iru, ĉu ne? HOMOJ! NI BALDAŬ EKIROS!! SE VI IROS AL LA MUZEO, BONVOLU IRI KUN ALICIO!!”
Ŝi ŝovas kelkajn dokumentojn en viajn manojn kaj forkuras al sia propra buso. Sakra mansvingas kaj promenas al la sia.
Nur kvar homoj aliras vin.(if: $locineragxardeno is 1)[ Vi rekonas Julia kaj Leo de la ĝardeno. Espereble Leo ne poeziaĉos denove. La aliaj estas Derliga (nesurprize), kaj tre pala homo, kiu provas enkonduki sin sed estas interrompita de unu el la poemoj de Leo:](else:)[ Ili estas Julia, Leo, Derliga (nesurprize), kaj fine iu tre pala homo. Kiam ri provas enkonduki sin, ri estas interrompita de Leo:]
“Al muzeo, al muzeo, ĉu mi verku epopeon?”
(if: $locineragxardeno is 1)[Julia silentigas lin per kubutbato. ](else:)[“Pardonu,” diras Julia. “Li estas tro poeziema. Sed ne tre lerta en tiu arto.”
]Vi iom envie rigardas la aliajn busojn, kiuj estas ŝtopitaj de gajaj homoj.
[[“Do, ni iru al nia buso.”]]
[[“Pardonu, mi ne aŭdis vian nomon. Jes, vi tie.”]]
“Ne timu!” ŝi krias. “Vere estos facile. Malmultaj homoj volas iri al tiu muzeo. Do vi devas simple atenti, ke ili ne perdiĝu. Ho, kaj interpreti, se vi povas. Vi venas de ĉi tiu lando, ĉu? Mi rimarkis vian akĉenton. Ho, pardonu! Mi ne volis diri, ke vi havas fortan akĉenton. Ĝi estas ĉarma. Jen la informoj por la ekskurso—vi ja gvidos, ĉu ne? Brilege. Vere, dankon, Alicio. Vi ne povas imagi kiom multe tio helpas.”
Dum Robla kraĉumas al vi, Sakra moke gestas malantaŭ ŝia dorso.
“Bone,” ŝi diras al Sakra, “ni jam iru, ĉu ne? HOMOJ! NI BALDAŬ EKIROS!! SE VI IROS AL LA MUZEO, BONVOLU IRI KUN ALICIO!!”
Ŝi ŝovas kelkajn dokumentojn en viajn manojn kaj forkuras al sia propra buso. Sakra mansvingas kaj promenas al la sia.
Nur kvar homoj aliras vin.(if: $locineragxardeno is 1)[ Vi rekonas Julia kaj Leo de la ĝardeno. Espereble Leo ne poeziaĉos denove. La aliaj estas Derliga (nesurprize), kaj tre pala homo, kiu provas enkonduki sin sed estas interrompita de unu el la poemoj de Leo:](else:)[ Ili estas Julia, Leo, Derliga (nesurprize), kaj fine iu tre pala homo. Kiam ri provas enkonduki sin, ri estas interrompita de Leo:]
“Al muzeo, al muzeo, ĉu mi verku epopeon?”
(if: $locineragxardeno is 1)[Julia silentigas lin per kubutbato. ](else:)[“Pardonu,” diras Julia. “Li estas tro poeziema. Sed ne tre lerta en tiu arto.”
]Vi iom envie rigardas la aliajn busojn, kiuj estas ŝtopitaj de gajaj homoj.
[[“Do, ni iru al nia buso.”]]
[[“Pardonu, mi ne aŭdis vian nomon. Jes, vi tie.”]]
Enirante la buson, vi salutas la ŝoforon, sed li tute ne respondas, eĉ ne inklinas sian kapon. Vi kaptas iun tre strangan senton de tio, kaj komencas timi. Sed vi ne povas kontraŭi tion—tio estas oficiala ekskurso.
Ĉiuj sidiĝas, kaj Julia profitas de la plejparte malplena buso por kuŝiĝi trans du seĝoj.
“Mi estis en la drinkejo hieraŭ, vi scias, kaj apenaŭ dormis. Estas vere freneze tie.”
“Vi ĉiam parolas nur pri via festado,” grumblas Leo. “Ekzistas pli gravaj aferoj. Ekzemple arto.”
(if: $drinkejosercxo > 0)[(link-goto: "“Mi serĉis la drinkejon, sed ne trovis.”", "“Mi serĉis la drinkejon, sed ne trovis.”")]
[[“Kial la drinkejo estas tiel freneze?”]]
La homo tute miras, ke vi atentas rin.
“Mi nomiĝas Nerĝima,” ri diras.
Estas io stranga pri ri. La lumo malfacile kaptas rin, kvazaŭ ri estas farita el iu //kontraŭlumo//. Vi ne komprenas tion, kaj la aliaj tute ignoras rin.
“Bone, kial ni atendas?” diras Julia. “La aliaj jam foriras.”
[[Iri al la buso|“Do, ni iru al nia buso.”]]
(set: $nergximaprovoj to it + 1)
(set: $nergximanomo to 1)
“Nu, unue estas homoj tie, kiujn mi tute ne vidis ie ajn alie en la kongreso. Foje estas tiel en kongresoj, sed tiuj homoj //vere// estas apartaj.”
“Ili ne estas tiom strangaj,” diras Leo. “Simple ili ŝatas porti kostumojn kaj paroli sensencaĵojn.”
“Mi ne komprenas, kiuj ili estas. Ili diras nur, ke ili bone konas Gregor. Sed estas ilia unua kongreso, kaj ili scias preskaŭ nenion pri Esperanta kulturo.”
“‘Esperanta kulturo’!” diras Leo drame. “Kvazaŭ ĝi ekzistus. Ne, Esperantujo estas plenplena nur je hipiaĉoj kaj burokrati-fetiĉistoj.”
“Kaj vi estas pli bona, ĉu? Via belega, indega poezio tute kreas novan movadon, novan raŭmismon, ĉu? Kion vi nomas tio, fekismo?”
Li rulas siajn okulojn. “Almenaŭ ‘versaĉismo’.”
La buso interrompas la konversacion per akra knalo—ĝi ekiras. Vi interesite trarigardas la fenestrojn. La blua barilo deŝiras dum vi foriras de la kongresejo, kaj lasas samstilan bluan vezikon ĉirkaŭ la buso. Viaj intuicioj ŝajne estis ĝustaj—vi ne povos eskapi de la kongreso.
Vi babilas iom kun Derliga kaj poste, kiam vi rigardas tra la fenestro, vi tute ne rekonas la pejzaĝon. La universitato jam estas en urboparto, kiun vi malofte vizitas, sed vi nun estas meze de grandaj kampoj, sur truplena vojo. La urbo eĉ ne videblas horizonte.
“Ĉi tio ne estas kutima buso,” diras Derliga.
[[“Konsentite.”]]
“Ne surprizas min. Ĝi vere estas enigmo. Ĉiunokte oni movas ĝin al alia ejo. Venu ĉivespere kun ni. Ni renkontiĝos ĉe la enirejo je la naŭa por serĉi ĝin.”
“Vere ridinde,” diras Leo, “ke oni tiom plendas pri manko de organizantoj, kaj tamen oni faras tiajn stultaĵojn.”
“Ĝi ja estas //kurioza// kongreso. Kion vi atendis? Sed bone, tio ne estas tiom eksterordinara. Kiel ĉiuj kongresoj, la taga programo estas naŭze teda, kaj oni pasigas la tutan tempon simple atendante la vesperon. Sed almenaŭ tiu drinkejo estas superba.”
[[“Kial la drinkejo estas tiel bone?”|“Kial la drinkejo estas tiel freneze?”]]
Vi trarigardas la dokumentojn, kiujn Robla donis al vi. La plej unua estas enkonduko pri la muzeo, kaj vi supozas ke vi laŭtlegu ĝin al la homoj dum la vojaĝo. Ĉirkaŭrigardante, vi pensas, ke eble tio ne necesas. Leo poŝtelefonumas, Julia duondormas, kaj Derliga angorumas, kiel kutime. (if: $nergximanomo is 1)[Nerĝima ](else:)[La pala homo, kies nomon vi ne scias, ]sidas sole kaj rigardas siajn manojn per konfuzita mieno.
Krome vi estas sufiĉe laca. Eble vi simple ŝparu vian energion por la ekskurso.
[[Dormeti]]
[[Laŭtlegi la informojn pri la ekskurso]]
(if: $nergximanomo is 1)[(link-goto: "Iri paroli al Nerĝima")](else:)[(link-goto: "Iri paroli al la pala homo", "Iri paroli al Nerĝima")]
Vi havas agrablan sonĝon, en kiu vi sidas sur granda trono, dum rosmaro kaj ĉarpentisto manĝigas al vi mitulojn. Dume ili kantas. Vi miras, ke vi eĉ konas tiujn vortojn, kiam vi vekiĝas.
La buso komencas malrapidiĝi. Vi alvenas. Klinante vian kapon, vi vidas la muzeon tra la fenestroj.
[[La muzeo]]
Vi staras je la antaŭo de la buso, kaj ĉiuj ignoras vin. Vi vidas mikrofonon apud la ŝoforo, kaj demandas, ĉu vi rajtas uzi ĝin. Li ne respondas, sed li ne kontraŭas, kiam vi prenas ĝin. Vi ekparolas kaj kaptas la, tie kaj tie nevolontan, atenton de la homoj. Julia saltas, vekita de la abrupta sono.
La informoj ne estas tro ampleksaj, kaj vi ne estas natura preleganto. Nur Derliga ŝajnas vere aŭskulti. Je vi feliĉo neniu havas demandojn poste kaj vi povas rapide residiĝi.
“Ne sentu vin embarasita,” diras Derliga. “Vi simple faras vian laboron. Kaj vi bone faris.”
La buso komencas malrapidiĝi. Vi alvenas. Klinante vian kapon, vi vidas la muzeon tra la fenestroj.
[[La muzeo]]
Kiam vi diras al Derliga, ke vi iras paroli al (if: $nergximanomo is 1)[Nerĝima](else:)[tiu homo], ri ĵetas dubeman rigardon al vi. Ĉiuj aliaj tute ignoras rin, kvazaŭ ri ne ekzistus. Vi ne komprenas tion.
Vi salutas rin(if: $nergximanomo is 0)[, kaj vi ekscias, ke ri nomiĝas Nerĝima(set: $nergximanomo to 1). Ri](else:)[, kaj ri] aspektas tute surprizita, ke vi eĉ aliras rin.
[[“Ĉu vi pensas, ke mi laŭtlegu ĉi tiujn informojn?”]]
[[“Ĉu vi ĝuas la kongreson?”]]
[[“Ĉu vi konas la muzeon?”]]
(set: $nergximaprovoj to it + 1)
(set: $nergximabuso to 1)
Ri mordetas sian lipon.
“Tio fakte estis mia tasko. Mi devus esti la gvidanto de ĉi tiu ekskurso.”
[[“Kial vi ne gvidas?”]]
(set: $nergximagvidanto to 1)
“Ne aparte. Ho!”
Ri kovras sian buŝon.
“Ne diru tion al Robla.”
[[“Mi ne diros.”]]
[[“Kial?”|kial2]]
“Jes. Mi fakte estas tiu, kiu organizis ĝin.”
[[“Sed vi ne gvidas?”]]
[[“Ĉu ĝi estas bona?”]]
(set: $nergximagvidanto to 1)
Ĉiuflanke de la muzeo estas nur kampoj, kiuj nun estas sufiĉe sovaĝaj, iuj kun nur seka grundo kaj mortinta herbaĵo. Tio donas al la konstruaĵo sufiĉe vakerecan etoson, tamen ĝia stilo estas pli banala ol tio. Fakte estus malfacile eĉ listigi unu difinan trajton de ĝi, krom la granda ligna ŝildo sur kiu tekstas ‘MUZEO PRI ARTEFARITAJ LINGVOJ’.
Vi eliras la buson, kaj la blekado de cikadoj susuras ĉirkaŭe. Vi diras al la ŝoforo, ke vi revenos post kelkaj horoj. Li denove diras nenion, kaj sidas tie kiel zombio.
“Ŝoforaĉo, kia kaĉo, ĉu atakos nin saskvaĉo?”
Neniu respondas al la poemo de Leo, sed li memfiere ridetas pro ĝi.
[[Eniri la muzeon]]
“Mi ne povus diri.”
Ri glutas kaj faras longan spiron.
“Sed ne indas. Estas tre eta grupo. Fakte, vi verŝajne devos fari nenion la tutan tagon.”
La buso komencas malrapidiĝi. Vi alvenas. Klinante vian kapon, vi vidas la muzeon tra la fenestroj.
[[La muzeo]]
“Dankon. Mi ne volas, ke ŝi koleru denove.”
Antaŭ ol vi povas demandi pri ŝia kolero, ri diras, “Ho, ni alvenas.”
La buso komencas malrapidiĝi, kaj vi inklinas vin por vidi la muzeon tra la fenestroj.
[[La muzeo]]
“Estas… komplike. Ne pensu, ke mi ne ŝatas vin pro tio. Mi simple devus ne diri. Estas pli sekure tiel.”
La buso komencas malrapidiĝi. Vi alvenas. Klinante vian kapon, vi vidas la muzeon tra la fenestroj.
[[La muzeo]]
“Ne. Mi vere hontas, ke vi, novulo, devas gvidi. Sed ne estas nur mia kulpo. Ve, mi ĉesu paroli pri tio.”
La buso komencas malrapidiĝi. Vi alvenas. Klinante vian kapon, vi vidas la muzeon tra la fenestroj.
[[La muzeo]]
“Ĝi estos sufiĉe interesa laŭ mi. Sed mi studas lingvistikon, do mi dirus tion.” Ri nervoze ridas. “Mi ne havis ŝancon viziti ĝin antaŭe, sed la retpaĝo estis sufiĉe alloga. Ho, jen ni alvenas.”
La buso komencas malrapidiĝi, kaj vi inklinas vin por vidi la muzeon tra la fenestroj.
[[La muzeo]]
“Ha lo?” Julia diras.
En la enirejo estas mezepoka tablo, kovrita de diversaj apertitaj libroj. Tio devus esti akceptejo, sed neniu ĉeestas.
“Ĉu ni simple pluiru?” diras Leo.
Derliga kapskuas. “Tio estus malĝentile.”
[[Pluiri tra la muzeo]]
[[Atendi|AtendiMuzeo]]
(if: $nergximagvidanto is 1)[(link-goto: "Demandi al Nerĝima kion fari")](else-if: $nergximaprovoj > 1)[(link-goto: "Demandi al Nerĝima kion fari")]
La muzeo montriĝas esti sufiĉe malgranda, eble nur unuĉambra. Estas maldika tavolo de polvo sur ĉio, kvazaŭ neniu vizitis ĝin dum longa tempo.
En unu montrovitraĵo estas dokumentoj de lingvoj, kiuj estis filozofiaj eksperimentoj; grandaj tabeloj montras la kernajn elementojn de la universo, ĉiu ligita al fonemo, per kiuj oni kreas vortojn en tiuj lingvoj. En alia angulo estas tuta areo dediĉita al Esperanto, de kie vin rigardas la doktoraj okuloj de kartona figuro de Zamenhof. Tamen ne estas multaj novaj informoj tie—la celgrupo ja estas neesperantistoj. Sur kontraŭa muro estas granda mondmapo, kun markiloj, kiuj montras la originojn de la plej famaj artefaritaj lingvoj, kaj areojn celatajn de interlingvoj.
Sen gvidado, en tiu muzeo kie ŝajne nur via grupo ĉeestas, la homoj kviete ĉirkaŭiras, iom heziteme.
“Ho, estas alia ĉambro,” diras Julia.
Vi sekvas ŝin tra pordo kaj eniras sunlumigitan, etan ĉambron. Estas malklare, ĉu ĝi estas oficiala parto de la ekspozicio aŭ ne. Sur unu muro estas granda desegnaĵo de homo, kun la teksto ‘LA LASTA PAROLANTO DE VOLAPUKO’. La koncernata homo estas maljuna viriĉo, kun kurbiĝinta talio, neĝblankaj haroj, kaj iom malkomfortiga mieno.
Julia krucosignas. Aliflanke de la ĉambro estas malfermita pordo, eble al alia ĉambro.
[[Reiri al la unua ĉambro]]
[[Rigardi pli proksime la desegnaĵon]]
Vi atendas dum kelkaj minutoj, sed nur la susuroj de la ekstera vento estas aŭdeblaj. La tuta loko ŝajnas vaka—eĉ ne unu alia vizitanto estas ĉi tie.
“Ni devintus iri al la akvoparko,” murmuras Julia. “Bone, almenaŭ ni eku. Ni povas ĉiuokaze pagi poste.”
[[Pluiri tra la muzeo]]
Nerĝima aspektas konfuzita kiam vi demandas—subite ĉiuj atentas rin. Sed baldaŭ, kiel kutime, ili denove ignoras rin.
“Mi ne certas. Mi havas la telefonnumeron de la estro, do ni povus provi tion…”
Vi prenas la numeron de ri kaj vokas ĝin. Kelkajn sekundojn poste, telefono sonoras—ĝi kuŝas sur la tablo, sub la libroj.
“Eble ri iris al necesejo,” diras Julia.
“Ĉu nur unu homo laboras ĉi tie?” demandas Derliga.
Nerĝima respondas, ke ŝajne jes, sed Derliga kvazaŭ ne aŭdas rin.
[[Pluiri tra la muzeo]]
[[Atendi la estron|AtendiMuzeo]]
(set: $nergximaprovoj to it + 1)
(set: $nergximakionfari to 1)
Vi lasas Julia sola en la ĉambro. Tuj post kiam vi eliras ĝin, la pordo klakfermiĝas, kaj kelkajn sekundojn poste, Julia krias.
Ĉiuj kolektiĝas ĉirkaŭ la pordo. Vi provas aperti ĝin, sed ĝi estas ŝlosita.
“Kio okazis?” krias Leo. “Se tio estas ŝerco, jen ankaŭ perverso!”
“Ho Alicio, kion ni faru?” blekas Derliga.
[[Meti orelon al la pordo]]
[[Trabati ĝin]]
[[Krii por helpo|Krii por helpo2]]
La desegnaĵo estas tre vigla, eĉ kartuneca. Pli alproksimiĝinte, vi demandas vin ĉu ĝi estas foto.
“Ĉu vi scipovas Volapukon?” demandas Julia.
Vi neas.
“Mi nur konas ‘saluton’. Tio estas ‘glidis’. Ho, pardonu, la akcento en Volapuko ĉiam estas la lasta, do ‘gli//dis//’.”
Je la ĝusta diro de la vorto iu vibro trairas la ĉambron. Julia ĝemspiras, kaj kiam vi returnas vin al la desegnaĵo, ĝi moviĝas, skuetiĝas, kaj poste malkroĉas sin de la muro.
Julia estas multe pli forte ŝokfrapita ol vi, kaj komencas kriegi. La maljuna viriĉo reviviĝas antaŭ viaj okuloj. Li puŝas sin for de sia mura malliberejo kaj akiras trian dimension.
“Kio okazas?!” krias voĉo de alia flanko de la pordo. Sonoj de batoj venas de tie—la pordo iel ŝlosiĝis, eble pro la magio. Vi estas tro ŝokita eĉ respondi al la demando. Kaj kion vi cetere dirus?
La animita estaĵo metas sian piedon iom ŝancele sur la plankon kaj ekstaras.
“Glidis,” li respondas, per malforta voĉo.
Julia svenas.
La maljuna sinjoriĉo ridetas sulkplene al vi. Dum vi ankoraŭ gapas, li iras al la pordo, de kie jam ĉesis la sonoj, kaj elprenas rustan ŝlosilon.
“Yan binon lesinik.”
Li malfermas la pordon…
[[…kaj ekparolas.|Senesperiĝi]]
(set: $cxeestistransformigxon to 1)
(set: $pordoprovoj to it +1)Vi strebas aŭdi kio okazas ene, sed nur malrapidaj paŝoj sonas.
(if: $pordoprovoj > 1)[(link-goto: "Senesperiĝi")]
(if: $trabatigxin is 0)[(link-goto: "Trabati la pordon", "Trabati ĝin")]
(if: $kriiporhelpo is 0)[(link-goto: "Krii por helpo", "Krii por helpo2")]
(set: $metiorelon to 1)
(set: $pordoprovoj to it +1)Vi petas helpon de la aliaj, kaj kune vi piede atakas la pordon. Ĉiu klopodas, eĉ Derliga, kies piedbato estas pli kareso ol bato, sed ĝi nur iom skuiĝas. Kvankam la konstruaĵo estas sufiĉe kaduka, ĉi tiu pordo sola estas tre fortika.
(if: $pordoprovoj > 1)[(link-goto: "Senesperiĝi")]
(if: $metiorelon is 0)[(link-goto: "Meti orelon al la pordo")]
(if: $kriiporhelpo is 0)[(link-goto: "Krii por helpo", "Krii por helpo2")]
(set: $trabatigxin to 1)
(set: $pordoprovoj to it +1)Vi kuras tra la muzeo kaj krias por la estroj, sed ili ne venas.
(if: $pordoprovoj > 1)[(link-goto: "Senesperiĝi")]
(if: $metiorelon is 0)[(link-goto: "Meti orelon al la pordo")]
(if: $trabatigxin is 0)[(link-goto: "Trabati la pordon", "Trabati ĝin")]
(set: $kriiporhelpo to 1)
(if: $cxeestistransformigxon is 0)[Ekkonsciante, ke vi ne sukcesos trairi la pordon, vi ĉesigas vian vanan penadon, kaj atendas la rezulton de tiu hororaĵo, kiu trafis Julia.
Dum kelkaj sekundoj silento regas en la konstruaĵo. Post tiam la pordo apertiĝas de malrapida mano. Trans vi staras la maljunulo, kiu estis antaŭ momento sur la muro—la lasta parolanto de Volapuko. Julia kuŝas surplanke, sveninta.
]“Pidob vemo, o cils. Ejeikob ofi.”
Li parolas pene, klopode, kvazaŭ li devas forte strebi eltiri ĉiun silabon el sia memoro.
“Ĉu vi parolas Esperanton?” demandas Leo.
“Ha, Sperantopük, ĉu? Efektive mi ĝin kapablas paroli…”
Sed tio iom malvarmigas lian aspekton.
(if: $nergximaprovoj > 1)[Nerĝima reagas aparte al la sinjoriĉo, kvazaŭ ŝi lin konas, sed ne kuraĝas diri ion.]
[[“Kiel vi reviviĝis?”]]
[[“Ĉu vi scias, kie estas la estroj de la muzeo?”]]
[[“Ĉu vi vere bone parolas Volapukon?”]]
“Reviviĝis? Tio estas stranga aserto. Eble mi miskomprenis, ĉar mi scias, ke la sufiksosistemo de //via// lingvo estas malfacila, //fikulik//, malkiel la nia. Se mi bone komprenas, via demando ne havas sencon, ĉar laŭ mia memoro kaj konscio, mi ankoraŭ ne mortis.”
Ŝajne vi ne sukcesos solvi la enigmon per tiaj demandoj.
“Dio mia,” diras Leo, “kial ni staras ĉi tie kaj lasas Julia tia?”
[[Helpi Julia]]
“Muzeo, alivorto //mused//…? Kie estas muzeo? Ĉi tie ni estas en la loka kultura domo, aŭ kiel ni diras, //dom//, kie renkontiĝas la loka Volapuka klubo, nialingve //klub//. Ĉu vi konas ĝin? Nia agado estas tre laŭdata de la ĉifalo. Tio estas la gvidanto de nia akademio. Tre estiminda homo…”
Ŝajne vi ne sukcesos solvi la enigmon per tiaj demandoj.
“Dio mia,” diras Leo, “kial ni staras ĉi tie kaj lasas Julia tia?”
[[Helpi Julia]]
Liaj sulkoj fariĝas tremetantaj ondoj.
“Jicil grobik!” li balbutas. “Kanob vemo gudo spikön Volapüki!”
“Bedaŭrinde ni ne povas kompreni,” murmuras Derliga.
“Forgesu pri lingvoniveloj,” diras Leo. “Dum ni pri Volapuk’ demandas, la helpbezon’ de Julia grandas!”
Li fingromontras al ŝi, kiu ankoraŭ kuŝas sveninta sur la planko.
[[Helpi Julia]]
Leo kaj vi iras veki ŝin kaj la maljunuliĉo iom meditas.
“Jes, ŝi havis iom fortan reagon kiam mi… de tie…”
Li rigardas la muron, karesas sian barbon, faras intelektulecajn sonojn.
“Kiel strange. Mi certas, //binob fümik//, ke mi estis vivanta, sed… Kiel povas esti, ke mi antaŭe estis en tiu muro, kaj nun staras antaŭ vi ĉiuj?”
Julia revekiĝas kaj krias.
“Ni //vere// devintus iri al la akvoparko,” ŝi murmuras.(if: $nergximanomo is 0)[
Tiu homo, kies nomon vi ne scias, faras tian mienon, kvazaŭ ŝi scius ion pri la situacio, preskaŭ ekparolante sed ĉiufoje retiriĝante pro timo.]
“Ĉu mi vere venis de tiu muro?” demandas la maljunulo.
[[“Jes, kiel monstro.”]]
[[“Jes, kiel anĝelo.”]]
[[Lasi al iu alia respondi]]
“Ab no binob most! Ni Sperantopükan…”
(if: $nergximanomo is 0)[La nekonatulo](else:)[Nerĝima] paŝas antaŭen kaj tiras atenton al si.
“Sed vi ja estas la fantomo de la muzeo, pri kiu avertis min la organizantoj.”(if: $nergximanomo is 0)[
“Hej, kio estas via nomo?” krias Julia. “Ni ankoraŭ en scias, kaj ni estas kun vi dum la tuta tago.”
“Nerĝima,” ri respondas.(set: $nergximanomo to 1)]
“Fantomo? //Späk//?”(if: $nergximanomo is 0)[ diras la maljunuliĉo.]
“Jes, //späk//. Oni diris al mi, ke vi eventuale vin prezentos. Kaj en tiu kazo, estas simpla rimedo reenmurigi vin.”
“Ĉu? Kaj kiel, kara sinjorineto, ni povas efikigi tiun rimedon, kiu laŭ vi estas tiel simplega? Tiel //balugik//?”
Nerĝima iom retiriĝas je la malbonvola respondo de la sinjoriĉo.
“La rimedo, e-estas… Ni bezonas ĉiuj kunkanti iun rimon.”
“Rimon?”
La okuloj de Leo ekbrilas, kvazaŭ li la unuan fojon konscias pri la ekzisto de Nerĝima.
“Pa!” diras Julia. “Ne permesu al li. Laŭ mi, ni simple ŝlosu ĉi tiun oldaĉulon ĉi tie. Se li estas fantomo, li ne bezonas manĝi, ĉu ne? Do ne gravas.”
[[Subteni la rimedon de la rimo]]
[[Subteni la rimedon de enŝlosado]]
[[Proponi rean serĉon de la estroj]]
“Mi dankas vin, //danob oli//. Sed //silanan// mi ne estas. Kaj mi ne komprenas ĝuste kiel mi sukcesis eliĝi de tiu muro.”
Nerĝima paŝas antaŭen kaj tiras atenton al si.
“Mi povas klarigi ĉion. Vi estas la fantomo de la muzeo, pri kiu avertis min la organizantoj.”(if: $nergximanomo is 0)[
“Hej, kio estas via nomo?” krias Julia. “Ni ankoraŭ en scias, kaj ni estas kun vi dum la tuta tago.”
“Nerĝima,” ri respondas.(set: $nergximanomo to 1)]
“Fantomo? //Späk//?”(if: $nergximanomo is 0)[ diras la maljunuliĉo.]
“Jes, //späk//. Oni diris al mi, ke vi eventuale vin prezentos. Kaj en tiu kazo, estas simpla rimedo reenmurigi vin.”
“Ĉu? Kaj kiel, kara sinjorineto, ni povas efikigi tiun rimedon, kiu laŭ vi estas tiel simplega? Tiel //balugik//?”
Nerĝima iom retiriĝas je la malbonvola respondo de la sinjoriĉo.
“La rimedo, e-estas… Ni bezonas ĉiuj kunkanti iun rimon.”
“Rimon?”
La okuloj de Leo ekbrilas, kvazaŭ li la unuan fojon konscias pri la ekzisto de Nerĝima.
“Pa!” diras Julia. “Ne permesu al li. Laŭ mi, ni simple ŝlosu ĉi tiun oldaĉulon ĉi tie. Se li estas fantomo, li ne bezonas manĝi, ĉu ne? Do ne gravas.”
[[Subteni la rimedon de la rimo]]
[[Subteni la rimedon de enŝlosado]]
[[Proponi rean serĉon de la estroj]]
(if: $nergximanomo is 0)[La nekonatulo](else:)[Nerĝima] paŝas antaŭen kaj tiras atenton al si.
“La muzeestroj avertis min pri vi. Ili diris, ke vi estas sprita fantomo de la muzeo, kiun ni eble renkontos.”(if: $nergximanomo is 0)[
“Hej, kio estas via nomo?” krias Julia. “Ni ankoraŭ en scias, kaj ni estas kun vi dum la tuta tago.”
“Nerĝima,” ri respondas.(set: $nergximanomo to 1)]
“Fantomo? //Späk//? Certe //no binob// tio. Mi estas //söl bäldik//.”
“Vi ja estas //späk//. Almenaŭ oni tiel priskribis vin. Kaj oni informis min, kiel ni povas reenmurigi vin. Estas simpla rimedo.”
“Ĉu? Kaj kiel, kara sinjorineto, ni povas efikigi tiun rimedon, kiu laŭ vi estas tiel simplega? Tiel //balugik//?”
Nerĝima iom retiriĝas je la malbonvola respondo de la sinjoriĉo.
“La rimedo, e-estas… Ni bezonas ĉiuj kunkanti iun rimon.”
“Rimon?”
La okuloj de Leo ekbrilas, kvazaŭ li la unuan fojon konscias pri la ekzisto de Nerĝima.
“Pa!” diras Julia. “Ne permesu al li. Laŭ mi, ni simple ŝlosu ĉi tiun oldaĉulon ĉi tie. Se li estas fantomo, li ne bezonas manĝi, ĉu ne? Do ne gravas.”
[[Subteni la rimedon de la rimo]]
[[Subteni la rimedon de enŝlosado]]
[[Proponi rean serĉon de la estroj]]
“Bonege, dankon, Alicio. La rimo estas tre simpla.”
Ri tusetas kaj diktas la versojn:
=><=
//Motävolöd, o späk!
Tävolöd, o späk!
No oli löfilobs
Ab oli fixilobs//
<==
“Ĉu vere?” diras Leo. “Mi ne scias, ĉu mi povas meti tiom malglitan poemon sur miajn lipojn.”
“Estas malfacile bone poeziumi en tiu lingvo,” diras Julia. “Kaj cetere, vi //ĉiam// ŝprucigas poemaĉojn.”
“Ha lo! Ĉu mi ne rajtas doni mian voĉon?” krias la volapukisto. “Kanob-li lilükön vögi oba? Mi ne volas esti reenmurigita. Mi devas daŭrigi la laboron de mia klubo, plivastigi la mesaĝon de Vola—”
Li ĉesas paroli, kiam li vidas la skribaĵon sur la muro.
“Ĉu mi… efektive komprenas tion bone? Knaĉjo,” li diras al Leo, “ĉu tio signifas, kion mi pensas?”
“Jes. Kial’ estas ununura, kial vi ekestis mura: la aliajn trafis morto, neevitebla homa sorto.”
“Ha… Do tial. Se estas nur mi, se mi estas vere //soalik//, tiam indas morti, por eviti porti la doloron de kruela mondo senpüka.”
“Vi ne vere mortos,” diras Nerĝima. “Vi estas ja //späk//.”
Li kapjesas. “Späk nedigädik.”
“Aj!” krias Julia. “For la poemaĉojn, for la glöbvöbumadon! Ni diru la damnindajn versojn.”
Rapide ĉiuj sekvas la instrukciojn de Nerĝima, kaj vi rimarkas, ke estas la unua fojo, ke homoj ne simple ignoras rin, kaj vere respektas rian ekziston.
[[Motävolöd…]]
(set: $nergximaprovoj to it +1)
(set: $ensxlosismaljunulon to 1)“Sed mi //ne estas// fantomo! Lutakujababot oba binon fulik snekafitas!”
“Lingva tohuvabohuo, neniela kontribuo,” diras Leo. “Mi ankaŭ subtenas tiun ideon. Volapukistoj ne estas fidindaj.”
“Ĉu ni vere enŝlosu homon en ĉambron?” diras Derliga. “Mi scias, ke tiu lingvo estas terure bizara, enhavas nenian valoron, kaj cetere estas malbela, sed ĉu tio //vere// rajtigas al ni kondamni malliberen ĝian lastan parolanton?”
Ĉiuj meditas dum momento.
“Jes,” diras Julia.
“Bone,” diras Derliga.
Flugrapide vi elkuras la ĉambron, portante Julia, ŝtelas la ŝlosilon, frapfermas la pordon kaj ŝlosas ĝin.
“Ni iru jam manĝi,” diras Leo. “La muzeo estas teda.”
Dum la krioj de la lasta parolanto de Volapuko sonas malantaŭ vi, vi foriras de la muzeo.
[[Iri manĝi|Iri manĝi3]]
“Tio solvas nenion,” grumblas Julia. “Ni jam plurfoje serĉis.”
“Baicedob ko jicil. Etos osoulon nosi. Ĉar ne ekzistas tiuj ‘estroj’, ekzistas nur mi, kiu gvidas la volapukan klubon ĉi tie.”
“Aĥ! Ni serĉu prefere buŝoŝtopilon!”
“Mi kosentas,” diras Derliga, “ke ni devas iel forigi la homon. Li estas tro ĝena.”
“Do, Alicio,” diras Leo, “ĉu enŝlosado aŭ versumado?”
“Adasismo,” kraĉetas Julia.
[[Subteni la rimedon de la rimo]]
[[Subteni la rimedon de enŝlosado]]
Ekster la konstruaĵo estas piknika tablo.
“Do, kie estas la manĝpakaĵoj?” demandas Derliga.
Ŝajne Robla forgesis doni tiujn al vi. Vi kontrolas en la buso, sed ne estas tie.
“Ĉu ni eble reiru simple?” diras Julia. “Mi pretas kundividi miajn proprajn manĝaĵojn, kiuj estas en la kongresejo.”
“Eble estos io en la muzeo,” diras Derliga. “Ekzemple vendmaŝino.”
[[Reiri al la kongresejo]]
[[Serĉi en la muzeo]]
Heziteme vi aliras la busŝoforon kaj diras, ke vi ŝatus nun reiri. La unuan fojon dum la tuta tago li moviĝas, la kapon turnante al vi.
“Me ne permisas ito.”
“Ve! Ido!” krias Julia. “Sed almenaŭ //komprenebla// lingvo. Ni devos provi en la museo.”
[[Serĉi en la muzeo]]
Post reiro al la akceptejo, vi rimarkas pordon, neviditan antaŭe. Tra la pordo troviĝas ĉambro kun vasta manĝtablo. Dissternita sur ĝi estas diversspecaj strangaĵoj: delikata statueto farita el Spam, desegnaĵo farita el bombonoj, sandviĉtorto kun multe da ŝprucfromaĝo, iom tro rozkolora kokinaĵo, kiu portas etikedon ‘vegana’.
“Estas tiel stranga miksaĵo,” diras Derliga.
“Ha lo?” Julia vokas. Neniu respondo. “Nu, laŭ mia rezonado ni rajtas manĝi. Ili verŝajne lasis por ni, ĉu ne?”
Vi sidiĝas ĉirkaŭ la tablo, sed iom hezitas ekmanĝi, pro la ne tiel alloga aspekto de la manĝaĵoj.
Leo kunbatas la manojn. “Ĝi estas bufedo de artefaritaj manĝaĵoj. Jes, devas esti tio.”
Julia snufas. “//Bonega// ŝerco.”
[[Manĝi la strangajn manĝaĵojn]]
Iuj el la manĝaĵoj ne estas tiel aĉaj, kaj almenaŭ tio estas pli bona ol freneza maŝino kiu rifuzas disdoni manĝaĵojn. Por deserto vi manĝas bombonojn kaj ĵeleon, kaj fine vi sentas vin ŝtopita.
“Sed kion mi volas scii,” diras Julia, maĉante sejtanan lardon, “estas kial estas fantomo en la muzeo? Kaj cetere kie estas la estroj?”
“Eble la estroj ankaŭ estas fantomoj,” diras Derliga. “Späks.”(if: $nergximaprovoj > 1)[
“Fakte mi eble scias pri ambaŭ,” diras Nerĝima.
Ĉiuj rigardas rin plenatente. Ri ruĝetiĝas sed daŭrigas.
“Oni diras, ke Volapuko foraperis, simple ĉar Esperanto supervenkis ĝin en la konkurso de interlingvoj. Sed laŭ kion diris al mi la estroj, tio ne estas tute ververa. La kreinto estis germana monaĥiĉo, kaj dum tiu epoko estis tre influa sorĉistino en germanio, kiu ne aprobis la kristanan religion.”
“Sorĉistino?” diras Julia. “Ĉu vere ili ekzistas?”
Nerĝima ŝultrolevas. “Ankaŭ mi estis dubema, sed post ĉi tiu kongreso… kiu povas diri?(if: $salonomistifika is 1)[”
Post via batalo kun la GP, vi tute kredus tion.
“](else:)[ ]Do, la sorĉistino, kiu ja aprobis la judan religion, por ke Esperanto venku kaj ne Volapuko, malbenis Schleyer, la kreinton. Ŝi igis lin fantomo, vivonta eterne.”
“Be, mi ne komprenas,” diras Derliga.
“Ĉar pensu iom. Kio estas la problemo kun planlingvoj? Homoj ĉiam volas reformi ilin. Schleyer estis forte kontraŭ tio, tamen. Li eĉ dankis la sorĉistinon, ĉar senmortuliĝante, li povos eterne dikti regulojn pri la lingvo, kaj malhelpi reformojn.”
“Terure,” diras Leo.
“Precize. Sed iu alia sorĉistino, kiu subtenis Volapukon, trovis solvon al tio. Per kreo de la lingva komitato de Volapuko, kaj cetere kelkaj homoferaĵoj, oni sukcesis transdoni la malbenon. Schleyer mortis, kaj la nova volapukestro transprenis la malbenon, kaj tiel oni generacie donis tiun povon. Tiun estron oni nomas volapuke ĉifalo.”
“Do tiu maljunulo estis la estro de la lingva komitato de Volapuko?” diras Derliga.
“Supozeble. Sed ŝajne li forgesis tion aŭ… mi ne scias. Estis iuj problemoj je la fino. Eble oni forgesis la metodon transdoni la magion, aŭ eble la premo de subteni zombian lingvon kaŭzis, ke li freneziĝu.”]
“Ho, jam temp’ está, ke ni reiru al la buso,” diras Derliga. “Ĉu ne, Alicio?”
(if: $nergximaprovoj > 3)[(link-goto: "Iri busen", "margxenigo")](else:)[(link-goto: "Iri busen")]
Vi kolektiĝas ekstere, sed antaŭ ol vi enbusiĝas, Nerĝima aliras vin.
“Alicio… mi devas danki vin.”
Vi diras, ke nedankinde.
“(if: $nergximagvidanto is 1)[Vi sciis, ke mi devintus esti la gvidanto, kaj tamen vi mem faris. La afero estas, ke](else:)[Verdire mi devintus esti la gvidanto de la grupo, tio estis mia rolo, sed] ĉio en la organizaj kunsidoj tiel fuŝiĝis. Oni simple komencis ignori min, ne aŭskultis miajn proponojn kaj komentojn. Do mi ĉesis vortumi ilin. Ju pli mi silentis des malpli homoj atentis min. Fine mi fariĝis nevidebla. Sed //vi// ja vidis min, vi subtenis min. Mi pensas, ke mi povas alta stari nun, kaj krome aserti min.”
Vi larĝe ridetas.
“Ha, mi eble havas ion por vi. Vere nur simbole mi donas, ĉar mi scias, ke estas apenaŭ donaco.”
Ŝi elprenas skribilon el sia poŝo kaj prezentas ĝin. Flanko estas en moda tiparo la vorto ‘MARĜENIGO’.
//Vi ricevis la trian elementon.//
(set: $elementoj to it + 1)\
(set: $margxenigo to 1)\
“Stranga nomo de la firmao, ĉu ne? Sed tiel estas. Mi esperas, ke vi trovos ian uzon por ĝi. Ni iru en la buson.”
[[Enbusiĝi|Iri busen]]
Feliĉa, ke neniu grave vundiĝis nek perdiĝis, vi instalas vin apud fenestro en la buso.(if: $margxenigo is 1)[ Des pli feliĉe vi rimarkas, ke homoj nun atentas Nerĝima. Julia vigle parolas kun ri pri iu aŭstrala jutubisto, kaj Leo pacience aŭskultas.]
Vi endormiĝas, kaj vekas vin puŝetoj de Derliga.
“Ni revenis al la ejo.”
La aliaj du grupoj revenis preskaŭ ekzakte samtempe. La blua barilo ankoraŭ estas tie, timiga kaj perversa, sed ĉiuj jam ignoras ĝin. Meze de la korto Robla parolegas al Sakra, kiu vakvizaĝe aŭskultas.
“Sal, Alicio,” ri diras je via alveno.
“Kiel iris via ekskurso?” diras Robla. “Bone, ĉu? Ho, mi tiom ĝojas. Almenaŭ unu estis sukcesa.”
“Niaj estis tute fuŝaj.”
“Jes, eĉ //fuŝegaj//. Ni renkontis terure malbonhumoran kapron, kiu batis kaj atakis la grimpantojn. Estas miraklo, ke neniu falis.”
“Kaj ĉe la akvoparko estis problemo kun la ĥlornivelo. Ni devis evakui la lokon kaj stari tremante en niaj bankostumoj ekster la ejo.”
Vi konsideras mencii la fantomon de la muzeo, sed decidas, ke ne indas.
Malgraŭ la fiaskoj diversaj, Robla sukcesas rideti.
“Jam pasis duono de la kongreso. Tio estas celebrinda! La plej terura parto jam estas farita, Sankta Mario…”
“Bone, sufiĉe pri oficialaĵoj,” diras Sakra. “Mi hungregas.”
“Ĉu jam estas vespermanĝo?” diras Robla. “Diable, la tempo kuras kiel gepardo ĉi tie. Unue mi devas iri serĉi iun. Sed denove mi dankas vin Alicio. Mi ne //scias//, kion ni estus farintaj sen vi. Eble vi ŝatus kandidatiĝi por… Ne, mi ne havas tempon paroli pri tio nun. Ĝis poste!”
[[Iri al vespermanĝo|vespermanĝo3]]
Ĉivespere menuas omletoj. Vi ĝojas havi ion, kio ne estas artefarita.
“Kio okazos morgaŭ?” diras Derliga. “Mi ne vidis ie ajn la programtabulon.”
Sakra medite maĉas panon kaj ne respondas. Ri levas la kapon kaj penetreme rigardas vin.
“Alicio, morgaŭ estos tre grava tago. Mi ne scias, ĝuste kio okazos, sed… Vi devos fari la ĝustan aferon.”
[[“Pri kio vi parolas?”]]
[[“Kaj kio, se mi ne volas?”]]
“Vi vidos morgaŭ. Mi ne rajtas diri al vi.”
Vi povas vidi neniun pecon de malsincero en ria vizaĝo. Iom perturbas vin, ke Sakra ne faras siajn kutimajn sarkasmaĵojn.
“Kial vi diras tiajn strangaĵojn?” diras Derliga. “Mi simple volas scii, kiuj programeroj estos!”
Ri rigardas Derliga iomete kiel vermon. “Tedaj, frustraj, eble eĉ danĝeraj stultaĵoj. Kiel hieraŭ.”
Antaŭ ol vi povas starigi pli da demandoj, Robla aperas kaj interrompas.
“Espereble vi permesos, ke mi ŝtelu la amindan Sakran.(if: $margxenigo is 1)[ Sakra,” ŝi diras, turnante sin al ri. “Bona novaĵo. Nerĝima reaperis.”
“Brile.]”
Robla fortiras Sakra, dirante ion pri organiza kunsido.
Derliga oscedas. “Mi iras dormi. Bedaŭrinde, ke ne estas gufujo.”
(if: $nergximanomo is 1)[(link-goto: "“Ĉu ne Nerĝima estis la gufujestro?”", "“Ĉu ne Nerĝima estis la gufujestro?”")]
[[“Mi volas iri al la drinkejo.”]]
[[“Mi ankaŭ iros dormi.”]]
Ri ŝultrolevas.
“Mi ne povus diri. Malbonaj aferoj okazos.”
Vi povas vidi neniun pecon de malsincero en ria vizaĝo. Iom perturbas vin, ke Sakra ne faras siajn kutimajn sarkasmaĵojn.
“Kial vi diras tiajn strangaĵojn?” diras Derliga. “Mi simple volas scii, kiuj programeroj estos!”
Ri rigardas Derliga iomete kiel vermon. “Tedaj, frustraj, eble eĉ danĝeraj stultaĵoj. Kiel hieraŭ.”
Antaŭ ol vi povas starigi pli da demandoj, Robla venas kaj forŝtelas Sakra, kun preteksto de organiza kunsido.(if: $margxenigo is 1)[
“Bona novaĵo,” ri diras. “Nerĝima reaperis.” Kaj ili jam estas for.]
Derliga oscedas. “Mi iras dormi. Bedaŭrinde, ke ne estas gufujo.”
(if: $nergximanomo is 1)[(link-goto: "“Ĉu ne Nerĝima estis la gufujestro?”", "“Ĉu ne Nerĝima estis la gufujestro?”")]
[[“Mi volas iri al la drinkejo.”]]
[[“Mi ankaŭ iros dormi.”]]
Ne sciante, kie troviĝas tiu infera drinkejo, vi unue iras al la akceptejo. Tie estas jam grupo de homoj, inkluzive Julia kaj Leo.
“Ha, Alicio!” ŝi diras. “Vi ankaŭ venos? Bonege, ni tuj ekiros serĉi ĝin. Dio scias, kien ili kaŝis ĝin ĉifoje. Bone, ĉu ĉiuj pretas? Ni komencu per tiu koridoro, mi pensas…”
[[Serĉi la drinkejon]]
(set: $drinkejosercxo to it + 1)
Per pezaj piedoj vi suprengrimpas la ŝtuparon. Estis vere elĉerpa tago, kaj vi miras, ke homoj volonte aliĝas al organizaj teamoj, eĉ post via sola tago de laboro.
“Ĉu vi pasigis bonan taaaaagon?” demandas Omida. “Mi mem tre ĝuis la montgrimpadon, ĉu ne?”
[[“Ĉu atakis vin kapro?”]]
[[“Bonan sed lacigan.”]]
[[“Sakra avertis min pri ‘strangaj okazaĵoj’ morgaŭ. Ĉu vi scias, pri kio temas?”]]
Derliga gapas. “Vi tute pravas. La tutan tagon mi havis ŝancon pridemandi rin kaj mi ne faris… Mi iros trovi rin nun!”
Derliga forflugas kiel strigo.
[[Iri al la drinkejo|“Mi volas iri al la drinkejo.”]]
[[Iri dormi|“Mi ankaŭ iros dormi.”]]
“Certe neeeee. Bestoj amas min. Mi estas naturemulo, ĉu ne?”
Vi ankoraŭ dubas, ĉu tiu homo efektive suprengrimpis monton, sed vi ne emas plu diskuti.
Ĉar kiel Sakra diris al vi, morgaŭ estos grava tago.
[[Endormiĝi|Fino de Ĉapitro 3]]
“Do ripozu booone. Morgaŭ jam estos la antaŭlasta taaaago. Vi ŝparu viajn fortojn, por ke vi povu festi ĝis la fino, ĉu ne?”
Vi aŭdis, ke kutime en Esperanto-kongresoj estas diskejo, kaj multe da diboĉado, sed ĉi tie ne estas. Nu, se ekzistas diskejo, ĝi estas eĉ pli bone kaŝita ol la drinkejo.
Vi decidas iri dormi.
Ĉar kiel Sakra diris al vi, morgaŭ estos grava tago.
[[Endormiĝi|Fino de Ĉapitro 3]]
Omida ridetas en tiu misterplena maniero, kiel ĉiam.
“Vi trapasos ĉiiiion. Mi scias tiiiiion. Ne zorgu.”
Tamen, vi ne povas eviti tiun senton kerne de vi, kvazaŭ la likvo en via stomako bolas.
Ĉar kiel Sakra diris al vi, morgaŭ estos grava tago.
[[Endormiĝi|Fino de Ĉapitro 3]]
Koridoron post koridoro vi trairas. Brunkadraj pordoj preterfluas vin onde, kaj ŝajnas kvazaŭ la konstruaĵo etendiĝas ĝiseterne. Ĉiun kelkan minuton la grupo haltas kaj kontrolas iujn pordojn hazarde.
Julia skuas la kapon. “Ni devus aŭdi ĝin, kiam ni estos proksimaj… Sed eble ĉifoje estas malsame.” Ŝi klakas per la fingroj. “Mi havas ideon. Ĉiuj kriu la nomon ‘Ljubomir’.”
“Ljubomir! Ljubomir!”
La krioj eĥiĝas tra la longaj koridoroj, sed nenio okazas.
“Lasu min sola provi,” diras Julia. “Ljubomir! Ljubomir!”
Preskaŭ tuj estas rezulto. Pordo dekstre de Julia apertiĝas, elverŝante gajajn sonojn de diboĉado.
“Juuuuulia! Mia kara!”
Ljubomir saltbrakumas Julia kaj ridas. Li estas vestita kiel muso, kun masko, oreloj, kaj griza fela ĉemizo.
“Ha, kaj vi havas pli grandan grupon de drinkemuloj, ĉu? Ĝojigege. Envenu, karaj!”
[[Eniri la drinkejon]]
Vi transpaŝas la sojlon, kaj trovas lokon nekredeblan. Anstataŭ klasĉambro aŭ prelegejo, vi troviĝas en ege luksa drinkejo. Arta lumo videbligas multkostaspektan vendobudon, kandellumitajn tablojn, kaj velure dekoritajn murojn. En iu angulo tintas homoj ĉe piano, kontrabaso, kaj drumoj, kaj glimantaj lustroj pendas de la plafono.
Unu afero rompas la iluzion: ĉiuj ĉeestantoj, neniujn el kiuj vi rekonas de la kongreso, portas strangajn bestajn kostumojn. Ĉiu havas maskon, kaj kelkajn aliajn vestaĵojn por kontribui al la aspekto. Jen estas simio, elefanto, leono, porko, gepardo, antilopo. Vi perdiĝas en tiu amaso de drinkaĵeŝmancantaj etvoĉe babilantaj hombestoj.
Via grupo disiĝas tien kaj tien en la ĉambro, kaj ene de kelkaj sekundoj vi staras sola. Iu kuniklo kiu sidas ĉe la vendobudo okulumas vin.
[[Aliri la kuniklon]]
[[Iri serĉi konaton]]
(set: $drinkejotrovita to 1)
Vi iras sidi apud ri. Vi nun rimarkas, ke super ria masko elstaras iuj blankaj haroj.
“Alicio. Mi atendis vin,” ri diras per serioza voĉo. “Ĉu vi volas ion drinki?”
[[“Akvon.”]]
[[“Vodkon.”]]
[[“Ĝinon, tiun specon Bombay Sapphire.”]]
Vi ekpaŝas al ŝtupareto, kiu kondukas al la suba nivelo kun la tabloj kaj muzikistoj. Vi haltas, kiam la kuniklo malantaŭ vi tusas suspektinde. Vi retrorigardas, kaj ri ŝajnas ignori vin. Do, vi denove ekiras, kaj ri tusas denove.
“Iru al la kuniklo,” ri diras per raŭka voĉo, kvazaŭ imitante fantomon.
Vi sentas, ke vi ne ignoru rin, kvankam vi certe volas.
[[Aliri la kuniklon]]
“Aha, akveton vi volas, ĉu? Jes, akveton. Tio estas laŭvorta traduko de ‘vodko’ de la slavaj lingvoj. Mi ankaŭ tre ŝatas akveton.”
Antaŭ ol vi povas protesti staras antaŭ vi ŝotglaso plena je vodko.
“Sanon!”
Vi tostas kaj drinkas. Almenaŭ ĝi estas bonkvalita vodko, kiu plaĉe bruletigas vian gorĝon.
“Bedaŭrinde la temo, kiun mi devas trakti nun, estas sufiĉe grava.”
[[“Pri kio temas?”]]
“Bonega elekto. Mi ankaŭ tre ŝatas vodkon. Ĉu vi scias, ke en la slavaj lingvoj ‘vodko’ signifas ‘akveto’? Interese, ĉu ne? Drinkejestro!”
Minuteton poste staras antaŭ vi ŝotglaso plena je vodko.
“Sanon!”
Vi tostas kaj drinkas. Ĝi estas bonkvalita vodko, kiu plaĉe bruletigas vian gorĝon.
“Bedaŭrinde la temo, kiun mi devas trakti nun, estas sufiĉe grava.”
[[“Pri kio temas?”]]
“Ĉu vi pensas, ke mi estas riĉegulo?” ri kraĉumas. “Ne. Vodkon ni drinkos—pli bona alkoholo miaopinie. Drinkejestro!”
Antaŭ ol vi povas protesti staras antaŭ vi ŝotglaso plena je vodko.
“Sanon!”
Vi tostas kaj drinkas. Almenaŭ ĝi estas bonkvalita vodko, kiu plaĉe bruletigas vian gorĝon.
“Bedaŭrinde la temo, kiun mi devas trakti nun, estas sufiĉe grava.”
[[“Pri kio temas?”]]
“Morgaŭ estos grava tago. Mi perceptas eble de via vizaĝesprimo, ke vi scias tion, ĉu? Sed vi ne scias //kial//. Nu, mi ne rajtas diri al vi. Sed mi ja rajtas starigi demandojn.” Ri tusetas. “Unue: kiel, laŭ vi, la kongreso estas tiel kurioza? Ĉu pro magio, malbeno, monstro?”
Vi malfermas vian buŝon por respondi sed ri haltas vin per sia mano.
“Due: kio okazis al la organizantoj? Ĉu ili simple forŝovis siajn devojn, kiel boviĉo forŝovas jugon? Ĉu ili eble estis trafitaj de iu problemo? Kaj trie: se vi trovus la fonton, la originon de ĉiuj tiuj problemoj, kiel vi solvus ĝin?”
Ri mendas plian ŝoton kaj unumove englutas ĝin.
(if: $elementoj is 0)[“Via vojo ĝis nun estis… sufiĉe sensukcesa. Ne hontu! Tamen, mi devas diri, ke morgaŭ vi ne povas malsukcesi. Viaj decidoj kaj elektoj morgaŭ estos pezaj, ŝarĝitaj de destino.”](if: $elementoj is 3)[“Vi progresas nekredeble bone. Fakte, vi verŝajne eĉ ne bezonas miajn konsilojn nun. Simple daŭrigu la laboron, kiun vi jam komencis. Kaj ne malŝparu tempon—trovu kiel eble plej rapide la problemon kaj traktu ĝin. Mi kredas je vi, Alicio.”](if: $elementoj > 0 and it < 3)[“Vi montris vin sufiĉe kapabla ĝis nun. Pensu: kiam vin trafis sukceso en la lastaj kelkaj tagoj, kiel tio okazis? Kion vi konkrete faris por realigi tion? Ne estos tro malfacile… mi esperas.”]
Ri tiras horloĝon el sia brustopoŝo kaj grincigas la dentojn. Poste ri ridas kaj batetas la budon.
“Sed ni parolas tro serioze! Ni estas en drinkejo. Ĉu ni iru danci tien?”
Ri montras al iu hazardo parto de la ejo. Kiam vi returnas vian kapon, ri estas jam for.
[[Iri dormi|“Mi ankaŭ iros dormi.”]]
[[Drinkejumi iomete pli]]
La vodko apenaŭ ekefikis vin. Estus domaĝe jam iri al la lito. Vi stariĝas kaj iras al la suba nivelo de la drinkejo.
Grupo de bestomaskuloj aperas de nenie kaj ĉirkaŭas vin, kantante per troglitaj kaj ŝanceliĝantaj voĉoj:
“Ma-ma-manĝeje, iu sin metis en maŝin’…”
“Ĝardeeene, larmojn semis la knabin’!”
“En muzeeeo, ĉiu hom’ ignoris rin!”
Laŭ vi, tio estas tute stranga teksto. Ili daŭrigas.
“Sed morgaŭ, kiu sciiiiiias? Sukceson ni deziiiiiras!”
Ili finkantas kaj eksplodas ridege. Gutoj de biero disverŝiĝas de iliaj glasoj. Kontentiĝinte, ili forlasas vin. Tio estis sufiĉe da diboĉado, vi decidas.
[[Iri dormi|“Mi ankaŭ iros dormi.”]]
<center>
###FINO DE ĈAPITRO 3
</center>
(if: $elementoj is 0)[Vi havas nul elementojn.](else:)[Vi havas (print: $elementoj) elemento(if: $elementoj > 1)[j]n. (if: $elementoj > 1)[Ili](else:)[Ĝi] estas:
(if: $kulpigo is 1)[KULPIGO]
(if: $elcxerpigxo is 1)[ELĈERPIĜO]
(if: $margxenigo is 1)[MARĜENIGO]]
Vi rajtas refari la ĉapitron, sed vi perdos ĉion, kion vi gajnis.
[[Refari la ĉapitron|Ĉapitro 3]]
[[Ek al Ĉapitro 4|Ĉapitro 4]]
<center>
###ĈAPITRO KVAR
####KIU FORŜTELIS LA HOMOJN?
[[La kvara tago|Vi vekiĝas]]
</center>
(if: $sinsaboto is 1)[(set: $elementoj to it - 1)](set: $libroridardita to 0, $tabulorigardita to 0, $masxinorigardita to 0, $foriridekrali to 0, $kralinomo to 0, $onrakalvokita to 0, $proksimigxisalonrak to 0, $magiodetruita to 0, $destinoignorita to 0, $sinsaboto to 0, $frazodiktita to 0)
Tio ne estas la kutima plafono, kiun vi vidas vekiĝante. Dum momento, vi demandas al vi, ĉu vi hieraŭ iris hejmen dormi. Sed ne, tiu ruĝo estas tro brila. Kaj cetere, ĝi moviĝas.
Kvazaŭ la surfaco de sanga lago, la plafono ondetas, pulsas. La aero en la ĉambro estas humida, kaj tiklas viajn orelojn iu mallaŭta basa sono.
Feliĉe via lito restis sama, sed ĉio alia en la ĉambro ne. La tabloj kaj seĝoj ne plu ĉeestas. La planko kaj muroj estas kovritaj de interplektita vejnaro. Ŝajne, la tuta konstruâjo fariĝis unu vivanta formo.
Omida jam eliris la ĉambron.
Vi ellitiĝas kaj ŝanceliĝas iom. La vibretado de la ĉambro malfaciligas marŝadon. Tio pensigas vin pri boatvojaĝo.
[[Eliri la ĉambron]]
La koridoro estas same monstra, kiel via ĉambro. Sed la formo ŝanĝiĝis kaj ĝi nun disvojiĝas je du anguloj.
La malalta sono estas ĉie ĉirkaŭ vi. Ŝajne ĝi venas de la vivaĵo mem. Ankaŭ estas alia sono, fojfoja ploro, kiu venas de la dekstra vojo.
[[Iri laŭ la maldekstra vojo]]
[[Iri laŭ la dekstra vojo]]
La koridoro kondukas ĝis granda, plata tavolo de vitro. La sono venas vibre de la vitro mem.
Unue vi vidas nenion en ĝi krom puran nigron, tutan neniecon. Malrapide viaj okuloj adaptiĝas al la senlumeco, kaj vi ekpovas percepti iujn figurojn. Estas homoj ene. Ju pli vi rigardas, des pli da homoj aperas, ĝis vi povas vidi grupegon.
Plurajn vi rekonas: Sakra, Julia, Derliga. Ŝajne ĉiuj partoprenantoj de la kongreso estas tie ene. Vi batas kontraŭ la vitro, sed ili ne aŭdas vin. Ili staras preskaŭ senmove, sed evidente ili ja estas konsciaj, ĉar foje iu mumblas vorton aŭ tuŝas la kapon. Dum longaj minutoj vi rigardas kaj strebas atentigi ilin pri vi, sed tio vanas.
Vi retropaŝas kaj rimarkas vorton sur la muro super la vitro, gravurita kiel brulaĵoj sur ies haŭto: //KIPÖP//.
[[Iri laŭ la dekstra vojo]]
Vi sekvas la plorsonon, esperante, ke vi ekscios ion pri kio okazas.
La koridoro etendiĝas antaŭ vi. Distance vi vidas homon, kiu rapide kuras kaj malaperas preter angulo. Vi pensas, ke vi rekonas rin, sed vi ne havis sufiĉe da tempo por certiĝi.
Meze de la koridoro, maldesktre, estas pordo.
[[Iri tra la pordo]]
[[Sekvi la forkurinton]]
Vi pli proksimiĝas al la pordo. Estas ligna disko meze de ĝi, kun turnebla sago. Ĉirkaŭe estas la literoj de la alfabeto, ĉiuj majuskle. La sago nun montras O.
La pordo estas ŝlosita, kaj vi devos enmeti la ĝustan pasvorton por eniri.
Enmetu la pasvorton
(click: "Enmetu la pasvorton")[(set: $pasvorto to (prompt: "Enmetu la pasvorton"))(if: $pasvorto is "OJPECTEKA")[
Vi turnas al la fina letero kaj la pordo klakas. Dum kelkaj sekundoj nenio okazas, sed subite ĝi apertiĝas. Naŭzega odoro malinvite elvenas. Vi povas eniri ĝin, aŭ provi kapti tiun forkurintan homon.
(link-goto: "Eniri la ĉambron")
(link-goto: "Sekvi la forkurinton")]
(else:)[Post iom da provado, la disko fiksiĝas, kaj vi ne plu povas uzi ĝin. Evidente tio //ne// estis la ĝusta pasvorto.
Eble ankoraŭ vi havas ŝancon sekvi tiun forkurintan homon.
(link-goto: "Sekvi la forkurinton")]]
Vi pluiras en la koridoro kaj la vojo ree forkiĝas. La plorsono venas de dekstre, kaj vi vidas momente la forkurintan homon antaŭ ol ri malaperas en la livan lumon. La vojoj etendiĝas kvazaŭ senfinen, brakumataj de mallumeco.
[[Dekstren]]
[[Maldekstren]]
En iu angulo estas granda maŝino, simila al tiu de la manĝejo. Aliflanke estas tablo, sur kiu restas libro. Fine, estas iu tabulo, sur kiu tekstas ‘PLENDOJ KAJ LAŬDOJ’ supre.
[[Rigardi la maŝinon]]
[[Rigardi la libron]]
[[Rigardi la tabulon]]
[[Foriri kaj sekvi la forkurintan homon|Sekvi la forkurinton]]
La dezajno de la maŝino estas sufiĉe simpla. Meze tekstas majuskle ‘PROTOTIPO’. Vi premas la nuran butonon sur ĝi, kaj post kelkaj minutoj da skuetiĝoj kaj maĉsonoj, plado da manĝaĵoj aperas de suba klapo.
La manĝaĵoj estas videble putrintaj kaj fetoras kiel ĉio en la ĉambro. Krome estas radodentoj en ili. Vi certe ne povas manĝi tion.
(if: $librorigardita is 0)[(link-goto: "Rigardi la libron")]
(if: $tabulorigardita is 0)[(link-goto: "Rigardi la tabulon")]
[[Foriri kaj sekvi la forkurintan homon|Sekvi la forkurinton]]
(set: $masxinorigardita to 1)
Ĝi estas taglibro. Ene estas protokoloj de komitatkunsidoj.
//Denove Gregor proponas brilan ideon, kiu, kvankam neniel rilatante al la diskutataj problemoj, plenigas nin je ĝojo kaj profunda respekto.//
Certe estis Sakra, kiu skribis ĉi tiujn. Vi trafoliumas ĝis okulfrapa paĝo.
//Onrak proponas ion ege… interesan. Gregor malpermesas, ke mi skribu rekte pri ĝi en ĉi tiu libro. Ŝajne li vere kredas, ke tio povas altiri mavan magian atenton. Antaŭe mi ridintus, sed nun mi ne certas. Ĉi tiu kongreso //ja// estos kurioza.//
Vi turnas la paĝon, sed la ceteraj estas vakaj. Tio estis la fina protokolo. En la malantaŭa parto de la libro vi trovas iujn personajn skribaĵojn.
//Onrak malaperis, kaj Gregor reagis tute strange al tio. Ne estas, ke li ne bedaŭras sed… Li murmuris ion pri tio, ke li estas ege streĉita. Mi neniam sciintus, se li ne dirus al mi! Kaj ankaŭ tiu Nerĝima malaperis, sed neniu parolas pri tio. Ĉiu agas, kvazaŭ ĉio estas enorde. Ili diras, ke ni ne povas distriĝi, ĉar la kongreso jam estas tiel proksima. Ĉu mi estas freneza? Aŭ ĉu la nura malfreneza?
La vero estas, ke mi timas. Mi timegas. Eĉ se mi ne montras tion. Ni havas esperon, tion mi scias, tiel flustras Gregor al Robla. Sed ĉu ĝi, aŭ ri, vere savos nin? Estas dubinde…//
Vi faligas la taglibron sur la tablon. Eble tio estas simple malbona ŝerco de Sakra. Sed kun ĉio, kio okazas ĉirkaŭ vi, eble ne.
(if: $masxinorigardita is 0)[(link-goto: "Rigardi la maŝinon")]
(if: $tabulorigardita is 0)[(link-goto: "Rigardi la tabulon")]
[[Foriri kaj sekvi la forkurintan homon|Sekvi la forkurinton]]
(set: $librorigardita to 1)
En la kampo ‘plendoj’ estas longa listo:
//— La nazkataro de Gregor
— La harstilo de Gregor
— La manĝpreferoj de Gregor
— La organiza teamo estas tute fuŝa //(alia homo apude skribis //Ni scias!//)//
— KIEN IRIS PIGULKA???
— Salono Bonkorpa fakte estas malbonkorpa :(
//En la kampo ‘laŭdoj’ estas nur unu://
— La komplimentoj de Robla //(apud kiu ŝi skribis //Ho dankon! Vi estas ankaŭ tre bona komplimentisto//)
(if: $masxinorigardita is 0)[(link-goto: "Rigardi la maŝinon")]
(if: $librorigardita is 0)[(link-goto: "Rigardi la libron")]
[[Foriri kaj sekvi la forkurintan homon|Sekvi la forkurinton]]
(set: $tabulorigardita to 1)
(if: $foriridekrali is 1)[(if: $kralinomo is 1)[Krali](else:)[Tiu strangulo] ĝemas trankviliĝe, kantas ĝoje eĉ, kiam vi foriras.
]Vi sekvas la koridoron dum longa tempo. Proksimiĝante al la plorsono, vi plonĝas en eble senfinan mallumon. Kie estas mallume, la muroj pulsas malpli rapide, kaj radias iun strangan odoron, ne tute malplaĉan.
Fine vi sentas ŝanĝon en la aero—la koridoro fariĝas granda ĉambro, en kiun denove penetras lumo biolumineska. Mezmeze de la ĉambro kaŭras iĉo, la fonto de la plorado.
Sed tio povus esti kaptilo.
[[Alproksimiĝi al li]]
[[Alvoki lin]]
Vi laŭiras la koridoron dum kelkaj minutoj, kaj alvenas al eta ĉambro, banata je pala blua lumo.
Meze de la ĉambreto, la forkurinta homo staras konsternite, mumblante al si mem.
“Ve, ve, ve. Denove malfrua, kaj cetere perdiĝinta…”
Vi salutas kaj ri fulmrapide turniĝas.
“Iru for! Vi ne estu ĉi tie! Reiru nun!”
[[“Kial mi reiru?”]]
[[“Kio okazas ĉi tie?”]]
[[“Kiu vi estas?”]]
Vi zorgeme almarŝas lin, volante nek timigi lin nek kaptiĝi de iu sorĉo. Ĉirkaŭ li sur la planko estas iu desegnaĵo. Farbita per kalko, eble, ampleksa runaro disfaldiĝas. Sunoj, lunoj, steloj, nekompreneblaj simboloj prezentas sin, kaj la iĉeto sidas meze de la cirklo.
Vi ne certas, ĉu vi paŝu en tiun skizaĵon.
[[Eniri la cirklon]]
(if: $onrakalvokita is 0)[(link-goto: "Alvoki lin")]
(set: $proksimigxisalonrak to 1)
Vi levas vian voĉon plurfoje, sed li ne aŭdas, kaj daŭrigas plori. La pulsado plilaŭtiĝas, kaj la lumo en la ĉambro eĉ komencas piki viajn okulojn, ondante je ĉiu pulso.
(if: $proksimigxisalonrak is 1)[Restas nur unu opcio.
(link-goto: "Eniri la cirklon")](else:)[Ŝajne vi devos pli proksimiĝi.
(link-goto: "Alproksimiĝi al li")]
(set: $onrakalvokita to 1)
“Ĉar ĥi, //ĥi// devas esti venkita. Kaj se vi estas ĉi tie, ĥi havas pli da tempo. Iru nun, antaŭ ol estas tro malfrue!”
Ri panike ordonas tion, skuante siajn manojn.
(link: "Reiri")[(set: $foriridekrali to 1)(goto: "Dekstren")]
[[“Kio estas ĥi?”]]
“Mi ne havas tempon por klarigi tion al vi! Dum ni parolas ĉi tie, //ĥi// jam plenumas sian laboraĉon. Vi devas iri //nun//. Forgesu pri mi. Mi tute ne gravas.”
(link: "Reiri")[(set: $foriridekrali to 1)(goto: "Dekstren")]
[[“Kio estas ĥi?”]]
“Tio ne //gravas//. Vi simple iru for. Vi vere volas scii mian nomon? Mi estas Krali(set: $kralinomo to 1). Ĉu bone? Ne malŝparu pli da tempo, iru reen, laŭ tiu alia koridoro.”
[[“Kial mi reiru?”]]
[[“Kio okazas ĉi tie?”]]
“Ĥaoso, ĥolero, ĥimero.”
Ĉiu Ĥ kraĉiĝas el ria buŝo kiel malbeno.
“Nur vi havas la povon ĉesigi ĥin. Iru nun. Mi petegas. Vi devas.”
(link: "Reiri")[(set: $foriridekrali to 1)(goto: "Dekstren")]
[[“Mi malakceptas.”]]
Tio povus esti kaptilo, kaj ĉiuokaze, kial vi sekvu postulojn de tiu strangulo? Post via aserto (if: $kralinomo is 1)[Krali](else:)[ri] longe ĝemspiras.
“Do vi kondamnas nin ĉiujn. Kaj nun denove ni restarigas la ŝakpecojn por komenci pli da suferado. Dankon, Alicio. Vere, dankon.”
Tion vi konsideras malĝentila, do vi ne plu parolas al ri. Kelkaj minutoj pasas kun malkomforta silento. Poste, la muroj komencas ŝanceliĝi, kaj vi sentas strangan tremon.
[[“Kio okazas?”]]
(if: $kralinomo is 1)[Krali](else:)[Ri] diras nenion, kaj simple rigardas vin per mienaĉo. La ĉambro pli kaj pli skuiĝas, kaj la esenco de la mondo ĉirkaŭ vi malrapide disvaporiĝas.
“Ĝis baldaŭ,” ri murmuras.
Lumoj kaj sonoj ĉirkaŭe akriĝas, kaj vi devas premfermi la okulojn kaj kovri viajn orelojn. Fine tio iĝas tro aĉa, kaj vi svenas.
[[Revekiĝo]]
(set: $destinoignorita to 1)
Laŭta //KRAK// sonas, kaj dum momento vi povas vidi nenion. Vi palpebrumas kelkfoje, kaj vin renkontas rekonebla plafono.
Vi kuŝas en via lito. Estas nokte en la ĉambro. Apude ronkete dormas Omida. Ĉio estas, kiel ĝi estis antaŭe.
Vi kontrolas vian brakhorloĝon. Estas jam malfrue, kaj morgaŭ estos la lasta tago de la kongreso. Espereble ĝi estos plu ĝuinda ol ĉi tiu.
[[Endormiĝi|Fino de Ĉapitro 4]]
Vi tenas vin preta. Vi ekpaŝas, kaj unue nenio okazas. Pli trankvile vi faras la ceteron de la vojo, ĝis vi staras apud la ploranto.
Li ekkonscias pri via ĉeesto, kaj krietas.
“Pardonu, mi ne vidis vin tie. Mi estas Onrak.”
[[“Ne pardonpetu. Ĉu vi bezonas helpon?”]]
[[“Kio estas ĉi tio?”]]
Li stariĝas.
“Bezonegas, fakte.”
Liaj okuloj estas ruĝegaj, kaj la haŭto pala. Krom la plorado, io ege ĉerpis lian energion, kaj li restas kun malfacileco staranta.
[[“Kio estas ĉi tio?”]]
“Ĉu vi neniam spektas filmojn? Ĝi estas pentaklo, uzata por alvoki demonojn.”
Lia malsupra lipo tremas je eldiro de tiu lasta vorto.
[[“Ĉu vi skizis ĝin?”]]
[[“Kion vi faras ĉi tie?”]]
Li nervoze ridas.
“Tute ne! Mi simple trovis kaj… Nu, mi timas. Mi pensas, ke iu ja vokis demonon. Sed jen mi trovis ion.”
Li tiras vian manon al alia flanko de la ĉambro, kie estas granda pupitro kun libro apertita sur ĝi. Vi rapide komprenas, ke tio estas demonologia libro.
“Tio estas kontraŭsorĉo, laŭ mia kredo,” li diras, montrante la apertitan paĝon. “Ĝi devus renversi la tutan magion, kiu efikas sur la kongreson.”
Je via konsterniĝo, la lingvo en la libro estas Volapuko. Vi eble ne rekonintus ĝin, se vi ne estus irinta hieraŭ al la muzeo. Sed vi ne komprenas la signifon de la frazo.
//Givülob nämädi oba diabile. Payümätonsös lans obas, viläls obas vedonsös bal.//
“Ironie, ĉu ne?, ke la lingvo de la demonoj estas Volapuko, kvankam la kreinto estis monaĥo. Aŭ tiel oni diras…”
[[“Kiel vi scias, ke ĝi estas kontraŭsorĉo?”]]
[[Dikti la frazon]]
[[“Mi ne kredas vin.”]]
“Same kiel vi, verŝajne. Mi vekiĝis, kaj trovis la ejon ĉi tia. Sed mi ĝojas, ke almenaŭ estas unu alia travivanto. Mi vere kredis, ke mi troviĝas en koŝmaro aŭ io.”
Ri forviŝas siajn larmojn, kaj aspektas tre trankviligita pro via alveno.
“Cetere, mi trovis ion.”
Li tiras vian manon al alia flanko de la ĉambro, kie estas granda pupitro kun libro apertita sur ĝi. Vi rapide komprenas, ke tio estas demonologia libro.
“Tio estas kontraŭsorĉo, laŭ mia kredo,” li diras, montrante la apertitan paĝon. “Ĝi devus renversi la tutan magion, kiu efikas sur la kongreson.”
Je via konsterniĝo, la lingvo en la libro estas Volapuko. Vi eble ne rekonintus ĝin, se vi ne estus irinta hieraŭ al la muzeo. Sed vi ne komprenas la signifon de la frazo.
//Givülob nämädi oba diabile. Payümätonsös lans obas, viläls obas vedonsös bal.//
“Ironie, ĉu ne?, ke la lingvo de la demonoj estas Volapuko, kvankam la kreinto estis monaĥo. Aŭ tiel oni diras. Do, se vi diktos la frazon, la magio ekefikos.”
[[“Kiel vi scias, ke ĝi estas kontraŭsorĉo?”]]
[[“Mi ne kredas vin.”]]
[[Dikti la frazon]]
“Nu, mi… Estas iu sorĉisto en la kongreso, kiu instruis iom al mi. Kaj mi scipovas Volapukon. Ĝi signifas ‘Mi kontraŭas la diablan magion ĉi tie. Estu ĉio renversita, estu kiel antaŭe.’”
[[“Mi ne kredas vin.”]]
[[Dikti la frazon]]
(set: $frazodiktita to 1)(if: $kulpigo is 1 and $elcxerpigxo is 1 and $margxenigo is 1)[(set: $magiodetruita to 1)Vi komencas diri la frazon, sed interrompas vin iu bruo de via sako. Vi deprenas ĝin, kaj serĉas la strangan vibradon. Kiam vi apertas ĝin, tri aĵoj elsaltas, brilante blindume.
“Kio estas tio?!” krias Onrak.
Ili estas la elementoj: KULPIGO, ELĈERPIĜO, MARĜENIGO. La tri objektas flugas kontraŭ la libro kaj eksplodas. Vi estas ĵetita malantaŭen, kaj dum minuto povas vidi nenion krom lumego. Finfine ĝi disvaporiĝas.
La libro estas detruita. Paperpecoj ŝvebas de la pupitro planken. Onrak rigardas tion kun turmentita vizaĝo.
Laŭtega muĝo, kvazaŭ de sturmanta brutaro, eĥas tra la ĉambro.
(link-goto: "Iu alvenas")](else:)[Vi enbuŝigas la frazon.
//Givülob nämädi—//
“Ne, ne,” diras Onrak. “En Volapuko la akcento ĉiam estas je la plej lasta silabo.”
//Givülob nämädi oba diabile—//
“Vi ne sufiĉe bone distingas inter ‘ä’ kaj ‘e’. La ‘ä’ estas pli aperta sono. Ripetu post mi. Ääääääää.”
(link-goto: "“Kial vi estas tiom precizema pri tio?”", "“Kial vi estas tiom precizema pri tio?”")
(link-goto: "Findiru la frazon kun perfekta prononco")]
“Ho, sed estas nia plej granda ŝanco! Vidu, se ni ne faros, ni estos ĉi tie por eterno.”
[[“Kial vi mem ne eldiras la frazon?”]]
Li ruĝiĝas.
“Ĉar, ĉar, vidu… vi estas kompreneble pli magia ol mi. Tion iu ajn komprenus. Kaj mia voĉo estas raŭka pro la plorado.”
Liaj argumentoj ne konvinkas lin.
[[“Mi ne diros ĝin.”]]
(if: $magiodetruita is 1)[“CIL RISKIÄLIK!”
La voĉo ŝiras tra la ĉambro, kaj ankaŭ ĝia posedanto. Malsanflava ungo riĉ-raĉe fendas la aeron mem, kaj du prunkoloraj manoj apertas la truon. La demono elpaŝas la transdimensian pordon, karbokule, brilkorpe, fajrohare. Onrak tremegas apud vi, kaj genuiĝas antaŭ la monstra formo.
“ĈU VI NE TIMAS MIN, ALICIO?”
(link-goto: "“Kial mi timus strangaspektan volapukiston?”", "“Kial mi timus strangaspektan volapukiston?”")
(link-goto: "“Ne flatu vin.”", "“Ne flatu vin.”")](else:)[“ONRAK! OBE EDEFOL!”
La voĉo ŝiras tra la ĉambro, kaj ankaŭ ĝia posedanto. Malsanflava ungo riĉ-raĉe fendas la aeron mem, kaj du prunkoloraj manoj apertas la truon. La demono elpaŝas la transdimensian pordon, karbokule, brilkorpe, fajrohare. Onrak tremegas apud vi, kaj genuiĝas antaŭ la monstra formo.
“P-pardonu min! Alicio estis tro ruza…”
“Kaj vi estis tro malforta. Kia surprizo.”
Ĥia voĉo fariĝas glata kaj malalta, eĉ malstreĉita, sed ĥi rigardas Onrak abomene.
“Kaj vi. Alicio.”
(link-goto: "“Saluton. Ĉu vi estas komencanto? Via prononco tre bonas.”", "“Saluton. Ĉu vi estas komencanto? Via prononco tre bonas.”")
(link-goto: "“Vi pensas pri aliulo. Mi estas Nana. Tute alia homo.”", "“Vi pensas pri aliulo. Mi estas Nana. Tute alia homo.”")]
“Nu, se ni faros malĝuste, la magio ne funkcios. Ĉu vi ne konsentas? Aŭ eble vi havas viajn proprajn teoriojn pri magio.”
La knabiĉo, kiu nur iomete antaŭe estis ploranta, subite montriĝas tre ordonema.
[[“Kial vi mem ne eldiras la frazon?”]]
[[“Mi ne diros ĝin.”]]
Post liaj instruoj pri prononco vi eldiras la frazon. Sed ĉiufoje, vi iel fuŝas ĝin. Aŭ la akcento moviĝas, aŭ la konsonantoj interlokiĝas.
Onrak krias kolere al vi, kaj vi ne plu emas diri la frazon.
“Ne estas tiel komplike! Mi scias, ke tio estas nova lingvo por vi, sed—”
La ĉambro komencas skuiĝi, kaj sono de fajfanta trajno venas de ie, traborante viajn orelojn.
[[Iu alvenas]]
Li skuas la kapon.
(if: $frazodiktita is 1)[“Mi petas al vi, bonvolu, bonvolu diri la frazon. Mi ne plu ĝenos pri prononco. Almenaŭ diru la tutan, eĉ se kun terura akĉento.”](else:)[“Alicio, ĉu vi ne volas savi la kongreson? Ni devas fari tiel. Ĉiuj bezonas vin. Mi petas. Mi petegas!”]
Lia pledado estas naŭza kaj ne persvada.
Antaŭ ol vi povas respondi, la ĉambro komencas skuiĝi, kaj sono de fajfanta trajno venas de ie, traborante viajn orelojn.
[[Iu alvenas]]
Ĥi blovas fajron el la nazo.
“Estus prudente timi min. Sed vi ŝatas esti elstara homo, ĉu ne? (if: $elementoj is 0)[Feliĉe viaj provoj restis sufiĉe sensukcesaj. Kompreble tiel, ĉar mia magio estas tiel efika.](if: $elementoj > 0 and it < 3)[Vi sufiĉe fuŝis mian belan magiumadon, sed ne //tute//. Kaj mi ne permesos al vi pludaŭrigi tion!](if: $elementoj is 3)[Tio estas preskaŭ laŭdinda, kiel vi ruinigis mian magion. Sed vi ne povos fini vian planon, ĉar ĉi tie mi haltigos vin!]”
[[“Do estas vi, kiu sorĉis la kongreson?”]]
“Mi estas //tre// flatinda! Mi estas demono, estro de la kvar elementoj, monstro respektinda kaj timeginda! Mi estis alvokita de alia dimensio, invitita teruri la homan mondon per mia magio!”
Ĥi ĉesas, kiam ĥi vidas vian neinteresitecon.
[[“Kial oni fakte vokis vin?”]]
“NE! Mi NE estas komencanto, mi havas tre altan nivelon, C1 eĉ!”
Vi ne sufiĉe komprenas la kompleksajn nuancojn de la KER-ekzamenoj por scii, ĉu tio estas laŭdinda aŭ ne. Ĉiuokaze, vi ne montras la laŭ ĥi taŭgan respekton.
“Vi staras tie defieme. Ĉu vi estas stulta? Mi povus mortigi vin per flekso de mia dikfingro.”
[[“Ne flatu vin.”]]
Dum minuteto ĥia vizaĝo streĉiĝas kiel elasto, poste ĥi muĝas.
“Vi mensogas! Vi ja estas Alicio. Ĉiu parolas pri vi kaj via okulfrapa dorsosako, en kiu vi kaŝas kiu-scias-kiom-multe da magiaĵoj. Ne priruzumu min, karnulo!”
[[“Sed mi ne havas magiaĵojn.”]]
“Jes. Estis facile. Kiel malfortaj estas homaj koroj! Mistraktitaj de siaj kolegoj, ili jam estis tiel influeblaj. Nur kelkaj vortojn tie kaj tie kaj… jen.”
Ĥi plengorĝe ridas.
“Sed tio ne gravas, Alicio. Ĉi tie vi mortos!”
La demono faras komplikajn gestojn per siaj manoj. Runoj, similaj al tiuj de la pentaklo, ŝvebas aere, glimas mistere.
“Ĝis neniam,” ĥi flustras.
Per eta gesto ĥi sendas iun grandan magion al vi. Vi havas nur sekundojn por reagi.
[[Salti for]]
[[Ricevi la atakon]]
“Ĉar li alvokis min.”
Li fingromontras al Onrak, kiu kaŭras apud la muro.
“Pardonu min, Alicio…”
Vi ne povas zorgi pri Onrak nun. Estas ja demono antaŭ vi. Ĥi ŝvebas tie iom necerte.
[[“Vi malaperigis la organizantojn?”]]
“//Tiun// idioton? Ne, mi ne kreis. Do ne ĉiu peco de magio estis pro mi, sed TAMEN mia kontribuo estis la plej grava!”
[[“Tio neas la kontribuojn de la aliaj organizantoj, kio estas tre malĝentila laŭ mi.”]]
“Fa! Gravas ne, kio estas malĝentila laŭ vi, Alicio. Ĉi tie vi mortos!”
La demono faras komplikajn gestojn per siaj manoj. Runoj, similaj al tiuj de la pentaklo, ŝvebas aere, glimas mistere.
“Ĝis neniam,” ĥi flustras.
Per eta gesto ĥi sendas iun grandan magion al vi. Vi havas nur sekundojn por reagi.
[[Salti for]]
[[Ricevi la atakon]]
La demono fingromontras, kaj blanka tondro eskapas de ĥia membro. Vi saltas dekstren, kaj la magio kroĉiĝas al nova celo: Onrak. Ĝi frapas lin per laŭta //KNAL//, kaj la knabo krias dum kelkaj sekundoj. La fumo kaj brilo vaporiĝas kaj vi tremkore rigardas la rezulton.
Onrak staras kiel antaŭe, iom anhelante, sed kun neniu videbla vundo.
“Ĉu tio estis ĉio?” li diras.
“Ha!” krias la demono. “Tre ruze, Alicio! Sed ĉi-foje vi ne evitos!”
Ĥi faras draman pozon, sed vi ne moviĝas. Ĥi ĝemspiras kaj lasas fali la brakojn.
“Ne, mi ne estas tiel forta. Vi vidas tion. Tio estis mia //plej forta// atako, kaj eĉ //Onrak// mi ne sukcesis mortigi…”
Ĥi sidiĝas sur la planko kaj fingrumas la pentaklon.
“Hej, mi ne estas tiel malforta,” Onrak diras. “Mi havis almenaŭ sufiĉe da forto por alvoki vin.”
Nun vi dubas, ke oni vere bezonas tiom da forto por alvoki tiun demoneton.
[[“Vi ne devis fari ĉion ĉi tion.”]]
(if: $magiodetruita is 1)[La granda energio frapas vin, kaj forvelkas per longa susuro, kiel de balono. Nenio okazas. La demono krias.
“La elementoj havas pli da forto ol mi supozis…” Ĥi mordas siajn ungojn. “Furfur pravis. Mi ne estas tiel forta…”
La demono aspektas ĉagrenita, afliktita. Ĥiaj ideoj pri detruado vanuinte, ĥi ŝvebas tie murmurante al si mem.
(link-goto: "“Vi ne devis fari ĉion ĉi tion.”", "“Vi ne devis fari ĉion ĉi tion.”")](else:)[La magio kolizias kun vi, kaj dum momento, via tuta estaĵo estas dolorigata. Tian doloron vi neniam antaŭe konis. Ĝi estas tiel forta, tiel frosta, tiel vekiga kaj samtempe sveniga, ke vi eĉ ne faras sonon.
Post tiu momento, ĝi malaperas, kaj vi falas genuen, anhelante.
“Alicio!” krias Onrak. “Ĉu vi bone fartas?”
(link-goto: "“Fakte… jes.”", "“Fakte… jes.”")]
“Kial vi pensas, ke la tuta kongreso estas tiel strangega? Ke la organizantoj foraperis strangamaniere?”
[[“Do estas vi, kiu sorĉis la kongreson?”]]
“Aha, do vi ne scipovas magiumi? Do kial vi ne timas min? Ĉu vi ne scias, kio estas demono? Eble oni ne instruas tiun vorton sufiĉe frue en la lernejo.”
[[“Kial mi timus strangaspektan volapukiston?”]]
“Ho, mi //scias//,” ĥi diras. “Mi tute scias. Sed imagu, estis la unua fojo, ke iu alvokas min. Kion vi estus farinta? Mi volis, ke la aliaj demonoj ĉesu moki min…”
Onrak estas videble tre konfuzita de la nova turniĝo.
“Supozeble tial vi elektis min,” ĥi daŭrigas, “ĉar mi estas sufiĉe senpova demono. Mi povintus esti bona, povintus krei mojosan kongreson por ĉiuj. Mi ja subtenas la idealojn de Esperanto, sed…”
[[“Ne kulpigu vin. Vi ne elektis esti alvokita.”]]
[[“Mi sufiĉe ĝuis, kvankam estis multe da teruraj aferoj.”]]
Post la unua piko, la doloro tute foriĝis, kaj nun vi sentas vin sufiĉe bona, eĉ revigligita.
“Ha!” krias la demono. “Vi do volas pli? Prepariĝu, Alicio!”
Ĥi faras draman pozon, sed vi ne moviĝas. Ĥi ĝemspiras kaj lasas fali la brakojn.
“Ne, mi ne estas tiel forta. Vi perceptis tion. Tio estis mia //plej forta// atako, kaj eĉ junulon mi ne sukcesis mortigi…”
Ĥi sidiĝas sur la planko kaj fingrumas la pentaklon.
[[“Vi ne devis fari ĉion ĉi tion.”]]
“Vi scias… vi tute pravas! Estas ja servuto, al kiu mi ne konsentis. Verdire, se neniu iam ajn estus alvokinta min… Tiel estus pli bone. Mi ne devas pruvi ion ajn.”
Onrak faligas la kapon. “Mi pardonpetas. Mi ne devintus…”
“Ne estas nur pro vi! La aliaj instigis vin, ĉu ne? Specife tiu Gregor. Bone, mi estis tre kruela al vi ambaŭ. Mi pardonpetas.”
Ĥi flosas en la aero, kaj dum kelkaj sekundoj neniu scias, kion diri.
[[“Do kial la ejo transformiĝis ĉi tiel?”]]
“Ho, mi ĝojas! Vi scias, mi ne volas esti tia demono, fajra kaj frosta, senanima kaj timiga. Mi simple volas praktiki la arton de magio, kiun mi vere amas. Sed estas atendoj, reguloj. Ne nur de homoj, sed ankaŭ de la aliaj demonoj.”
Ĥi puŝas manon tra sia hararo.
[[“Ne kulpigu vin. Vi ne elektis esti alvokita.”]]
“Ha jes. Nu, tio estas sufiĉe tikla afero. Mia kontrakto estis aranĝita kontraŭ promeso de animdonaco. Supozeble de vi.” Ĥi fingromontras al Onrak. “Ĉar neniu ĝustatempe liveris memvole animon al mi, mi devis fari ĉi tion,”—ĥi gestas ĉirkaŭe—“por sekurigi mian pagon.”
“Mi ne sciis pri tio, kiam mi alvokis ĥin,” klarigas Onrak. “Kaj tial ni estas en ĉi tiu kaĉo…”
“Kaj cetere, mi ne vere volas la animon de Onrak. Ĝi ne aspektas tre bongusta.”
Ĥi turnas sin al vi.
“Tiu aĉulo, volis, ke vi mem oferu sian animon per tiu sorĉo, ke vi anstataŭu rin! Tre ruze.”
Onrak faras teruritan mienon. “//Vi// ordonis tion al mi! //Vi// diris, ke tio estas pli bona solvo, kvankam mi ne vere komprenis kial.”
“Nu, vi ne devis akcepti! Mi ne estas via morala gvidanto, nur komerca partnero.”
[[“Ĉu ne estas alia solvo?”]]
Ĥi karesas la mentonon.
“Efektive povus esti. Ĉar Onrak ne memvole alvokis min, kaj ne plene sciis pri la kondiĉoj, teorie ĝi estas vaka kontrakto. Ni povus nuligi ĝin.”
Sur la vizaĝo de Onrak eksplodas rideto. “Do kion ni atendas? Ni faru!”
“La problemo estas, ke mia magio restos. La malaperintaj organizantoj, la konfuzema programtabulo, ĉio. Vi devus preni la respondecon pri solvi tion. Mi jam plenumis mian parton de la kontrakto, do mi ne rajtas kontraŭefiki la magion.”
“Sed ĉu vi ne ĵus diris, ke la kontrakto estas vaka nun?” demandas Onrak.
“Jes, sed… Vidu, mi ne estas demona advokato! Sed tiel estas, mi almenaŭ scias. Do, ĉu vi pretas akcepti la sekvojn de tio, Alicio? Ĉiuj diras, ke (if: $elementoj is 0)[vi estas sufiĉe banala homo, sed havas eventualan potencon](if: $elementoj > 0 and it < 3)[vi havas almenaŭ ioman talenton](if: $elementoj is 3)[vi montriĝis elstara ĝis nun]. Mi kredas, ke vi devus solvi tion.”
[[“Mi pretas.”]]
[[“Ha, fakte ne.”]]
Ĥi ridas.
“Mirinde! Homoj estas interesaj. Do venu.”
Vi kolektiĝas ĉirkaŭ la libro kaj la demono rapide foliumas ĝin, serĉante sorĉesprimon taŭgan.
“Ĉi tiu ŝajnas bona,” ĥi diras. “//Baläd no lonöfon, so breikobs//.”
“Ĉu nur tion?” diras Onrak. “Facile.”
“Bone, ni diru post tri, du, unu…”
[[“Baläd no lonöfon, so breikobs.”]]
La demono ŝultrolevas.
“Mi komprenas. Mi ankaŭ ne volus tion. Do bone, Onrak. Venu, mia kara. Ne timu. Ne estos dolore.”
Onrak forviŝas siajn larmojn. Ne plu estas elirejo por li, kaj li scias tion.
“Ĝis, Alicio,” li murmuras. “Mi ne kulpigas vin.”
Tamen li ne povas rigardi vin.
Onrak faras pezajn paŝojn antaŭen. La demono premas lian manon, kaj lia forto subite malaperas. Li falas planken, kaj ĥi trankvile spiras.
“Pli bongusta ol mi atendis. Li ĝuos havi iom da povo, mi pensas. Pli bona ol lia pasinta homa vivo.”
Ĥi lekas la lipojn kaj ruktas.
“Do tio estas adiaŭ, Alicio…”
Vi ne povas kredi, ke tiel facile foraperis la vivo de Onrak, sed tiel estis. Demonoj estas danĝeraj, kaj vi pensas, ke vi ne volas pli enplektiĝi en magio ol necesas.
Ĥi batas la manojn kune dramplene kaj mansvingetas al vi. La muroj komencas tremi. Vi volas peti ĥian nomon…
[[…sed ne estas tempo.|Revekiĝo]]
(set: $onrakvorita to 1)
Forta lumo disvastiĝas en la ĉambro. La demono leviĝas en la aero, kaj post subita brilo, malaperas. Vi staras tie konsternite dum kelkaj sekundoj.
“Alicio, ni sukcesis!”
Onrak dancas tra la ĉambro, saltas tie kaj tie super la pentaklo, kaj fine brakumas vin.
“Mi ne povas danki vin sufiĉe. Sed eble ĉi tio estos utila al vi.”
Li elpoŝigas kurbigitan kupran platon, polurita tiel, ke vi preskaŭ vidas vian spegulaĵon en ĝi. Aliflanke estas gravurita la vorto ‘SINSABOTO’.
//Vi ricevis la kvaran elementon.//
(set: $elementoj to it + 1)\
(set: $sinsaboto to 1)\
“Mi vere volis, ke la kongreso estu unika. Gregor tiel streĉis nin… Mi volis, ke li ŝatu min—ja estis mia unua fojo en organiza teamo—do kiam li diris, ke ni bezonos pli da magio, mi prenis tion tre serioze, kaj ekesploris. Li spronis min fari la aferon kun la demono, sed, nu, mi povintus nei. Se mi nur sciintus, ke mi riskas la animon!”
Li ridetas al vi.
“Mi eble ne revidos vin en la kongreso, do mi ŝatus diri—”
La muroj komencas tremegi, kaj laŭta sono interrompas lin. Vi volas demandi, kion li celis per ‘pli da magio’…
[[…sed ne estas tempo.|Revekiĝo]]
<center>
###FINO DE ĈAPITRO 4
</center>
(if: $elementoj is 0)[Vi havas nul elementojn.](else:)[Vi havas (print: $elementoj) elemento(if: $elementoj > 1)[j]n. (if: $elementoj > 1)[Ili](else:)[Ĝi] estas:
(if: $kulpigo is 1)[KULPIGO]
(if: $elcxerpigxo is 1)[ELĈERPIĜO]
(if: $margxenigo is 1)[MARĜENIGO]
(if: $sinsaboto is 1)[SINSABOTO]]
Vi rajtas refari la ĉapitron, sed vi perdos ĉion, kion vi gajnis.
[[Refari la ĉapitron|Ĉapitro 4]]
[[Ek al Ĉapitro 5|Ĉapitro 5]]
<center>
###ĈAPITRO KVIN
####TRANS LA SPEGULO
[[La lasta tago]]
</center>
(set: $lastasercxo to 0)
La vortoj ekefikas de la lasta silabo. La maljunulo komencas ŝvebi, premiĝas kontraŭ la muro, kaj kun eta ĝemo de aŭ doloro aŭ trankviliĝo, li platiĝas sur ĝin. Ĉifoje lia vizaĝesprimo estas malsama ol la antaŭa, kaj vi scivolemas, kiom longe li estis tie senmove antaŭ ol via alveno.
“Ni iru jam manĝi,” diras Leo. “La muzeo estas teda.”
“Jes,” diras Julia. “Mi pensis, ke dum ekskurso estos malpli strangaĉe ol kutime en la kongreso sed… ve.”
[[Iri manĝi|Iri manĝi3]]
“Kiu cetere farus? Ĉio en ĉi tiu ‘kongreso’, ĉiu peco de magio, ĉiu ero de mistero, ekzistas pro //mi//.”
[[“Vi malaperigis la organizantojn?”]]
[[“Kial vi faris?”]]
(if: $salonomistifika is 1)[(link-goto: "“Ĉu vi do kreis la GP?”", "“Ĉu vi do kreis la GP?”")]
Vekiĝinte trafas vin diversaj sentoj: (if: $sinsaboto is 1)[trankvilo, ke vi hieraŭ trovis la fonton de la kuriozaj okazaĵoj, sed tamen timo, pri la sekvontaj problemoj solvendaj; ](else:)[maltrankvilo, pri la nekontentiga konkludo hieraŭ, ]miro, ke vi travivis tiel multe da strangaĵoj en tiel malmulte da tempo, kaj bedaŭro, ke la kongreso baldaŭ finiĝos. Vi scias, ke ĉilasta estas malracia, ĉar la aranĝo vere liveris pli da problemoj ol da ĝojoj, sed tamen vi iel tre amuziĝis. Eble tio estas la ‘bona etoso’, pri kiu vi aŭdis de aliaj Esperantistoj.
La aero en la ĉambro estas tre kvieta. Fakte, estas mirinde, ke estas neniu postodoro de la senĉesa fumado de Omida. Kvankam ri estis bona kaj helpema kunloĝanto, vi antaŭĝojas iri hejmen kaj malstreĉiĝi en via propra lito senfuma.
Heziteme vi aliras la fenestron kaj rigardas eksteren. La blua barilo ankoraŭ staras tie ekstere. Via espero iom krevas, sed vi supozas, ke vi simple devos atendi ĝis la fino de la kongreso.
Vi dentobrosas, vestas vin, kaj demandas al vi, kio okazos hodiaŭ.
[[Iri rigardi, kio okazas sube]]
La koridoroj ankaŭ estas tre kvietaj. Vi preterpasas neniun dum vi subeniras. Nek en la akceptejo estas iu ajn, nek en la manĝejo. Vi komencas senti vin minacata, persekutata de iu malbonaĵo, sed ĉiufoje, kiam vi turnas vin por rigardi, estas nenio.
Ĉu ĉiuj jam iris hejmen? Tio estus tro malprobabla, kaj post kio okazis hieraŭ, vi kredas, ke pli verŝajne kulpas magio.
[[Serĉi en la organiza ĉambro]]
[[Provi foriri tra la blua barilo]]
(if: $drinkejotrovita is 1)[(link-goto: "Serĉi en la drinkejo")]
(set: $lastasercxo to it + 1)Vi frapas ĉe la pordo, esperante, ke Sakra apertos ĝin, insultos vian teruritan mienon, restarigos ian normalecon en la ĝene senhoma ejo. Vi atendas, kaj nenio okazas, do vi eniras.
Printiloj, komputiloj, faldfolioj, kaj aliaj aĵoj estas ĥaose aranĝitaj en la ĉambro. Ĝi vere aspektas tiel, ke oni uzis ĝin konstante sed rapide forlasis. Vi ŝaltas unu el la komputiloj kaj kontrolas la daton. Ĉio ŝajnas kongrua, sama kiel en via poŝtelefono. Estas nenio por sugesti, ke estas malnormala tago.
Vi saltas, kiam vi vidas iun ĉe la muro, sed tio estas nur via spegulaĵo. Granda spegulo, kun pompa bordero, kliniĝas kontraŭ la muro. Vi ne komprenas, kial tiel speciala spegulo troviĝas en organiza ĉambro.
(if: $lastasercxo > 1)[(link-goto: "Reiri al la akceptejo")](else:)[(link-goto: "Provi foriri tra la blua barilo")(if: $drinkejotrovita is 1)[
(link-goto: "Serĉi en la drinkejo")]]
(set: $lastasercxo to it + 1)Ekstere la vento forskrapas koton de la tero kaj polvigas ĝin aeren. Vi krucigas la brakojn kaj marŝas ĝis tiu obstina barilo.
Vi tuŝas, batas, pledas, sed ĝi ne moviĝas. Fine vi falas siden kaj klinas vin kontraŭ la barilo. La universitata konstruaĵo aperas aparte kaduka hodiaŭ, kvazaŭ ĝi staras tie dum jarcentoj. Estas fendoj kaj rampantaj herbaĉoj, kiujn vi antaŭe ne rimarkis sur ĝi. Aŭ ĉu ili lastatempe aldoniĝis?
Konsideri tion tro konfuzas vian kapon. Vi plorus, sed vi ne havas energion plori.
(if: $lastasercxo > 1)[(link-goto: "Reiri al la akceptejo")](else:)[(link-goto: "Serĉi en la organiza ĉambro")(if: $drinkejotrovita is 1)[
(link-goto: "Serĉi en la drinkejo")]]
(set: $lastasercxo to it + 1)Eĉ sen la aliaj, sen Julia, sen Ljubomir, vi sukcesas trovi la drinkejon. Ĉifoje estas preskaŭ ridinde facile—iu afiŝo kun sago tuj montras la ĝustan lokon. Ene estas alia historio: la sama ĉambro kiun vi vizitis, tamen en malsama loko, nun aspektas kvazaŭ trafis ĝin bombo, aŭ almenaŭ grupo de ŝtelistoj. Iuj tabloj estas falintaj planken, glasoj kaj cigaredoj kuŝas tohuvabohue tie kaj tie, eĉ la instrumentoj estis abrupte demetitaj.
Vi krias kelkfoje, sed neniu respondas, kaj via voĉo eĥas solene tra la ĉambro. Malantaŭ la vendobudo troviĝas neniuj drinkaĵoj, nur kelkaj malplenaj boteloj.
La malpleneco de la ĉambro hirtigas viajn harojn. Vi ne povas longe resti tie.
(if: $lastasercxo > 1)[(link-goto: "Reiri al la akceptejo")](else:)[(link-goto: "Serĉi en la organiza ĉambro")
(link-goto: "Provi foriri tra la blua barilo")]
Kiam vi revenas, staras granda tabulo meze de la ĉambro. Kvankam ĝi estas iomete paliĝinta, vi rekonas ĝin: la programtabulo.
Suspekte vi ĉirkaŭrigardas, sed vi certe estus vidinta homon, se iu metis ĝin ĉi tien. Sur la tabulo estas unu afiŝo, kovrita de grandtipe presitaj literoj.
//VENU AL LA AŬDITORIO//
[[Iri al la aŭditorio]]
La aŭditorio estas malluma, ĉar oni ial fermis ĉiujn kurtenojn. Vi uzas vian poŝtelefonan ekranon por lumigi la vojon, sed ĝi apenaŭ efikas. Vi estas returniĝonta, kiam sekvolumo ŝaltiĝas sur la scenejon.
“Bonvenon al la malsolena fermo!”
La gaja voĉo de Gregor plenigas la ĉambron, kiu krom vi kaj li estas tute malplena. Li staras en pompa smokingo, kovrita de glimŝtonoj, kaj portas mikrofonon.
[[“Kio okazas, Gregor?”]]
Gregor ignoras vian demandon kaj daŭrigas sian paroladon. La mikrofono kaŭzas akran resonon, kaj dum momento vi devas kovri la orelojn.
“Ni komencos per la plej amuza afero: premioj! La unua premio estas ‘Homo Dependebla Kaze de Krizo’, por iu, kiu tre sindoneme helpis al la organiza teamo, kiam ni apenaŭ povis helpi nin mem. Tiu homo estas…”—ĉi tie li atendas drumetadon— “Alicio! Brave, brave.”
Vi ne scias, kiel reagi, sed li ĉiuokaze tuj relanĉas sian paroladon.
“Kaj nun al la dua premio.(if: $drinkejosercxo > 1)[ ‘La Plej Drinkavida’ estas premio por tiu, kiu plej multe serĉis la drinkejon dum la aranĝo! Kaj la venkinto esta Alicio! Vi serĉis la drinkejon (print: $drinkejosercxo) fojojn. Laŭ via reago, mi vetus, ke vi bezonas tuj viskion!](if: $masxinoriparita is 1)[ La premio ‘Mandekstra pri Maŝinoj’ iras al tiu, kiu sukcesis ripari aŭ riparigi la maŝinon en la manĝejo. Jes, vi ĝuste divenis—Alicio venkas! Gratulon denove.](if: $salonomistifika is 1)[ Nun, preparu viajn manojn! ‘Travivis Tedecon kaj Turmenton’ temas pri premio por iu, kiu ne nur sukcese trasuferis prelegon de la Granda Pensisto, sed eĉ kontraŭbatalis lin! Kiu venkis? Alicio!](if: $ensxlosismaljunulon is 1)[ Ho, la venkinto de ĉi tiu premio estis sufiĉe ruza, ni povus eĉ diri kruela! Sed ne tro kulpigu rin—socia premo estas tre malfacile kontraŭebla. La premio estas ‘Malamiko al Maljunuloj’, por homo, kiu enŝlosis kriantan maljunan volapukiston en ĉambron. Denove, Alicio! Vian senkorecon mi elkore aplaŭdas.](if: $destinoignorita is 1)[ La venonta premio estas iomete malhonoro: ‘Tiu, Kiu Neas Destinon’. Ĝi estas por homo, kiu, kvankam tre klare avertita kaj petita, tamen decidis esti //tute// egoisma, ignoris la konsilojn, kaj evitis la ĝustan vojon al la savo de ĉiuj. Kaj denove la venkinto estas Alicio!” Dum sekundo li mienaĉas al vi, kaj poste denove glimridetas.](if: $onrakvorita is 1)[ La premio ‘Donis sian plej Enordan’ iras al homo, kiu anstataŭ preni taskon, kiun ri certe povus plenigi, lasis alian homo esti vorita de demono. Ne povas esti iu alia ol Alicio!] ‘Negocis kun la Diablo’ doniĝos al tiu, kiu interparolis kun Volapukisto. Mi mem forkurus plorante! Kaj jen, pli premio por Alicio! Ri vere kolektas ilin kvazaŭ tio estus ria laborposteno. Fine, ni donas premion, kiu nomiĝas (if: $elementoj is 0)[‘Sentaŭga Soĉistino’. Ĝi estas por homo, kiu jam mil fojojn provis, sed iel sukcesis kapti //neniun// elementon dum la kongreso.” Li frustrite fingromontras al vi. “Alicio. Ĉi tie denove.”](if: $elementoj > 0 and it < 4)[‘Preskaŭ Mojosa Homo’. Ĝin ni havigas al iu, kiu faris kelkajn paŝojn sur la vojo al saviĝo, sed fine fuŝis. Sed ni ne kulpigu tion! Ri //nur// havis senlimajn provojn por sukcesi. Jen: Alicio!”](if: $elementoj is 4)[‘La Savanĝelo’. Ni donas ĝin al, al…” Liaj okuloj komencas pleniĝi de larmoj. “Alicio,” li flustras. “Alicio fine sukcesis.”]
(if: $elementoj is 0)[(link-goto: "“Mi ne komprenas.”", "nulelementoj")](if: $elementoj > 0 and it < 4)[(link-goto: "“Mi ne komprenas.”", "iujelementoj")](if: $elementoj is 4)[(link-goto: "“Mi ne komprenas.”", "cxiujelementoj")]
La sinteno de Gregor ŝanĝiĝas fulmrapide. Li forĵetas la mikrofonon, kiu denove sonaĉas frapiĝante kontraŭ la planko, kaj sidiĝas. Li rigardas vin per tiel malicaj okuloj, ke vi devas forrigardi.
“Kompreneble vi ne komprenas. Vi diras tion ĉiufoje.”
[[“Ĉiufoje? Kion vi celas?”]]
“Jes, jes. Mi scias. Ni faru ĉi tion rapide, preferinde. Venu surscenejen.”
Subite lia humoro estas malpli gaja. Li gestas al vi, ke vi sekvu lin al la mezo de la scenejo. Heziteme vi grimpas laŭ la ŝtupareto, ĝis vi alvenas skatolon.
Vi preskaŭ forgesis pri ĝi. Estas la skatolo, en kiun Gregor falis dum la solena malfermo.
[[“Kio okazis, post kiam vi falis en ĝin?”]]
Li ellasas longan, frenezĝojan ridon.
“Tiom da fojoj mi aŭdis tiun diraĵon! Kaj jen la lastan. Alicio, venu, venu surscenejen.”
Lia humoro estas gajega nun, preskaŭ suspektinde tia. Li gestas amikeme, kaj vi sekvas lin laŭ la ŝtupareto. La lumo sekvas lin, kaj malkovras skatolon meze de la scenejo.
La sama skatolo, en kiun falis Gregor dum la solena malfermo.
“Jen, apertu ĝin!” li incitas.
[[Aperti la skatolon]]
“Aj!” li krias. Li kovras siajn okulojn per la manoj. “Via malbeno estas, ke ĉiufoje vi forgesas. La mia estas ĉion memori, tiel dolorige memori, kaj tamen mi devas reludi la rolon kiel marioneto.” Li ĝemspiras. “Venu surscenejen.”
Gregor paŝas ĝis la mezo de la scenejo, kaj la sekvolumo sekvas lin. Vi strebas vidi, ĉu iu movas ĝin plafone, sed ne eblas.
“Venu jam!” li muĝas.
Vi sekvas lin al la centro de la scenejo, kie staras velura skatolo.
“Supozeble vi memoras, kio ĉi tio estas.”
[[“Jes.”]]
“Nu,” li gruntas. “Ĝi fakte estas multe pli ol nur skatolo. Al magipovaj homoj ĝi respondas. Apertu ĝin.”
Heziteme vi prenas la kovrilon kaj deprenas ĝin. Bonŝance estas neniu kaptilo ene. La skatolo estas tre profunda, fakte, multe pli ol la scenejo. Vi devas klini vin por vidi kio estas fundamente.
[[“Sed tio ne povas esti!”]]
“Kaj tamen…”
Profunde en la skatolo, kie devus esti ĝia fundo, vi vidas ĉambron, kun blankaj kaj flavaj muroj, kaj bela malalta vestaĵoŝranko, sur kiu staras linio de aranĝitaj pluŝursoj. Matenlumo puŝas tra la fenestro, videbla en angulo de la skatolo.
Efektive ĝi estas via ĉambro hejme.
“Vi miras. Nu, pripensu iom. De kiu flanko vi vidas tion?”
Vi pensas dum minuto.
[[“De la spegulo.”]]
“Precize. Kaj ĉu vi povas diveni, kio okazos, se vi eniros ĉi tiun skatolon? Mi diros, por ke ni ambaŭ ne devu suferi pli longe ĉi tie. Vi reiros al tiu mateno, je la unua tago de la kongreso.”
Vi kapskuas.
[[“Ĉu la magio ĉi tie estas tiel forta?”]]
“Vi demandas tion, ĉar vi pensas ke temas pri tempvojaĝado, ĉu ne? Certe por tio oni bezonus pli fortan magion. Sed tio ne estas tute la afero. Ĉi tie en la kongreso ni estas katenitaj, nek vivantaj nek mortantaj, ekster la kutima koncepto de ‘tempo’.”
[[“Kial vi malaperis dum la kongreso?”]]
[[“Kiel ni povas elrompiĝi de la kongreso?”]]
[[“Ĉu mi jam estis ĉi tie?"]]
“Mi devis. Tio estas mia rolo, samkiel via rolo estas… Nu, dependas. Ĉifoje ĝi certe ne estis helpi al homoj. Kompatinda Onrak, vere…”
Li skuas la kapon.
“Mi ne distriĝu. Kiam mi ensaltas la skatolon dum la solena malfermo, mi venas ĉi tien, kaj atendas vin. Vi kutime alvenas sufiĉe rapide—ĉifoje vi vere malŝparis tempon, sed ne gravas. Mi dormetis.”
[[“Do kion mi devas fari?”]]
“Ĉu vi neniam ludis videoludon? La vojo estas tute simpla: vi devas kolekti la elementojn. Vi fuŝis ĉifoje, sed vi reiros en la skatolon kaj reprovos, forgesinte ĉion, kaj plej verŝajne denove venos ĉi tien sen ĉiuj elementoj. Kaj mi denove devos klarigi ĉion al vi, rezistante la tenton bati mian kapon kontraŭ muron. Aŭ bluan barilon.”
[[“Kie estas la elementoj?”]]
“Almenaŭ cerbeton vi havas. Jes, vi estis. Mil fojojn. Ĉiufoje, kiam vi nesukcese venis tra la kongreso, ni faris ĉi tiun scenon, ĉi tiun parodion, vi saltis en la skatolon, kaj jen la farso rekomenciĝas. Nu, foje mi faras iom malsame, ekzemple mi prezentas al vi dancrutinon.”
Li ridas ranece.
“Vi jam povas diveni, kion vi devas fari, ĉu ne? Kolekti la elementojn. Tiujn damnindajn elementojn!”
Li levas la pugnon, kvazaŭ por bati ion, sed tiam retrankviligas sin.
“La problemo estas, ke vi forgesos, kaj denove malsukcesos kolekti la elementojn.”
[[“Sed ĉu vi ne povas diri al mi venontfoje kion mi faru?”|diri venontfoje]]
Li gapas.
“Ĉu ne estas tuttute klare? Vi devas kolekti la elementojn—jes, tiujn etaĵojn kiujn vi ĉifoje tiel neglektis. Kaj mi jam enuas je klarigi tion al vi. Estas simple: eniru la skatolon, reprovu la kongreson, trovu la elementojn. Mi diras nun, simple ĉar vi aspektas kiel timigita muso. Sed tio ne helpos. Vi forgesos ĉiuokaze denove.”
[[“Kial vi ne klarigu ĉion al mi dum la solena malfermo?|diri venontfoje]]
“Mi ja faris.”
Li tusetas, turnas sin al la nevidebla aŭskultantaro, kaj laŭtvoĉe diktas:
“La Kurioza Kongreso estas projekto realigita per la bonkora kaj volonta laboro de multaj samideanoj. Sed fakte mi diru ‘realigota’, ĉar //vi// ĉiuj kompletigos la kongreson per viaj agado kaj elektoj. Nia mondo estas farita el elementoj—fajro, akvo, vento, kaj tero—same dividiĝas la kongreso. Akademio, aktivismo, arto, amikumado, ekskursoj. Tiel estus en kutima kongreso. Sed ĉi tie, nenio estos kutima! La kvar elementojn vi devos mem eltrovi.”
Li returniĝas al vi.
“Tiun parolon mi faris jam multajn fojojn. Magiaj fortoj malebligas, ke mi diru pli rekte. Iujn fojojn mi ja provis. Antaŭ ol mi devis eniri la skatolon, mi vokis vin al la scenejo. Mi flustris sugestojn en vian orelon—parolu al tiu, iru tien. Kaj la magio punis min pro tio. Kiam vi venis, nul elementoj en la manoj, je la fino de la kongreso, mi demandis kial, kaj vi klarigis la diversajn fuŝaĵojn, kiuj okazis. Tiu homo malaperis tiam, tiu estis blokita de aliaj. Vi preskaŭ mortis en batalo kun ĉagreniĝema volapukisto. Tiam mi lernis, ke estas tre delikata balanco. Se vi ja estus mortinta… Nu, ne indas paroli pri tio. Mi ne plu riskis post tio.”
[[“Kaj kial vi devas iri en tiun skatolon?”]]
“Pa, ĉu vi ne aŭskultas? Mi ĵus diris, ke vi forgesos ĉion. Sed bone, vi eble nun volas demandi kial mi ne informas vin dum la solena malfermo. Kredu, mi iufoje provis. Estis la plej granda katastrofo iam ajn. Tiufoje vi neniujn kolektis—nu, same kiel ĉifoje—kaj preskaŭ mortis. Iu stranga, museca hometo ial ekmalŝatis vin, kaj provis venenigi vian vespermanĝon. Pro tio vi ne povis iri al la ekskurso, kaj tio tute fuŝis ĉion. Sed ne gravas.”
Li karesas la randon de la skatolo.
“Mi ne volas esti aĉa al vi, sed mi devas fari la saman aferon, fojon post fojo, kaj ĉiam al la samaj demandoj respondi. Tio frenezigas onin. Vi scias sufiĉe. En la skatolon vi iru. Mi povas puŝi vin, se vi preferas.”
[[“Mi rifuzas.”|Rifuzi Gregor]]
[[Eniri la skatolon]]
Li palpebrumas kaj klinas la kapon kiel besto.
“Kio? Vi kontraŭas? Ha, vi eble pensas, ke tio estas kaptilo aŭ io, ĉu? Nu, kelkajn fojojn antaŭe tio ankaŭ okazis. Sed fine vi ja ensaltis.”
[[“Neniam estis ‘antaŭe’. Vi mensogas. Verŝajne vi ankaŭ estas demono.”]]
La humoro de Gregor estas tute aĉa nun, kaj vi ne volas pasigi pli da tempo ĉi tie, ol necesas. Ĉiuokaze vi ja kredas liajn vortojn. La tuta afero ŝajnas ridinda, sed post la tuta kongreso, vi komprenas, ke la mondo estas multe pli fantasta, ol vi antaŭe kredis.
“Ĝis baldaŭ, Gregor,” vi diras.
“Tro baldaŭ.”
Vi rigardas denove la bildon en la skatolo. Aperas en via menso la ideo, ke tio povus esti kaptilo. Eble Gregor volas trompi vin.
“Kion vi atendas?” li diras tra siaj dentoj.
[[“Mi ne kredas vin.”|Rifuzi Gregor]]
[[Salti]]
“Kiel vi havas vian rolon, mi havas mian. Je la komenco de la kongreso, mi iras en la skatolon, kaj ĝi transportas min ĉi tien. Se mi ne farus, vi alvenus ĉi tien sen gvidanto. Eble vi fine ja enirus la skatolon, sed pli verŝajne vi mortigus vin antaŭ tio.”
Li flustras ion nebulece al si.
“Bone, mi jam lacas. Vi scias ĉion nun, kvankam tio ne helpos vin venontfoje. Eniru la skatolon. Ek ek.”
[[“Mi rifuzas.”|Rifuzi Gregor]]
[[Eniri la skatolon]]
Li rulas la okulojn.
“Demono? Ne. Mi estas videble tro stulta. Mi lasis, ke Onrak alvoku demonon, kaj vi jam vidis, kia teruraĵo okazis pro tio. //Mi// volis tutunue starigi ‘pli mojosan kongreson’. Kaj tiel ni estas ĉi tie. Imagu! Mi estas tro malkompetenta por esti demono—jen ĉio.”
[[“Do vi kulpas pri ĉio.”]]
Li ruĝiĝas.
“Nu, jes, oni povus diri tion, sed… Mi ne sciis, ke tiel fortaj magioj ekzistis. Mi estis vere trompita de iu homo kiu aspektas kiel raŭpo. Kial vi rigardas min tiel?”
[[“Se vi malaperos, ĉio solviĝos.”]]
“Ne, Alicio. Tio tute ne estas vero. P-pripensu tion iom!”
Kerne de vi ŝtormas iu nova povo. Ĝi estas simila al tiu sento, kiun vi havis post kiam vi manĝis la keksojn de Omida, sed ĉifoje, vi regas la senton.(if: $salonomistifika is 1)[ Kiel la GP diris, vi ja estas magia.] Gregor elmetas la manojn, sed vane. La tumulta povo ŝteliras tra la aero, ĉirkaŭas lian kolon, dispremas ĝin kiel paperpecon. Liaj okuloj ŝvelas balonece kaj li falas planken. Dum liaj lastaj spiroj li rigardas vin per konfuza mieno, kvazaŭ samtempe abomena kaj trankviliĝinta.
Nun vi staras sola, tute sola, en la kongresejo. Nur la zumetado de la sekvolumo tiklas viajn orelojn.
[[Serĉi eliron]]
Post la morto de Gregor, nenio reŝanĝiĝas. Vi trairas la ejon, serĉante solvon, rimedon, ion ajn. Eble estas iu grimorio ie, iu pentaklo uzebla, vi pensas. Sed ne estas.
La blua barilo pendas tie ankoraŭ, same rigida kiel ĉiam. La maŝino en la manĝejo ne plu funkcias, kaj la lumoj ĉie en la kongresejo flagras, kvazaŭ ili povus je iu ajn momento rompiĝi. Vi reiras al la aŭditorio por kontroli la skatolon. La bazo de ĝi nun estas normala, velura plataĵo. Vi eĉ provas engrimpi ĝin, sed tio nur sentigas vin stulta.
Definitive vi estas sola kaj senrimeda.
Restas nur unu solvo. Vi supreniras laŭ la ŝtuparo, pli kaj pli alten, ĝis vi atingas la tegmenton de la konstruaĵo. La vento puŝas vin defieme, dum vi moviĝas pli kaj pli proksime al la rando.
[[Salti|FinoSinmortigo]]
<center>
##FINO?
</center>
Vi trafis malgajan finon. Almenaŭ vi sukcesis elrompiĝi el la magio, kiu plagis la kongreson. Sed tio estas apenaŭ rekompenco.
[[Reprovi de la komenco|Ĉapitro 1]]
“Mi aperis ĉi tie kaj atendis vin. La skatolo transportis min tra tempo kaj loko.”
Li diras tion, kvazaŭ ĝi estas bagatelaĵo.
“Rigardu ene, kaj diru kion vi pensas.”
Heziteme vi deprenas la kovrilon. Bonŝance estas neniu kaptilo tie. La skatolo estas tre profunda, fakte, multe pli ol la scenejo. Vi devas klini vin por vidi kio estas fundamente.
[[“Sed tio ne povas esti!”|nepovasesti2]]
“Kaj tamen…”
Profunde en la skatolo, kie devus esti ĝia fundo, vi vidas ĉambron, kun blankaj kaj flavaj muroj, kaj bela malalta vestaĵoŝranko, sur kiu staras linio de aranĝitaj pluŝursoj. Matenlumo puŝas tra la fenestro, videbla en angulo de la skatolo.
Efektive ĝi estas via ĉambro hejme.
“Vi miras. Nu, pripensu iom. De kiu flanko vi vidas tion?”
Vi pensas dum minuto.
[[“De la spegulo.”|spegulo2]]
“Precize. Nu, eble estas ŝoko al vi, ke via spegulo hejme estas magia, sed tiel statas la afero. Se vi eniros la skatolon, vi vojaĝos tempe kaj loke, kaj reiros al tiu mateno, la unuan tagon de la kongreso.”
Li ridetas memfiere.
[[“Sed kial?”]]
Li ĝemas.
“Vi vere neniam ludis rolvideoludon? Estas tre ofta scenaro. Vi malsukcesis dum via misio, do vi devas rekomenci.”
Vi palpebrumas kelkfoje. Mankas kelkaj pecoj al la puzlo.
“La //elementojn//, ilin vi devintus kolekti. Mi scias, ke vi akiris kelkajn, sed ne ĉiujn. Kvar estas la dezirata nombro, kaj vi nur havas (print: $elementoj). Brava provo, jes jes, sed vi estas pli kapabla ol tio. Mi scias tion.”
[[“Sed kial vi ne diris al mi, kie trovi ilin?”|“Ĉu vi povus diri al mi, kie trovi la elementojn?”]]
“Mi ja faris.”
Li tusetas, turnas sin al la nevidebla aŭskultantaro, kaj laŭtvoĉe diktas:
“La Kurioza Kongreso estas projekto realigita per la bonkora kaj volonta laboro de multaj samideanoj. Sed fakte mi diru ‘realigota’, ĉar //vi// ĉiuj kompletigos la kongreson per viaj agado kaj elektoj. Nia mondo estas farita el elementoj—fajro, akvo, vento, kaj tero—same dividiĝas la kongreso. Akademio, aktivismo, arto, amikumado, ekskursoj. Tiel estus en kutima kongreso. Sed ĉi tie, nenio estos kutima! La kvar elementojn vi devos mem eltrovi.”
Li returniĝas al vi.
“Tiun parolon mi faris jam multajn fojojn. Magiaj fortoj malebligas, ke mi diru pli rekte. Iujn fojojn mi ja provis. Antaŭ ol mi devis eniri la skatolon, mi vokis vin al la scenejo. Mi flustris sugestojn en vian orelon—parolu al tiu, iru tien. Kaj la magio punis min pro tio. Kiam vi venis, nul elementoj en la manoj, je la fino de la kongreso, mi demandis kial vi malsukcesis, kaj vi klarigis la diversajn fuŝaĵojn, kiuj okazis. Tiu homo malaperis tiam, tiu estis blokita de aliaj. Vi preskaŭ mortis en batalo kun ebriaj pluramemuloj.”
Li gratas la kapon.
“Ha jes, mi forgesis diri unu gravan aferon. Pardonu, mi jam tiom da fojoj faris ĉi tiun konversacion. Jes, vi estis ĉi tie jam, sed kiam vi reiros en la skatolon, vi forgesos ĉion denove. Stulta regulo, mi scias, sed mi ne povas ŝanĝi tion. Centojn da fojoj vi jam venis, malsukcesis, kaj reprovis. Do pardonu, ke mi hastigas vin, sed estas vere malŝparo de tempo por ni ambaŭ.”
[[“Sed kio, se mi neniam sukcesos?”]]
Li rigardas vin per rigida mieno.
“Vi devas sukcesi. La vivo kaj liberiĝo de ni ĉiuj dependas de tio. Kaj vi certe povas fari tion. Vi estas magia, Alicio. Eble vi ankoraŭ ne perceptas tion, kaj certe vi ne scipovas kiel bone manipuli ĝin, sed vi kapablas. Simple sekvu vian koron, kredu je vi mem, blablabla. Okej, sufiĉe da kuraĝigado. Ĉu estus pli facile, se mi puŝus vin?”
[[“Ne, ne. Mi saltos.”]]
Li ridetas streĉite.
“Bonege. Ŝancon kaj sukceson mi deziras al vi.”
Vi rigardas preter la rando de la skatolo. Estas kelkaj metroj, ĝis tiu bildo de via ĉambro.
“Ne zorgu. Vi ne vundiĝos.”
Restas nur unu elekto.
[[Salti]]
<center>
##FINO?
</center>
(if: $elementoj is 0)[Vi ne sukcesis trovi eĉ unu elementon.](if: $elementoj is 1)[Vi sukcesis trovi unu elementon.](if: $elementoj > 1)[Vi sukcesis trovi (print: $elementoj) elementojn.] Eble venontfoje vi estos pli sukcesa.
[[Reprovi de la komenco|Ĉapitro 1]]
Vi timas, ke eble io elsaltos, aŭ ke tio estos nur stranga ŝerco de tiu enigma homo. Vi malfermas ĝin, kaj preskaŭ desapontiĝas, ĝis vi vidas la unikan aspekton de ĝi—anstataŭe al kutima bazo, ĝi etendiĝas tre longe, koridorece, ĝis iu malgranda bildo je la fino.
En tiu eta bildo estas ĉambro, kun blankaj kaj flavaj muroj, kaj bela malalta vestaĵoŝranko, sur kiu staras linio de aranĝitaj pluŝursoj. Matenlumo puŝas tra la fenestro, videbla en angulo de la skatolo.
Efektive ĝi estas via ĉambro hejme.
Gregor rigardas vin kun premita spiro, kvazaŭ li atendas, ke vi tuj ekkomprenu ĉion. Li elspiras, kiam evidentiĝas, ke tio ne okazos, sed lia gajeco ne tute krevas.
“Bone, almenaŭ divenu, pri kio temas. Ne estas truko aŭ io, mi ĵuras.”
[[“Sed estas magio?”]]
“Precize,” li diras. “Vi jam sufiĉe konatiĝis kun magio dum la kongreso, ĉu ne? Mi donos helpon. Jen ne estas la unua fojo, ke vi alvenas ĉi tien kaj tiel parolas kun mi.”
Vi skuas vian kapon. Vi tute ne povas trovi sencon en liaj vortoj. Vi denove rigardas la bildon en la skatolo, sed tio ne sennebuligas la aferon.
[[“Mi jam estis ĉi tie?”]]
“Jes. Sed ĉifoje, io estas malsama. Vi havas ĉiujn elementojn.” Denove li ridas, kaj kunpremas la manojn kiel preĝanto. “Sen la elementoj, ĉio estintus vana. Tial estas tiu pordo al la pasinteco. Ĉiufoje kiam vi venis sen la elementoj, vi devis reiri al la komenco de la kongreso, ĉion forgesinte.”
Vi rigardas jen en la skatolon jen al Gregor. Kion li diras ŝajnas tute absurba, sed post semajno kun malobeemaj manĝmaŝinoj, plorantaj arboj, volapukistoj fantomaj, kaj eĉ demono, vi pretas kredi ion ajn nun.
[[“Do ni povas savi la homojn per la elementoj?”]]
“Jes, jes! Per la elementoj, ni malefikigos la magion, kiu plagas la tutan ejon, la eventon. Ĝi estos rompita.”
Liaj pugnoj tremas pro ĝojo. Vi apertas vian sakon kaj elprenas la kvar elementojn:
KULPIGO — la bele glima radodento, donacita de Pigulka.
ELĈERPIĜO — la enigma fruktokerno, donacita de Gebra.
MARĜENIGO — la skribilo, donacita de Nerĝima.
SINSABOTO — la kupra plataĵo, donacita de Onrak.
“Aha, jes, jen ili!”
[[“Kaj kion ni faru per ili?”]]
Lia ĝojo estas frakasita.
“Kion ni faru…?” Liaj okuloj ekktremas dolore. Subite li batas la kapon. “Mi ne scias! Dum tiel longa tempo, mi simple atendis, ke vi venu kun ili, kaj nun mi ne scias, kiel ni uzu ilian povon…(if: $magiodetruita is 1)[”
Vi klarigas, kiel ili aŭtomate efikis, kiam vi provis diri la sorĉesprimon, kiun Onrak donis al vi.
“Bone, sed tio ne helpas ĉi tie! Estas tute alia ĝenro de magio.] Ĉu mi rajtas rigardi ilin?”
Li prenas la objektojn kaj zorgeme ekzamenas ilin en siaj manoj. Nun ili ŝajnas tute normalaj, eĉ banalaj.(if: $magiodetruita is 0)[ Ĉu vi venis ĉi tien simple kun rubaĵoj?]
“Ni povus ĵeti ilin en la skatolon. Sed tio estas riska.”
[[“Eble ni devas diri ion en Volapuko."]]
“Tio estus vere terura!” li krias. “Mi apenaŭ scipovas unu vorton en tiu lingvaĉo. Kaj estas nek lernolibroj nek interreto ĉi tie. Nek iu kapabla sorĉisto. Bonvolu ne ofendiĝi per tio.”
Gregor redonas la elementojn kaj ekkaŭras. Lia antaŭa ĝojo fariĝis videbla angoro.
[[“Kiel vi sciis, ke ni bezonas la elementojn?”]]
Li snufas kaj morne frotas la vizaĝon.
“Mi supozas, ke mi diru la tuton. Estas longa rakonto, do pardonu, se mi iom fuŝe rakontos.”
Li fermas la skatolon kaj sidas sur ĝin.
“Mi komencis prilabori la projekton de nova kongreso antaŭ kelkaj jaroj. Mi estis ĝenita de la aliaj kongresoj—kiom tedaj ili estas! Ĉio estas solena, la prelegoj estas de strangaj maljunuloj, la manĝaĵoj estas teruraj. Oni simple atendas la drinkejon kaj diskejon ĉiutage. La homoj bonas, sed la kerno fetoras. Mi volis krei ion vere avandargan.”
Li plu parolas sen rigardi vin.
“Iun tagon mi renkontis hazarde sorĉiston. Mi pensis, ke tiuj ne ekzistas, kaj ri eĉ ne havas barbon, do kial mi fidu rin? Ri diris, ke ri povas helpi min. Unue mi trovis tion amuza. Do mi lasis al ri fari iom da sorĉoj. Tio estis jam kiam ni komencis aranĝi organizan teamon.”
Vi sidiĝas sur la planko por plu aŭskulti.
“Ri ja faris utilajn aferojn, tion mi ne negas. Trovis por ni ejon perfekte taŭgan, tiel beligis la ĝardenon. Mi kredis, ke tio estas bona magio, tute senproblema. Ĉar temis pri simplaj aferoj. Aliaj en la teamo kontraŭis tion, kaj estis iuj konfliktoj pro tio, sed nemulte. La vera problemo aperis, kiam mi volis pli.”
[[“Kio okazis?”]]
“Mi estis egoisma. Mi volis, ke la kongreso estu tuttute kurioza. Jes, ri faris bonajn trukojn, sed nenion, kio vere mistifikus la korojn de la partoprenantoj. Mi jam promesis al la tuta Esperantujo, ke la aranĝo estos neforgesebla! Mi bezonis pli da magio. Do mi petis tion al la sorĉisto. Ri kreis belan drinkejon, sed mi insistis, ke ri faru pli. Dum iom da tempo ri ne respondis al mi. Fine ri respondis: ‘Mi ne helpos’.”
Li karesas la veluran skatolon per fingro.
“Do la afero restis duonfarita. Ni havis tre belan ejon, misterecan eĉ, sed la organizado haltis, dum ni atendis la respondon de la sorĉisto. Kiam ri neis mian peton, ni havas programon vakan, kaj teamon bolantan. Estis terure. Tiu homo kulpigas tiun homon, tiu homo ne plu havas energion, tiu homo ne plu ĉeestas kunsidojn, tiu bezonas helpon por solvi problemojn, kiujn ri mem kaŭzis, kaj tiel plu kaj tiel plu. Kaj la dato de la kongreso pli kaj pli alproksimiĝis. Nun ni //vere// bezonis magion, aŭ almenaŭ kompetentan ĉeforganizanton, por solvi ĉion.”
[[“Do vi serĉis helpon de demono?”]]
“Precize. Ni volis, ke ĉiutage estu nova amuzaĵo, mojosaĵo. Pro la helpo de la sorĉisto, mi sciis, kien iri por trovi grimoriojn, magiajn volumojn. Tamen mi ne havis tempon por dediĉi al Volapuko. Feliĉe Onrak volontulis por tio, sed… Nu, vi jam scias. Pro la demono la komitatanoj komencis malaperi. Sed tio eĉ ne estis nia plej granda problemo.”
Li ĝemas.
“La sorĉisto eksciis pri la alvoko de la demono. Ri estas kolera. Kolerega. ‘Vi estas simplaj homoj, vi tute ne sciiiias, kiajn povojn vi uzas, ĉu ne?’. Ri tamen pravis—ni ne sciis pri tiu magio. Ri klarigis, ke la kontrakto, kiun ni faris kun la demono estis tute fuŝa, kaj estis risko, ke la demono liberiĝu en la homa mondo kaj kaŭzu verajn problemojn. Laŭ ri estis nur unu solvo al tio.”
[[“Kiu solvo?”]]
Li rigardas plafonen per nebulaj okuloj.
“En la epoko de la pesto oni faris kvarentenojn, izolante la malsanajn homojn, por ke ili ne povu infekti aliajn. Tiel ri faris kun ni—la blua barilo estas nia kvarenteno. Tamen ri ne estis tiel malagrabla por lasi, ke ni simple mortu ĉi tie. Ri instalis iun fortan sorĉon. ‘Sorĉistino veeeenos,’ ri diris. ‘Mi antaŭvidis tion. Ri ne estas trejnita, sed havas la kapablon savi vin’. Kaj pro la magio, vi povis veni ĉi tien tiom da fojoj, reprovante kiam vi malsukcesis, ĝis vi alvenos kun ĉiuj elementoj.”
[[“Kaj mi estas la sorĉisto?”]]
“Jes. Eble vi ne kredas tion, sed estas vi. Vi havas nekalkuleblan talenton, Alicio. La elementojn la sorĉisto kreis por helpi al vi. Ri klarigis al mi pri ili, sed mi ne vere komprenis. Ili estas magnetoj, kiuj ensorbas la mavan magion de la ejo. Aŭ io tia. Ĉiuokaze, ĉiu estis ligita al komitatano, kiu malaperis. Mi vere pensas, ke tio ne estis strikte necesa. Sed ri volis instrui lecionon al ni. Dank’ al Dio vi komprenis la sencon de tio.”
[[“Kiel nomiĝis tiu sorĉisto?”]]
“Estis stranga nomo. Jam pasis tiom da tempo, mi preskaŭ forgesis. Komoda, Imita, io tia. Ri ĉiam fumis iun damnindan pipon.”
[[“Ĉu Omida?”]]
“Jes. Sed kiel vi scias?”
Vi klarigas, ke Omida estis via samĉambrano. La okuloj de Gregor pufiĝas kiel la kolo de bufo.
“Ri estis tie dum ĉiuj kongresoj kaj mi ne sciis?! Nekredeble. Tio eĉ pli komplikas la aferon.”
Vi stariĝas. La scio pri Omida donis al vi novan energion.
[[“Ni kontrolu en mia ĉambro. Eble io tie helpos nin.”]]
Vi kaj Gregor hastas el la aŭditorio, supreniras la ŝtuparon, alvenas al ĉambro 234.
Vi ne multe atentis pri la ĉambro ĉimatene. Ne estas pakaĵoj de Omida ie ajn, sed kiam vi pensas pri tio, ri ŝajne neniam havis. Vi serĉas sur ĉiu surfaco, super kaj sub la lito, en la tirkestoj, iun ajn spuron de ria ĉeesto.
“Jen mi trovis ion!” Gregor krias.
El unu el la tirkestoj li prenas papereton kaj komencas laŭtlegi.
//Kara Alicio. Vi venis ĝis ĉi tie. Gratulon! Sentu vin brakumata de mi.
Verŝajne vi havas multajn demandojn. Mi ŝatus respondi al ili ĉiuj, sed mia tempo estas limigita. Kiam vi legas ĉi tion, mi jam estos for. Eble vi konsideros min kruela, ke mi lasis vin solvi la enigmon sen helpo. Eble vi demandas al vi, kial mi ne mem solvis ĉion.
Simple, mi ne estis sufiĉe forta. Mi jam travivis tiom multe da aferoj, kaj vojaĝis tra la tuta mondo. Mi vivis pli longe, ol iu ajn estaĵo rajtu vivi. Mia epoko jam forpasis, kaj venis tempo transdoni la torĉon al iu nova.
Alicio, vi havas elstare bonan koron. Memoru tion. Se vi sentas vin nekomforta inter homoj, estas nur ĉar ili ne komprenas homojn kiel vin. La kvar elementoj estis amuza truko, sed tio ne vere kontraŭos la magion.//
“Kio?” flustras Gregor.
Vi plu legas.
//Vi eble pensas, ke la elementoj savis la malaperintajn organizantojn. Sed ne. //Vi// savis ilin, per via afableco, kredemo, kaj nejuĝemo. Mi povus instrui al vi ĉiujn la sorĉesprimojn en la mondo, sed kion vi havas en via koro estas nelernigebla potenco. Vartu ĝin kiel amikon kaj infanon.
Kaj pri la solvo al la magio? Rigardu en vian sakon. Tie vi trovos ion interesan.
Smokolöd oni.//
[[Serĉi en via sako|Rigardi en via sako]]
Vi prenas la dorsosakon de viaj ŝultroj. Ĝi fidele portis viajn havaĵojn dum la tuta kongreso. Vi enmetas manon, kaj sub la kutima ĥaosa miksaĵo, vi trovas novan objekton.
“Ria pipo,” Gregor flustras.
Vi ne multe scias pri tiuj e-cigaredoj, sed ĝi ŝajnas estis jam ŝargita per tabako. La ena miksaĵo havas brilan verdan koloron, kaj portas etikedon ‘SÄDUNAM’.
“Nu, provu ĝin!”
Iom necerte, vi prenas la cigaredon al la buŝo, premas la butonon, kaj suĉas. Parfumita fumo penetras vian gorĝon, tute ne malplaĉe. Tuj vi sentas vin malstreĉita, kvazaŭ iu masaĝas viajn muskolojn. Vi nun povas kompreni, kial Omida senĉese fumis tion.
Vi elblovas la fumon, kaj Gregor ĉirkaŭrigardas en la ĉambro.
Nenio okazas.
[[“Ni iru suben.”]]
Kvankam vi atendis iun rezulton pli grandan, vi ne sentas panikon, nek timon. Vi scias en via koro, kion fari. Vi subeniras al la ekstera korto de la ejo.
La magio, kiu antaŭe restis dorma kaj vualita en vi, ekfloras tra via tuta korpo. Vi etendas viajn fingrojn, kaj fajreroj brulas en ili, pretaj por elsalti. La vento kirliĝas ĉirkaŭ vi en cilindro, kaj ĉiu sentumo estas multobligita ĝis nova nivelo de percepto.
//Tio// estas magio!
Verda lanco lanĉiĝas el via mano, flugas antaŭen kaj traŝiras la bluan barilon. Gregor gapas kaj ĝojkrias—la magio tuj ekefikas. Kiel maldika tavolo de matena frosto la barilo vaporiĝas, kaj iom post iom sunlumo trakribriĝas kaj karesas vian korpon.
De malantaŭ vi, io sonas.
[[Retrorigardi]]
La homoj revenis. La tuta ejo estas subite ŝtopita—iuj konfuziĝas, iuj faras kapriolojn, kaj iuj brakumas unu la alian. Derliga alkuras vin, kaj Sakra pli malrapide sekvas.
“Alicio!” Derliga krias.
Ria brakumo preskaŭ faligas vin. Sakra frapetas vian ŝultron kaj ridetas.
“Vi savis nin,” ri diras. “Nekredeble.”
[[“Kio okazis al vi?”]]
“Mi povus provi klarigi al vi,” diras Sakra, “sed mi jam forgesas. Estis kiel vekiĝi de sonĝo. Aparte teda kaj malmojosa sonĝo, tamen.”
“Ho, kiom mi timis!” krias Derliga. “Mi tute pensis, ke ni restos tie eterne… Kvankam mi ne komprenas, kie ‘tie’ estis.”
“Mi tute sciis, ke estos vi,” diris Sakra. “Vi estas tre speciala. Kaj tion mi diras sincere.”
“Gregor!”
La voĉo de Robla estas duonĝoja, duonriproĉa. Ŝi premas Gregor ĉebrake kaj lanĉas longan paroladon.
“Kiom da aferoj mi devis fari sen vi! Bone, mi scias, ke iu magio forŝtelis vin, kaj ke vi verŝajne ne havis elekton pri tio, sed tamen… Venontfoje, ni voku akrobatojn, kaj ne demonon! Kaj tio memorigas min! Sen vi ni eĉ ne kapablis fari internacian vesperon, kie devus aperi iu akrobato, fakte…”
Ŝi fortiras Gregor, silentigante ĉiun lian provon interrompi.
“Do la kongreso estas finita,” murmuras Derliga.
Pli kaj pli da homoj komencas aliri vin. Iel la fakto estis disvastigita, ke vi savis la kongreson kaj detruis la magion. Vi unue insistas, ke tio estis vere la laboro de Omida, sed neniu scias, pri kiu vi parolas.
“HOMOJ!”
Ĉiuj ignoras Robla, kaj daŭrigas paroli inter si, pri kio okazis.
“HOMOJ!!!” krias Gregor.
//Tio// tiras ilian atenton.
“Tre baldaŭ ni devos diri adiaŭ al unu la alia. Sed unue ni iru al la aŭditorio kaj faru veran finon de la kongreso!”
[[La solena fermo]]
Homoj estas kuriozaj estaĵoj. Unue, ĉiuj parolis pri tiu senluma, malvarma neniejo. Sed ene de kelkaj minutoj, ilia racio kaj logikemo jam ŝaltiĝis, kaj ili elpensas absurde tedajn klarigojn, por kio okazis la pasintan tagon, kaj dum la tuta kongreso cetere. Kiam vi alvenas al la aŭditorio, jam konkurencas kelkaj klarigoj: ke io en la manĝaĵoj donis al ĉiuj strangajn sonĝojn, ke homoj simple diras, ke ili spertis tion, por ne esti elstari inter la aliaj, ke ĉio okazis dank’ al nova virtualreala teknikaĵo.
Gregor instigas, ke vi prelegu pri ĉio kio okazis, sed vi jam vidas la nekredemon en la okuloj de homoj. Ili pensas, ke ĉio estis simple facila truko, kaj tio estas nur por doni spicon al la kongreso.
Estas pli facile tiel, vi supozas.
“Kaj nun,” diras Gregor, “mi bonvenigas surscenejen nian organizan teamon!”
Tion ĉiu povas ĝui. Gregor, Robla, Sakra, Krali (la blankharulo, kiun vi tute ne supozis organizanto), Pigulka, Gebra, Nerĝima, kaj Onrak staras vice. Kera staras iom apude, svingante sian kuleron kiel reĝino. Aplaŭdego plenigas la ĉambron dum kelkaj longaj minutoj.
[[La fina ĝisrevido]]
Poste, ĉiuj iras tien kaj tien. Iuj devas finpaki, iuj serĉas amikojn. Post la solena fermo vi iras por kontroli, ĉu vi prenis ĉion de via ĉambro. Nur unu afero perdiĝis: la elementoj. Ili estis en via sako, sed poste fariĝis vako.
Sed tio ne gravas, laŭ vi. Kiel Omida skribis, ili ne estis la kerno de la afero. Ŝajne ili ensorbis la malbonan magion, kaj post tio ili ne plu estis necesaj.
Fine, homoj komencas iri hejmen, kaj la korto de la universitato fariĝas areno de brakumoj kaj larmverŝado.
“Alicio,” balbutas Derliga. “V-vi vere mankos al mi!”
Vi konsole karesas la kapon de via ploranta amiko.
“Libera, libera!” krias Leo. “La kapt’ estis infera!”
“Verŝajne vi ĝojos ne plu aŭdi lin, ĉu ne, Alicio?” diras Julia. “Sed ni ja revidos nin.”
Vi restas en la korto dum horoj, babilante kun viaj novaj amikoj. Kvankam la kongreso estis la plej streĉa tempo de via vivo, ĝi ankaŭ estis la plej feliĉa. Kaj nun ke la organiza teamo plene reaperis, la antaŭaj zorgoj estas preskaŭ forgeseblaj.
“Alicio,” diras Sakra, alvenante kun la kutima petolema rideto. “Mi havas proponon por vi.”
[[“Se ĝi estas de vi, mi certe malakceptas.”]]
“Tre lerte, sed almenaŭ aŭskultu ĝin unue!” Ri rikanas. “Mi diskutis kun Robla kaj Gregor. Kvankam, laŭ multaj sencoj, la ĉijara kongreso estis tute fiaska, multaj homoj esprimis deziron, ke ĝi denove okazu. Esperantistoj estas masoĥismaj tiel. Certe ni ne povas fidi al Gregor denove. Do… ni volus ke vi estu la ĉeforganizanto. Kion vi pensas?”
[[“Mi akceptas.”]]
[[“Ĉi tiu estu la lasta.”]]
“Ho, bonege!”
Estas eble la unua fojo, ke Sakra tiel sincere esprimas ĝojon.
“Mi diros al la aliaj. Ne zorgu, ni ne tro laborigos vin. Ĉu vi pensas, ke vi povos uzi vian magion por ĝi?”
Vi diras, ke vi trejnos vin por tio. Vi havas potencon, kiun vi nepre ne volas malŝpari.
“Cetere, ni vidos nin ĉe alia kongreso, ĉu ne?”
“Jes, nepre!” diras Derliga per defendema voĉo. “Alicio, post kelkaj monatoj estos la TTT en Amsterdamo. Vi venos, ĉu ne?”
[[“Kio estas la TTT?”]]
Ri ŝultrolevas.
“Kiel vi volas. Se mi mem estus en via pozicio, nu, mi verŝajne farus same. Sed vi venos al aliaj kongresoj, ĉu ne?”
“Ri //nepre// venos,” diras Derliga per defendema voĉo. “Alicio, post kelkaj monatoj estos la TTT en Amsterdamo. Ĉu vi ŝatus veni?”
[[“Kio estas la TTT?”]]
“Tagoj de Tutmonda Trejnado,” klarigas Sakra. “Sed la nomo estas misgvida. Ĝi estas unu el la plej diboĉaj junularaj aranĝoj.”
“Nu, sed la aktivado ankaŭ estas tre grava!” insistas Derliga. “La nomo estas vortludo—TTT ankaŭ signifas ‘Tut-Tera Teksaĵo’, tiu afero pri interreto, alilingve WWW—kaj ĝi inkluzivas aktivadon pri Esperanto, libera programaro, karitata agado, kaj tiel plu.”
“Sed oni plej aktivas en la drinkejo,” diras Sakra. “Bone, vi kandidatiĝu esti programkontribuanto, kaj TEJO subvencios vin. Simple faru prelegon, pri kiom multe vi lernis de ĉi tiu aranĝo.”
Tio estas tute nova mondo al vi—akronimoj strangaj, diversaj specoj kaj staĝoj de aktivado, kongresoj tra la tuta mondo. Sed kun via nova amikaro, vi certe ĝuos tion.(if: $salonomistifika is 1)[
Unu afero ankoraŭ ĝenas vin—la Granda Pensisto. Sed iel vi pensas, ke vi revidos lin. Kaj tiam vi estos preta.]
“Bone, mi jam iru,” diras Derliga, post kontrolo de la brakhorloĝo. “Mi devas kapti trajnon al la flughaveno.”
“Kaj mi devas ne perdi Robla,” diras Sakra. “Ĉar ŝi havas mian salajron de TEJO. Finfine! Mi povos palpi veran kontantan monon. Do, mi lasos vin nun.”
Unu post la alia vi brakumas ilin kaj adiaŭas. Vi retrorigardas al la universitata konstruaĵo. Estas strange, ke en la mallonga tempo de via ĉeesto tie, vi komencis senti konekton al la ejo. Sed kiel Gregor diris, vi jam travivis tiun kongreson multe da fojoj.
Fine, iom heziteme, vi mem ekiras hejmen, portante vian fidindan dorsosakon.
[[…|FinoSukceso]]
<center>
##FINO
</center>
Dankon, ke vi ludis //Alicio en la Kurioza Kongreso//. Vi klopodis ĝis la fino kaj akiris ĉiujn elementojn. Vi oficiale estas mojosa.
Ĉi tio estas mia plej unua ludo farita per Twine, kaj mi tre ŝatus, ke la formato fariĝu pli konata en Esperantujo, kaj ke homoj povu ĝui mian ludon. Se vi ŝatas ĝin, ne forgesu disvastigi informojn! Ekzemple pepu pri ĝi, diskonigu en Vizaĝlibro, aŭ eĉ faru videoblogon. Kaj se vi havas komentojn aŭ demandojn pri la ludo, kiuj estas cetere tre bonvenaj, <a href="https://twitter.com/verdkorpa">pepu al mi</a> aŭ mesaĝu al <a href="mailto:[email protected]">[email protected]</a>.
Se vi volas ekscii pri miaj ontaj artaĵoj, sekvu min <a href="https://twitter.com/verdkorpa" target="_blank">ĉe Twitter</a>. Mi ankaŭ videoblogas <a href="https://www.youtube.com/user/Verdkorpa" target="_blank">ĉe YouTube</a>.
Certe, ĉi tiu ne estos la lasta aventuro de Alicio…
Vi trovas vin vole nevole defalanta tre profundan ŝakton.
Unue timo trafas vin, sed ĝi tuj estas anstataŭita de iu trankviliĝo. Via hejmo proksimiĝas bonvenige. La ĉirkaŭaĵo de la skatolo fandiĝas, kaj vi reaperas en via ĉambro.
Matena lumo karesas vin. Vi streĉas la brakojn kaj oscedas. Hodiaŭ estas tre speciala tago, ĉar hodiaŭ vi iros al via unua Esperanto-kongreso.
Tiun matenon, rigardante la spegulon, vi ripetas al vi la moton:
[[“Vi estas Alicio.”|FinoReprovi]]